2substanc/o PV

substanco

1.
Ĉiu aparta speco de materio: vulkanismo estas ĉiu fenomeno, rezulte de kiu solidaj, likvaj aŭ gasaj substancoj atingas la tersupraĵon [1]; kaŭzo estis manko de reaktiviga substanco (hipoklorido) uzenda por neŭtrigi la cianidenhavan industrian poluakvon [2]; ni scias, ke en industrio kaj aŭtomobiloj uzataj substancoj venenas la teron [3]; vermoj, kiuj trafosas la legomajn defalaĵojn kaj ŝanĝas ilin en fekundigan substancon [4]; proteinoj estas gravaj, ĉar ili konsistigas la korpon: la keratinon de la haŭto kaj ungoj, la osteinon de la ostoj, […] la gelatenecan substancon en la ĉeloj, ktp [5].

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!


specoj de substancoj
2.
FIL Tio, kio ekzistas per si mem kaj estas kialigita de si mem: KRI obskuraj disputoj de mezepokaj teologoj pri la sankta triunuo aŭ la transsubstancigo (transformiĝo de vino kaj pano al sango kaj korpo de Jesuo) [6].
3.
FIL Daŭra realaĵo konceptata kiel subportanta kaj unuiganta la ŝanĝiĝantajn fenomenojn percepteblajn per la sentumoj kaj kiel manifestiĝanta per ili: mi ne pretendas, ke nur sonsubstancoj la kvintesencon donas de l' amuz' [7]. VD:esenco 1
1. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22
2. Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 15
3. Stefan Maul: Memdetrua homaro, Monato, 2001/02, p. 5
4. Guido kaj Karlijn van Damme: Edukemaj bestoj, Monato, 2000/11, p. 26
5. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
6. Garbhan MacAoidh: Ho, mistera pi!, Monato, 2003/06, p. 22
7. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko
afrikanse:
stof
albane:
substancë
amhare:
ንጥረ ነገር
arabe:
مادة
armene:
նյութ
azerbajĝane:
maddə
beloruse:
субстанцыя 1. рэчыва
bengale:
পদার্থ
birme:
ပစ္စည်းဥစ္စာ
bosne:
supstance
ĉeĥe:
látka, podstata, substance
dane:
stof
estone:
aine
eŭske:
substantzia
filipine:
bagay
france:
substance
galege:
substancia
germane:
Substanz, Stoff (Substanz)
guĝarate:
પદાર્થ
haitie:
sibstans
haŭse:
abu
hinde:
पदार्थ
hungare:
1. anyag 2. szubsztancia, magánvaló 3. szubsztancia, lényeg
igbe:
umi
irlande:
substaint
islande:
efni
japane:
物質 [ぶっしつ]
jave:
inti
jide:
מאַטעריע
jorube:
nkan na
kanare:
ವಸ್ತುವಿನ
kartvele:
ნივთიერება
kazaĥe:
зат
kimre:
sylweddau
kirgize:
зат
kmere:
សារធាតុ
koree:
물질
korsike:
sustanza
kose:
into
kroate:
tvar
kurde:
navik
latine:
substantia
latve:
viela
laŭe:
ສານເສບຕິດ
litove:
medžiaga
makedone:
супстанција
malagase:
fananana
malaje:
bahan
malajalame:
സമ്പത്തു
malte:
sustanza
maorie:
taonga
marate:
पदार्थ
mongole:
бодис
nederlande:
substantie, stof (substantie)
nepale:
पदार्थ
njanĝe:
thunthu
okcidentfrise:
stof
panĝabe:
ਪਦਾਰਥ
paŝtue:
موادو
pole:
substancja, tworzywo
ruande:
ibintu
ruse:
1. вещество 2. субстанция 3. субстанция
samoe:
mea
sinde:
مال
sinhale:
ද්රව්යයක්
skotgaele:
mì-
slovake:
látka, podstata, substancia
slovene:
snov
somale:
mukhaadaraadka
ŝone:
fuma
sote:
ntho
sunde:
zat
svahile:
dutu
taĝike:
моддањои
taje:
สสาร
tamile:
பொருள்
tatare:
матдә
telugue:
పదార్ధం
ukraine:
речовина
urdue:
مادہ
uzbeke:
modda
vjetname:
chất
zulue:
isiqa

samsubstanca

El la sama substanco; homogena: mi nur malfacile kredas, ke plutonian plataĵon oni povus ŝanĝi al samsubstanca stango tiel rapide kaj facile [8]; KRI la samsubstanceco de la tri Personoj (vd Triunuo) [9].
8. D. Harlow: La mondo ne sufiĉas, [vidita en 2016]
9. Vikipedio, Kristana teologio
beloruse:
з аднолькавага рэчыва, аднародны, гамагенны
france:
de même substance, homogène
germane:
aus dem gleichen Stoff
pole:
konsubstancjalny
ukraine:
єдиносущний, нероздільний, невіддільний

blanka substanco

FIZL Parto de cerbo aŭ mjelo farita precipe el interneŭronaj ligoj, kontraste al griza substanco: en la blanka substanco ankaŭ situas grupiĝoj de neŭronoj nomataj „nukleoj“ [10]; oni trovis malpli elvolviĝintan blankan substancon en la maldekstra cerbohemisfero proporcie kun la kvanto de aermalpuraĵoj ensorbitaj de la patrinoj [11].
beloruse:
белае рэчыва (мозгу)
ĉeĥe:
bílá hmota mozková
france:
matière blanche, substance blanche
germane:
weiße Substanz
japane:
白質 [はくしつ]
pole:
istota biała, substancja biała
slovake:
biela mozgová hmota

griza substanco

FIZL Parto de cerbo aŭ mjelo enhavanta plian denson de neŭronaj kernoj ol blanka substanco: kiel povas esti eble ke konsciaj travivaĵoj ekestus for el bulo de griza substanco dotita kun nenio sed elektrokemiaj trajtoj [12]; la al la muskoloj kondukiĝantaj motoraj aksonoj estas partoj de la motoneŭronoj, ties ĉelkorpoj situas en la griza substanco de la mjelo [13].
beloruse:
шэрае рэчыва (мозгу)
ĉeĥe:
šedá hmota
france:
matière grise, substance grise
germane:
graue Substanz, graue (Zellen)
japane:
灰白質 [かいはくしつ]
pole:
substancja szara, istota szara
slovake:
šedá hmota

administraj notoj