*18material/o PV
*materialo
↝ 
- 1. ↝
- Ĉio materia, kio estas necesa por iu ago: manĝmaterialojZ (nutraĵoj); ligno estas bona brula materialo [1].
- 2. ↝
- Ĉiuspecaj sciigoj, faktoj, datumoj necesaj por verki libron, raporton kaj ceterajn aŭ por fari spiritan laboron: la libro prezentos sufiĉe da materialo por legiZ ; ĉerpi materialon el ies verkoB ; materialo por raporto; tio donas materialon por pripensadoZ .
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
- angle:
- material
- beloruse:
- матэрыял konstru~o: будаўнічы матэрыял
- ĉeĥe:
- materiál, materiálie (zast.), surovina
- france:
- matériau
- germane:
- Material, Rohstoff
- hungare:
- anyag, matéria konstru~o: építőanyag
- nederlande:
- grondstof, materiaal
- pole:
- materiał
- portugale:
- materialo
- rumane:
- material
- ruse:
- материал konstru~o: стройматериал
- slovake:
- materiál
materiala ↝
- 1.
- Rilata al materialo: materiala provizo, manko, kvalito; la materialaj (fizikaj, korpaj) bezonoj.
- 2. ↝
-
Rilata al la monrimedoj:
sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre
malrapideZ
;
subteni materiale la aferonZ
;
materiala profito, malhelpoZ
, privilegioZ
;
se la aŭtoro (Zamenhof) havus la materialan
eblon, li kun plezuro prenus la tutan aferon sur nian
propran respondecon, sed bedaŭrinde li la eblon ne havas
[2];
materiale helpi iun.
mona, financa
- 3. ↝
- Materia, perceptebla por la sentumoj, videbla kaj palpebla: gravan forton materialan la ligo alportus al nia aferoZ ; materiala mastro de Esperanto estas la tuta mondoZ ; tio certigas al li la materialan sendependecon.
2.
Zamenhof: OV, p. 64.
- angle:
- material
- beloruse:
- матэрыяльны
- france:
- matériel (adj.)
- germane:
- materiell
- hungare:
- anyag-, anyagi, materiális
- nederlande:
- materieel, stoffelijk
- pole:
- materialny
- ruse:
- материальный, телесный, физический
materialismoZ

- 1. ↝
-
Kondutmaniero celanta en la vivo korpajn plezurojn kaj
materialajn profitojn:
oni sekve povas pravigi la neceson agi juste eĉ je pure
egoisma, materialisma vidpunkto
[3].
idealismo
- 2. ↝
- (evitinde)
materiismo
3.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kiel naskiĝas ideoj?
- angle:
- materialism
- beloruse:
- матэрыялізм
- ĉeĥe:
- hmotařství, materializmus, prospěchářství
- france:
- 1. matérialisme (attachement aux choses)
- germane:
- Materialismus
- hungare:
- materializmus, anyagelvűség
- nederlande:
- 1. materialisme
- pole:
- materializm
- ruse:
- 1. материализм (моральный)
- slovake:
- hmotárstvo, materializmus, prospechárstvo
materialisto ↝
- Homo serĉanta ĝuojn de la vivo, profiton, posedon de riĉaĵoj.
- angle:
- materialist
- ĉeĥe:
- materialista, čl. starající se jen o svoje blaho
- france:
- matérialiste (subst., attaché aux choses)
- hungare:
- materialista, anyagelvű
- pole:
- materialista
- slovake:
- materialista
Historia materialismo ↝
(evitinde)
- angle:
- historical materialism
- beloruse:
- гістарычны матэрыялізм
- germane:
- historischer Materialismus
- hungare:
- történelmi materializmus
- pole:
- materializm historyczny
krudmaterialo
↝ 
Prilaborota materialo, krudaĵo2 kontraste al produkto: kia estas la krudmaterialo de duonkonduktantoj? [4].
naturmaterialo
4.
K. Georgiev:
De sablo ĝis ĉipo, Fokuso, 1987:1, p. 7a
- angle:
- raw material, crude material (often plural)
- ĉeĥe:
- surovina
- france:
- matière première
- slovake:
- surovina
naturmaterialo, natura materialo ↝
Ĉia materialo trovebla en la naturo, sen homa estigo aŭ prilaborado: Valdorfpupoj estas faritaj ĉefe el naturmaterialoj [5].
krudmaterialo
5.
Vikipedio,
Valdorfpupo, 2010-12-17
- angle:
- natural material (often plural)
- france:
- matériau naturel, ressource naturelle
administraj notoj
~o:
Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas verkindiko en fonto.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Historia ~ismo: Mankas dua fontindiko.
Historia ~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~ismo: Mankas verkindiko en fonto.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
Historia ~ismo: Mankas dua fontindiko.
Historia ~ismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.