*kruc/o PV

*kruco   Vikipedio

1.  
Figuro el du transversaj strekoj, aŭ objekto el du transversaj pecoj: desegni krucon sur papero; la du bastonoj formis krucon; krucoforma tenilo de glavo.
a)
En Romio kaj najbaraj kulturoj antikvaj, pendigilo el fostego kun transversa trabo, sur kiu oni ligis aŭ alnajlis krimulojn por mortigo: la Readmono ordonis dependigi la turmentitojn de la kruco antaŭ la sunsubiro.
b)  
KRI La kruco sur kiu mortis Jesuo, figurata kiel simbolo de kristana religio: la mistero de la kruco; la preĝejturoj estas kronitaj per kruco; porti krucon en procesio; fari la signon de la kruco. VD:krucifikso
2.
(figure) Turmento, torturo: la ortografio en la plimulto da lingvoj prezentas veran krucon por la lernantoZ .
angle:
cross
beloruse:
крыж
ĉeĥe:
kříž
france:
croix
germane:
Kreuz
hispane:
cruz
hungare:
kereszt, feszület
itale:
croce
nederlande:
kruis
pole:
krzyż
portugale:
cruz
rumane:
cruce
ruse:
крест
slovake:
kríž
svede:
kors

Kruco, Suda Kruco[1] (Cru)   Vikipedio

AST Stelfiguro en la suda duonsfero (Crux).
1. Galadí-Enríquez, David; Wandel, Amri: La kosmo kaj ni. Galaksioj, planedoj kaj vivo en la universo, FEL, Antverpeno, 2005
angle:
Crux
ĉeĥe:
kříž
france:
Croix du Sud
germane:
Kreuz des Südens
hispane:
Cruz del Sur
itale:
Croce del sud
latinece:
Crux
pole:
Krzyż Południa
ruse:
Южный Крест
slovake:
kríž

kruca

1.  
Prezentanta formon de kruco: kruca signo, entranĉo. VD:rimaranĝo
2.
KRI Rilata al la kruco de Jesuo: HIS kruca militiro (origine ekspedicio de kristanoj kontraŭ islamanoj por rekonkeri Jerusalemon, poste ankaŭ militiro kontraŭ herezuloj aŭ paganoj por konverti aŭ ekstermi ilin).
angle:
1. cruciform ~a militiro: crusade
beloruse:
1. крыжовы, крыжападобны 2. крыжовы
ĉeĥe:
křížový
france:
1. croisé (en forme de croix), cruciforme ~a militiro: croisade 2. croisé (relatif aux croisades)
germane:
1. Kreuz-
hispane:
1. cruciforme ~a militiro: cruzada
hungare:
1. kereszt-, kereszt alakú ~a militiro: keresztes háború 2. keresztes
nederlande:
1. kruis-, kruiselings ~a militiro: kruistocht
pole:
1. krzyżowy ~a militiro: krzyżowy 2. krzyżowy
ruse:
1. крестовый, крестообразный, перекрёстный ~a militiro: крестовый поход 2. крестовый
slovake:
krížový

krucigi, kruci

(tr)
1.
Formi el du aĵoj krucon: kruci la brakojnB ; sidi krucinte sub si la krurojnB ; krucigi la krurojn (kiel iam sidis tajloroj); krucigi la glavojn; krucigi la rimojn alternigi, interplekti du rimojn; (figure) resti sidanta kun krucitaj manoj (brakoj) sur la brusto (resti nelaboranta, senaga).
2.
TRA Transverse trairi: krucigi ies vojon.
3.
BIO Provi interfekundiĝon de vivuloj de malsamaj rasoj aŭ specioj: krucigi la rasojnZ ;
Rim.: Estus sistema diri kun Zamenhofo, krucigi (rondigi, pufigi, buligi...) parolante pri la ago „doni formon“, kaj kruci (rondi, zigzagi ktp) parolante pri la stato „esti en formo“ (la vojoj krucas ĉi tie); kp ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la densa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn Marta ; diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto Marta . Tamen PIV kaj Kabe preferas diri kruci por la ago ‐ kaj sekve, kruciĝi por la stato (iom perversa uzo de -iĝ). [S. Pokrovskij]
Rim.: Plena Vortaro de Esperanto proponas figuran sencon, por kiu realaj ekzemploj mankas: krucigi la vojon, la intencojn de iu (malhelpi, bari). [ĵv]
angle:
cross
beloruse:
скрыжаваць
ĉeĥe:
křížit, zkřížit
france:
croiser
germane:
kreuzen
hispane:
cruzar (dos objetos)
hungare:
kereszbe rak, kereszbe tesz, keresztez
nederlande:
kruisen
pole:
krzyżować, skrzyżować
ruse:
скрестить
slovake:
krížiť
svede:
korsa

