*pas/i
*pasi ↝
- 1.
-
(ntr)
Iri tra aŭ preter iu loko por atingi alian: pasi tra la urbo, la pordo, la fenestro, super la muro; mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan, kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo kaj iris la vojon al ŝia domo [1]; mi pasis tra kampo de homo maldiligenta kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo [2]; li mem pasis preter ilin, kaj kliniĝis ĝis la tero sep fojojn, antaŭ ol li atingis sian fraton [3]; dirinte ĉi tion, ŝi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis post la pordego Marta ; ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi aŭdis post si susuradon Marta ; li tiel rapide pasis de unu loko al alia, ke atendata ĉie li tamen falis ĉiam [4]; (figure) pasi al alia demando; (figure) la vojo pasis tra malvasta kaj malluma koridoro [5]; (figure) ĉiuj ĉi bildoj rapide pasis tra lia cerbo; ĉio ĉi pasis en la daŭro de dek kvar horoj [6]? - 2.
-
(ntr)
Transiri de iu stato al alia, alistatiĝi, transformiĝi: pasi de riĉeco al senhaveco; mi deziras al li, ke mi ne bezonu transpasi de l' avertoj al la agoj [7]. - 3. ↝
-
(ntr)
Forpasi: aperas prudento, kiam pasis la momento PrV ; kiam pasis la aĝo, aperas la saĝo PrV ; kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis PrV ; kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron. [8]; kiam pasis dek jaroj [9]; pasis jam longa tempo kaj ĉio fariĝis alia BdV ; kio pasis ne revenos PrV ; la soleno pasis tute silente [10]; la tuta sekvanta tago pasis en senfrukta serĉado [11]; ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam PrV ; kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas [12]; kun komika mieno de pasanta meditado BdV ; leĝo pasintaĵon ne tuŝas; PrV sen pasinteco ne fariĝas estonteco, diras ĉina proverbo; pasintjara neĝoflui, flugi, gliti, kuri
- 4. ↝
- (arkaismo)
(tr)
Trapasi: li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn (li multe spertis) PrV ; estaĵoj […] jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo Marta .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:8
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:30
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 33:3
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 3a.
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 7:10
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:3
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:25
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:30
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 33:3
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 3a.
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 7:10
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 16:3
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Feliĉa familio
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:25
- angle:
- pass
- bretone:
- paseal (v.g.), tremen (v.g.)
- ĉeĥe:
- minout, míjet (čas.), plynout, projít (lhůta), ubíhat, uplynout, vypršet
- france:
- passer (intr.)
- germane:
- 1. entlanggehen, durchqueren, passieren (räumlich) 2. in etw. übergehen 3. vergehen (zeitlich)
- hispane:
- pasar
- hungare:
- ~i al alia demando: áttér másik kérdésre 1. halad, áthalad, elhalad, megy 2. átmegy (állapotba) ~intaĵo: múlbeli esemény, ami elmúlt ~inteco: múlt ~intjara neĝo: tavalyi hó 3. telik, múlik 4. átkel, átmegy
- nederlande:
- voorbijgaan, overgaan, passeren
- pole:
- mijać, przechodzić
- portugale:
- passar
- rumane:
- a trece
- ruse:
- 1. пройти, проходить 2. перейти, переходить ~intaĵo: прошлое, прошедшее ~inteco: прошлое, прошедшее 3. пройти, проходить 4. пройти, проходить
- slovake:
- plynúť, pominúť sa, uplynúť, vypršať
pase
- angle:
- in passing, briefly
- bretone:
- diwar dremen
- ĉeĥe:
- chvilkově, letmo, mimochodem, nedlouho
- france:
- passagèrement
- germane:
- flüchtig, im Laufe von
- hungare:
- futólag, átmenetileg
- nederlande:
- zijdelings
- pole:
- przejściowo
- slovake:
- letmo
pasado
- Irado, transirado, daŭrado dum pli-malpli longa tempo: la pasado tra la arbaro estas malfacila; mi vidas […] per via maltrankvila pasado kaj senorda svingado de l' manoj, ke en la nuna momento vi sentas malesperon [15]; kiam ŝi ekloĝis en la alta mansardo, la pasado de la mallarĝa […] trietaĝa ŝtuparo estis por ŝi tiel facila Marta .
