*velk/i PV

*velki

(ntr)
1.
Perdi la vivfreŝecon; sensukiĝi: mi volis doni al vi kelke da violoj, sed ili ĉiuj velkis Hamlet ; la foliarboj velkis [1]; homo preskaŭ sesdekjara, kun velkinta vizaĝo [2]; kiel floro li elkreskas kaj velkas [3]; flaviĝintaj, velkintaj, kaviĝintaj vangoj Marta ; li ekvidis […] ŝiajn palajn, velkintajn lipojn [4]; flamo velksekigos liajn branĉojn [5]. VD:putri, ŝrumpi
2.
(figure) Senfortiĝi, kadukiĝi, konsumiĝi: nun nia animo velkas, estas nenio krom ĉi tiu manao antaŭ niaj okuloj [6]; Anna […] ŝajnas, iom paciĝis kun la penso velki en la provinca angulo [7]; viaj sentoj ankoraŭ ne velkis, ĉar vi eble estas tre bona homo [8]; li eksentis, ke lia koro velkas [9]; kiam ĉio alia komencis malfortiĝi kaj velki, tiam la industrio de Montan ekfloris kiel neniam antaŭe [10]; la Movado dum mallonga tempo floris, sed same rapide velkis [11]; kvankam li multe mankis al mi en la komenco, lia memoro baldaŭ velkis, kvazaŭ li neniam ekzistis [12]; velkas intereso en Japanio pri scienco [13]; senfortiĝas kaj velkas la mondo [14]. VD:estingiĝi, paliĝi2
angle:
wither
beloruse:
вянуць, зьвянуць, зьвяць, павянуць, абвяць, блякнуць, паблякнуць, марнець, змарнець, сьмягнуць (pro varmego)
ĉeĥe:
blednout, chřadnout, vadnout, vyblednout, zeslábnout
france:
se faner
germane:
welken
hispane:
marchitarse
hungare:
hervad
japane:
枯れる [かれる], しおれる, しなびる, 衰える [おとろえる], あせる
katalune:
pansir-se
nederlande:
1. verwelken 2. kwijnen
pole:
przekwitać, więdnąć
portugale:
murchar, definhar
rumane:
a se ofili
ruse:
вянуть, увянуть, завянуть, увядать, увясть
slovake:
vädnúť
tibete:
རུལ་
ukraine:
в’янути, слабшати, никнути, блякнути

velka

Senfreŝa, senvigla: regulaj, kvankam jam iom velkaj trajtoj de vizaĝo Marta ; sur sia lito de morto li vane etendos siajn velkajn manojn [15]; Ne pensu vi, ke mi kreita estas ⫽ El tia velka ŝtofo, ke mi lasos […] Hamlet ; ŝiaj manoj […] kvankam ne perdinte sian forton, pendis tamen velke Marta ; la kolorriĉaj florbedoj […] estis fariĝintaj grizaj kaj velkaj [16]; unu virino estis ŝire preskaŭ senvestigita de la alia, kaj unu velka mamo elpendis [17]. VD:febla, senforta
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
16. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
17. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito.
angle:
wilted, withered, limp
beloruse:
зьвялы, бляклы, пабляклы
ĉeĥe:
schlíplý, zdeptaný
france:
désséchée, fanée, morte (feuille, plante)
germane:
welk
hispane:
marchito
hungare:
hervatag, bágyadt
japane:
枯れた [かれた], しおれた
katalune:
pansida
nederlande:
verlept
pole:
uschnięty, zwiędnięty
portugale:
murcho, definhado
ruse:
увядший, поблёкший, поникший
slovake:
ochabnutý, zoslabnutý, zvädnutý
ukraine:
зів’ялий, побляклий, збляклий, пониклий

velkema

1.
Kiu baldaŭ velkas, facile velkas: mi ankaŭ estas malforta herbeto, sablo kaj […] velkema floro [18]. VD:falfolia
2.
(figure) Kiu ne longe daŭras, kiu estas pasema, efemera: velkema estas amo、sed rememoroj estas nevelkemaj [19].
18. Ke Lan, trad. Zhang Xuesong: Poemprozoj, ipernity, 2007-10-30
19. manlajo: 每日一詞 Vorto de la tago, 2009-09-05
beloruse:
1. які хутка вяне 2. нетрымалы, кароткачасовы
france:
fugace, passager

velkigi

(tr)
Kaŭzi velkon de...: la varmega suno velkigas florojn; Mi, la Eternulo, […] velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan [20].
beloruse:
спрычыняцца да завяданьня, выклікаць змарненьне
france:
faire faner
germane:
welken lassen

forvelki

(ntr)
Neniiĝi velkante: vermo […] difektis la hederon, kaj ĝi forvelkis [21]; kiam la arbeto forvelkis, mi prenis ĝian lastan freŝan branĉon [22]; post nelonga tempo, la bovino komencis forvelki [23]; la knabineto devas havi patrinlakton, alie ŝi forvelkas [24]; kun vero severa komercaĵo forvelkos PrV . VD:estingiĝi, morti, pasi3, perei
angle:
wither away
beloruse:
зьвяць, зьвянуць, паблякнуць
ĉeĥe:
uvadnout, zvadnout
france:
se flétrir
germane:
verwelken
hispane:
consumirse, agostarse
hungare:
elhervad
japane:
枯れてしまう [かれてしまう], 衰えはてる [おとろえはてる]
nederlande:
wegkwijnen
pole:
zwiędnąć
ruse:
увясть
slovake:
zvädnúť
ukraine:
зовсім зів’янути

nevelkema

1.
Kiu ne facile velkas1, longviva, ĉiamverda: nevelkema floro [25].
2.
(figure) Kiu ne velkas2, ne forpasas: oh gloro nevelkema! [26]
25. Zhang Shuang kaj Liu Zijia: Bildstrio-ekspozicio en Kantono, esperanto.china.org, 2014-09-29
26. D. Chávez Obregón: Nacia himno de Kolombio, ipernity, 2010
beloruse:
1. неўвядальны 2. неўміручы, нязгасны
france:
inaltérable, inflétrissable

administraj notoj