*putr/i

*putri

(ntr)
1.
Pri organika substanco: malkomponiĝi, disfali: mia haŭto krevis kaj putras [1]; [la] fiŝoj putras pro senakveco [2]; putri kun ĉiuj malriĉuloj el la kvartalo en malbela tombejo [3]; la grizaj lignaj krucoj kliniĝis kaj putras sub siaj tegmentoj [4]; en ŝlimo, kie putras algoj […] kuŝas senmovaj aligatoroj Metrop ; la popolo kapturniĝis kaj ŝanceliĝadis pro malsato, la manĝaĵoj kunamasigite putris en la Nutra kaj Vivdona Oficejo [5]; (figure) en la malliberejo […] putri ĝis oni trumpetos la tagon de lasta juĝo [6]; (figure) putrado de fiŝo komenciĝas de l' kapo (altranguloj plej facile koruptiĝas) PrV . VD:eroziiĝi, gangreni, ŝimi, velki
2.
(figure) Morale putri, morale difektiĝi, dekadenci, degeneri: estas io putrinta en la reĝimo; la nobeleco komencis putri Fab3 ; Japanio jam antaŭ jarcentoj putrus sur la ruino de la familia sistemo [7]; nia demisio nepre komprenigos al Esperantujo ke io putras en UEA [8]; laboro homon nutras, sen laboro li putras PrV .
angle:
putrefy, putrify, decay, fester, decompose, rot
beloruse:
гніць
bulgare:
грия, разлагам се
ĉeĥe:
hnít, mravně upadat, rozkládat se
ĉine:
腐朽 [fǔxiǔ], 腐 [fǔ], 霉烂 [méilàn], 霉爛 [méilàn], 腐烂 [fǔlàn], 腐爛 [fǔlàn]
france:
1. pourrir (intr.) 2. dégénérer
germane:
1. faulen, verfaulen, verwesen der Fisch stinkt vom Kopfe her. 2. stinken, zerfallen, sich zersetzen
hispane:
pudrirse
hungare:
rothad
japane:
腐敗する [ふはいする], 腐る [くさる], 退廃する [たいはいする]
nederlande:
rotten
pole:
gnić, rozkładać się 1. gnić, rozkładać się, butwieć, próchnieć
portugale:
apodrecer
ruse:
гнить, разлагаться
slovake:
práchnivieť, tlieť, zotlieť
tibete:
རུལ་

putra

Putranta, malkomponiĝanta, disfalanta: putra dento [9]; putra arbo [10]; putraj ovoj kaj rostitaj kokokrestoj estis la ĉefaj manĝaĵoj [11]; ne ĉiam estis tiel putraj kaj ruinaj tiuj muregoj [12]; alflugis al mi forta putra odoro, tiel abomena, ke mi volis forkuri [13]; putra, pesta amaso da miasmoj [14]; sur la putran vivon estis falanta la ombro de morto [15]; via koro estas putra abismo de malvirto [16]; de semo putra venas frukto ne nutra PrV . VD:mucida
angle:
putrescent, putrefying, putrifying, decaying, festering, rotting
beloruse:
гнілы
bulgare:
гнил, разложен
ĉeĥe:
hnilobný, prohnilý, shnilý
ĉine:
容易腐敗 [róngyìfǔbài], 容易腐败 [róngyìfǔbài], 朽 [xiǔ], 腐臭 [fǔchòu], 餿臭 [sōuchòu], 馊臭 [sōuchòu]
france:
pourri
germane:
faulend, faulig, verfaulend, verwesend
hispane:
podrido, putrefacto
hungare:
rothadt
japane:
腐った [くさった]
nederlande:
rot
pole:
gnilny, gniły, zbutwiały, spróchniały
ruse:
гнилой
slovake:
hnilobný, prehnitý, zhnitý
ukraine:
гнилий, тухлий