15.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VIII
- angle:
- passage
- bretone:
- tremenadenn
- ĉeĥe:
- chůze, míjení
- france:
- passage (action)
- germane:
- das Passieren, Passage
- hungare:
- haladás, áthaladás, múlás
- nederlande:
- het voorbijgaan
- pole:
- przechodzenie
- ruse:
- прохождение
- slovake:
- chôdza
pasaĵo
- Grava, atentinda intermomento en daŭra tuto: ekvidinte Ĥlestakovon genue ― ha kia pasaĵo [16]! ŝiaj fingroj […] konfuziĝadis sur la klavoj […], ŝi eraradis en la pasaĵoj Marta .
16.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 13a
- angle:
- passage (fine arts)
- france:
- moment décisif, transition
- germane:
- Passage, Augenblick
- hungare:
- esemény, történés
- nederlande:
- gebeurtenis
- pole:
- pasaż
pasanto
- Homo, kiu pasas en strato, sur vojo: li aŭdis interparoladon de du pasantoj [17]. hundo bojas, pasanto vojas PrV ; kiu dungas pasantojn, tiu dungas malsaĝulojn [18]; pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj [19]; „kioma horo estas, gardisto?“ demandis iu pasanto [20]; li aŭdis interparoladon de du pasantoj [21]; ondo da pasantoj, senĉese fluanta sur la trotuaro, kovris antaŭ ŝi la personon, kiun ŝi volis kuratingi Marta .
17.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, fingreto
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:10
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:17
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:10
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:17
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
21. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto
- angle:
- passerby
- bretone:
- tremeniad, tremener
- ĉeĥe:
- kolemjdoucí, okolojdoucí, pasant
- france:
- passant (subst.)
- germane:
- Passant
- hungare:
- járókelő
- nederlande:
- voorbijganger
- pole:
- przechodzień
- rumane:
- pieton
- ruse:
- прохожий
- slovake:
- chodec
pasejo
↝ 
-
Loko tra kiu oni povas pasi:
antaŭ la oficaj ĉambroj estis pasejo, havanta la larĝon de dek ulnoj
[22];
la pasejoj, tra kiuj Jonatan volis transiri al la garnizono
[23];
fervoja tunelo 50 km longa sub la Brenner-montopasejo solvus la problemon
[24];
tri arbaraj regionoj ĉirkaŭ la alpa pasejo Gotardo
[25];
ĉe la limtrapasejo la identigilo estos skanata
[26];
konstruado de ringpasejo ĉirkaŭ la placo
[27];
Serbio malfermos la landlimajn pasejojn ankaŭ por varoj kaj homoj el Kosovo
[28].
trairejo
22.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 42:4
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:4
24. Monato, Protestas najbaroj
25. Monato, Mireille Grosjean: Kultura mozaiko
26. Monato, last: Karto al la estonteco
27. Monato, Bardhyl Selimi: Placo Skandal-erbeg
28. Monato, Bardhyl Selimi: Brusela fasado
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 14:4
24. Monato, Protestas najbaroj
25. Monato, Mireille Grosjean: Kultura mozaiko
26. Monato, last: Karto al la estonteco
27. Monato, Bardhyl Selimi: Placo Skandal-erbeg
28. Monato, Bardhyl Selimi: Brusela fasado
- angle:
- passage
- bretone:
- tremen (lec'h), tremenvan (lec'h)
- ĉeĥe:
- pasáž, průchod, průsmyk, přechod, přejezd
- france:
- passage (lieu)
- germane:
- Durchgang
- hispane:
- pasaje
- hungare:
- átjáró
- nederlande:
- pas, passage, doorgang
- pole:
- przejście
- rumane:
- trecere
- ruse:
- проход
- slovake:
- priechod
pasema ↝
- angle:
- passing, fleeting
- bretone:
- o tremen, berrbad
- ĉeĥe:
- míjející, pomíjivý
- france:
- passager (adj.)
- germane:
- vergänglich
- hungare:
- múlékony
- nederlande:
- voorbijgaand
- pole:
- przejściowy, przelotny
- rumane:
- trecător
- ruse:
- преходящий, мимолётный
- slovake:
- pominuteľný
pasigi ↝
- 1.
- Irigi iun aŭ ion tra iu loko al alia: la pramisto pasigis nin trans la rivero; Jiŝaj vokis Abinadabon, kaj pasigis lin antaŭ Samuel [31]; Dio fendis la maron kaj pasigis ilin [32]; bonvolu pasigi al mi la salon; la malgranda knabino eltiris longan tranĉilon el fendo de la muro kaj pasigis ĝin super la kolo de la cervo [33].
- 2.
- Uzi la tempon por io: tie mi pasigis du jarojn; la libertempon mi pasigos en la montaro; la malsanulo pasigis malkvietan nokton; li venis al iu loko kaj restis tie, por pasigi la nokton, ĉar la suno subiris [34]; la nokton ŝi pasigis ĉe sia laboro [35]; agrabla tempopasigo [36].
31.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 16:8
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:13
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 28:11
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, fluganta kofro
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 78:13
33. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 28:11
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, fluganta kofro
- angle:
- 1. to give passage, to pass 2. to pass, spend
- bretone:
- tremen (v.k..)
- ĉeĥe:
- strávit (čas), trávit
- france:
- passer (tr.)
- hungare:
- 1. átvisz, átad, átnyújt 2. tölt (időt), eltölt
- nederlande:
- 1. laten doortrekken 2. doorbrengen
- pole:
- przeprawić, przeprowadzić, spędzić (czas)
- ruse:
- проводить, провести
- slovake:
- stráviť čas
pasinta ↝
- Kiu jam pasis, estis en antaŭa, ofte proksima1.b tempo, kontraste al io venonta: pasinta doloro PrV ; serĉi la tagon pasintan (netroveblaĵon) PrV .
- france:
- passé (adj.)
forpasi ↝
-
Malaperi, iom post iom neniiĝi, senrevene:
ĉio forpasas;
ŝia beleco forpasis;
la okazo, la modo jam forpasis;
miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, kiujn havis mia koro
[37];
subite ĉio denove malaperis! ha, kie do ĝi restis? kiel per turno de la mano ĉio forpasis
[38];
longe jam forpasis tiuj de l' ĝojeco horoj
FK
.
agonii, finiĝi, morti, velki 2
37.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 17:11
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
- angle:
- pass away, die
- bretone:
- tremen (mont da get)
- ĉeĥe:
- minout, míjet (čas.), plynout, projít (lhůta), ubíhat, uplynout, vypršet
- france:
- passer (disparaitre)
- hispane:
- pasar, desaparecer (una persona)
- hungare:
- elmúlik, véget ér, elhúny
- nederlande:
- vergaan, sterven, overlijden
- pole:
- przemijać, skonać
- ruse:
- пройти, проходить, уходить
- slovake:
- plynúť, pominúť sa, uplynúť, vypršať
preterpasi
(tr)
- 1.
- Pasi flanke de io: ni iris tro malproksimen kaj preterpasis la domon; pro senatento mi preterpasis mian amikon sur la strato; multe da pensoj kaj multe da bildoj preterpasas antaŭ ŝi [39]; kiam patro preterpasis ŝin kun sia filo, li […] diris al li mallaŭte […] [40]; vi preterpasis (evitis) gravan danĝeron.
- 2. ↝
-
Lasi flanke, malzorgi, ne atenti:
preterpasi detalon, linion, mirindan okazon;
mi preterpasas multajn malpli gravajn aferojn
(por transiri al grava)
[41].