putraĵo

1.
Io putra: akvon senmovan kovras putraĵo PrV ; mi ja disfalas kiel putraĵo, kiel vesto dismanĝita de tineoj [17]; Salamano insultadis sian hundon, li diris: „aĉulo putraĵo!“ [18]!
2.
(figure) Io degenerinta, malbonstata: la ĉifonproletaro, tiu pasiva putraĵo de la plej malaltaj tavoloj de la malnova socio estas parte entirata en la movadon per la proleta revolucio [19].
angle:
carrion, decayed matter, filth
beloruse:
гнільлё
ĉine:
腐肉 [fǔròu]
france:
pourriture
germane:
Aas, Faulendes, Verwesendes
hungare:
rohadék
japane:
腐敗物 [ふはいぶつ]
nederlande:
iets dat rot is
pole:
zgnilizna, próchno
ruse:
гниль
ukraine:
гниль, гнилизна

putrema

Kiu baldaŭ, facile putras, ne konserviĝas longe: ĉi tiu putrema […], mortema [20]; la novtipa materialo detenas oksigenon de putremaj fruktoj kaj legomoj [21].
20. La Nova Testamento, I. Korintanoj 15:53
21. -: Ligno kaj kraboj kiel surogato por plastaĵo, Esperanta Retradio, 2018
ĉine:
易腐 [yìfǔ]
france:
putrescible
germane:
leicht verderblich, fäulnisanfällig
japane:
腐りやすい [くさりやすい]
ukraine:
швидкопсувний

forputri, forputriĝi

Tute putriĝi, neniiĝi aŭ senvaloriĝi putriĝante: forputris la grajnoj sub siaj terbuloj [22]; ebonaj pordoj, kiuj neniam forputriĝos [23]; jam ne unu universala genio, kiu povus reformi la mondon, forputris ja en la senfeligejo [24]; mi ploras super viaj ostoj, vi jam longe forputrinta [25].
germane:
verfaulen, abfaulen, wegfaulen
hispane:
pudrirse del todo
japane:
腐り果てる [くさりはてる], 消滅する [しょうめつする]
nederlande:
wegrotten
ruse:
сгнить
ukraine:
зігнити, зогнити

neputrema

Kiu ne facile putras, prefere sekiĝas aŭ iel konserviĝas longe: akvo en vazo el tia argilo estas neputrema kaj floroj en ĝi floras pompe kaj la radikoj ne putras rapide [26].
26. Xu Senrong, Niu Xueqin: Ceramiko, Espero.com.cn, 2012-10-31
ĉine:
可保持 [kěbǎochí], 可储蓄 [kěchúxù], 可儲蓄 [kěchúxù], 可守 [kěshǒu], 可維修 [kěwéixiū], 可维修 [kěwéixiū], 可維持 [kěwéichí], 可维持 [kěwéichí], 可維護 [kěwéihù], 可维护 [kěwéihù], 站得住脚 [zhàndézhùjiǎo], 站得住腳 [zhàndézhùjiǎo], 能承担 [néngchéngdān], 能承擔 [néngchéngdān], 守得住 [shǒudezhù], 經久 [jīngjiǔ], 经久 [jīngjiǔ], 可储存 [kěchúcún], 可儲存 [kěchúcún]
france:
imputrescible
germane:
beständig, haltbar, fäulnisresistent
ukraine:
гнилостійкий, нетлінний

putrigi

(tr)
1.
Kaŭzi putradon, malboniĝon de viva aŭ vivdevena substanco: muŝoj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto [27]; la tempo […] difektis la lignon kaj ĝin traputrigis [28].
2.
Morale malbonigi, korupti2: sen leĝoj eĉ en la plej memdisciplina socio aperas en la homo la sovaĝeco de la prabesto, kiu plimalpli frue putrigas la kulturon [29]; laboro fortigas, ripozo putrigas PrV .
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 10:1
28. H. Laxness, trad. B. Ragnarsson: Sendependaj homoj, 2007
29. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
france:
corrompre, faire pourrir
germane:
verderben 1. verfaulen lassen, verwesen lassen
ukraine:
гноїти, псувати, розкладати

administraj notoj

ne~ema : Mankas dua fontindiko.