preterlasi
39.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, avineto
40. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
41. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
40. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto
41. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
- angle:
- 1. to pass by, move past 2. to pass over, overlook
- bretone:
- mont hebiou
- ĉeĥe:
- minout, míjet (čas.), plynout, projít (lhůta), ubíhat, uplynout, vypršet
- france:
- passer à côté de
- germane:
- vorbeigehen
- hungare:
- 1. elmegy (mellette), elhalad, elkerül, kikerül 2. figyelmen kívül hagy
- nederlande:
- voorbijgaan
- pole:
- opuszczać, przechodzić obok, wymijać
- ruse:
- 1. миновать, пройти мимо, пропустить 2. пропустить
- slovake:
- plynúť, pominúť sa, uplynúť, vypršať
trapasi ↝
(tr)
- Trairi tra iu loko aŭ tempo: trapasi riveron, urbon, pordon, homamason; Jozef foriris de Faraono kaj trapasis la tutan Egiptan landon [42]; li foriris, trapasinte tra ilia mezo [43]; li kontentige kaj feliĉe trapasis sian ekzamenon de piloto [44]; ĝi trapasis la kruelan premadon de la vintro [45]; en ĉi tiu momento stranga ideo trapasis kiel fulmo [lian] animon [46]; multe trapasata strato; trapasi (travivi, sperti) malfacilajn tagojn, penigan bataladon, danĝeran krizon.
42.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:46
43. La Nova Testamento, Luko 4:30
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
43. La Nova Testamento, Luko 4:30
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
46. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
- angle:
- to pass through
- bretone:
- treizhañ, treuziñ
- ĉeĥe:
- absolvovat, procházet (něco)
- france:
- traverser
- germane:
- hindurchgehen, durchqueren
- hungare:
- átmegy, áthalad
- nederlande:
- doortrekken
- pole:
- przebyć
- ruse:
- пройти (через что-л.)
- slovake:
- prejsť, prežiť, skúsiť
transpasi ↝
- 1.
-
(tr)
Iri trans iu loko: transpasi la Alpojn, la landlimojn; (figure) transpasi la mezuron, la limojn de la leĝecoB ; li transpasis la riveron kaj direktiĝis al la monto Gilead [47]; ili transpasis al la alia bordo [48]; enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon Marta ; (figure) transpasi Rubikonon (decidi sen posta ebla ŝanĝo). - 2.
-
(tr)
Superi, esti pli granda ol: tio transpasas mian komprenon, ĉiun imagon; kvin konkursantoj sukcese transpasis limon de 50 decibeloj (dB): la gajninto, kantistino, atingis 55,8 dB [49]; la respondo transpasis miajn esperojn, mi ne nur estis komprenita, sed krom tio […] [50]. - 3.
-
(ntr)
Iri de iu loko al alia trans io: li transpasis en Amerikon; (figure) la povo ... transpasas en la manojn de Herhor [51]; grekaj limgardistoj tuj malhelpis al centoj da albanoj transpasi al Grekio [52]; (figure) transpasi de la avertoj al la agoj [53]. - 4.
-
(ntr)
Ŝanĝi sian staton en alian, alistatiĝi: transpasi de la solida al la flueca stato.
47.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:21
48. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo
49. MonatoLast
50. Monato, Olivier Buisson: Esperanta korespondo inter du lingvoj
51. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 12a
52. Monato, Bardhyl Selimi: Urbo kaj eklezio: kulturkonflikto
53. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
48. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tri oraj haroj de la diablo
49. MonatoLast
50. Monato, Olivier Buisson: Esperanta korespondo inter du lingvoj
51. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 12a
52. Monato, Bardhyl Selimi: Urbo kaj eklezio: kulturkonflikto
53. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
- angle:
- 1. to pass over, to cross 2. to pass, surpass 3. to pass, go through 4. to pass, transform
- bretone:
- tremen (hebiou)
- ĉeĥe:
- přejet, přejít, překročit (řeku, hranici)
- france:
- dépasser
- germane:
- überqueren
- hungare:
- 1. átkel, átmegy (vmin), túlmegy 2. meghalad 3. átmegy (vhová) 4. átmegy (állapotba)
- nederlande:
- 1. over (iets) gaan 2. te bovengaan 3. overgaan 4. overgaan
- pole:
- przekroczyć
- ruse:
- перейти, переходить (что-л., через что-л.)
- slovake:
- prejsť, prekročiť
tempopasigilo
- angle:
- pastime
- bretone:
- tremen-amzer
- france:
- passe-temps
- germane:
- Zeitvertreib
- hungare:
- időtöltés
- nederlande:
- tijdverdrijf
- pole:
- wypełniacz czasu, zabijacz czasu
- ruse:
- времяпрепровождение
administraj notoj
trans~i:
Mankas verkindiko en fonto.