kruciĝi, interkruciĝi  

(ntr)
1.
Kunformi krucon: kruciĝo de vojojZ .
2.
TRA Sin renkonti transverse: la vojo al Parizo kruciĝas kun tiu al Praha; via letero kruciĝis kun la mia (iris kontraŭe je la mia, en la sama momento); plej diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj volviĝadas kaj kruciĝadas en tiuj miloj da kapojZ .
3.
BIO Interfekundiĝi inter individuoj malsamrasaj aŭ malsamspeciaj: kruciĝado de rasojZ ; variaĵoj malrapide ŝanĝiĝis por fariĝi fiksitaj specioj, kiuj ne plu povas interkruciĝi [2].
4.  
MAT(tradicia lingvaĵo en elementa geometrio)=intersekci sin.
angle:
4. cross
beloruse:
крыжавацца, скрыжавацца, перасячыся
france:
se croiser
germane:
sich kreuzen
hispane:
cruzarse (dos objetos)
hungare:
kereszteződik
nederlande:
cross kruisen
pole:
przecinać się 1. krzyżować się, skrzyżować się 2. krzyżować się, skrzyżować się 3. krzyżować się
ruse:
скреститься, пересечься

krucisto, krucmilitisto Vikipedio

Partoprenanto de kruca militiro.
angle:
crusader
beloruse:
крыжак
ĉeĥe:
křižák, příslušník bojového řádu
france:
croisé (soldat des croisades)
germane:
Kreuzfahrer, Kreuzritter
hispane:
cruzado
hungare:
keresztes (lovag)
nederlande:
kruisridder
pole:
krzyżowiec
ruse:
крестоносец
slovake:
križiak

*krucumi  

(tr)
Mrucigi per pendigo sur kruco.
angle:
crucify
beloruse:
укрыжаваць
ĉeĥe:
ukřižovat, ukřižovávat
france:
crucifier
germane:
kreuzigen
hispane:
crucificar
hungare:
keresztre feszít
nederlande:
kruisigen
pole:
ukrzyżować
ruse:
распять
slovake:
ukrižovať
svede:
korsfästa

greka kruco, regula kruco   Vikipedio

Kruco kun ĉiuj branĉoj egale longaj, tradicia figuro en orienta Kristanismo: konstruaĵo ... en formo de greka kruco [3].
3. Vikipedio, artikolo „Libra turo“, 2006-06-22
france:
croix grecque
hispane:
cruz griega
itale:
croce greca
pole:
krzyż grecki

hokokruco, hokkruco   Vikipedio

Kruco kun branĉoj orte fleksitaj, bonaŭgura figuro en Hindujo kaj Orientazio, historia insigno de Naziismo en Eŭropo; svastiko: Lauburu estas ronda hokkruco, uzata kiel ornamaĵo en Eŭskio [4].
4. Vikipedio, artikolo „Lauburu“, 2006-11-09
ĉeĥe:
hákový kříž, svastika
france:
croix gammée, svastika
hispane:
esvástica, cruz gamada
hungare:
horogkereszt
itale:
croce uncinata, svastica
pole:
swastyka
slovake:
hákový kríž

kelta kruco   Vikipedio

Kruco kun ringo ĉirkaŭ la centro, tradicia figuro en nordokcidenta keltlingva Eŭropo: kelta kruco en Monasterboice, Irlando [5].
5. P. Carlos Musazzi: La dua vatikana koncilio por la unueco de la kristanoj, Espero Katolika, 1986-2
france:
croix celtique
hispane:
cruz celta
pole:
krzyż celtycki

latina kruco   Vikipedio

Kruco kun pli longa malsupra branĉo, tradicia figuro en okcidenta Kristanismo: ĝia formo estas tiu de latina kruco [6].
france:
croix latine
hispane:
cruz latina
itale:
croce latina
pole:
krzyż łaciński

malta kruco   Vikipedio

Kruco kun branĉoj dispintaj, larĝiĝantaj al ekstero, insigno de la malta ordeno: la instanco stampis ilin per ruĝa stampo en la formo de malta kruco [7].
7. D. Fielding: Esperanto - asap, ĉapitro 19a, 2007-02
france:
croix de Malte
hispane:
cruz de Malta
pole:
krzyż maltański

vojkruciĝo, vojkruco  

TRA Loko, en kiu du aŭ pluraj vojoj renkontiĝas transverse: ĝi staras [...] apud la vojo, ĉe la vojkruciĝoj [8]; ĉe ĉiu vojkruco la trumpetistoj ludis signalon [9]. VD:trafikrondo, vojnodo
beloruse:
скрыжавань не
france:
carrefour, croisée des chemins, croisement, intersection
germane:
Kreuzung
hebree:
צומת
hispane:
encrucijada
hungare:
útkereszteződés
itale:
incrocio (di strade e sim.)
nederlande:
kruispunt
pole:
skrzyżowanie, krzyżówka dróg, przejazd (np. kolejowy)
portugale:
encruzilhada
ruse:
перекрёсток

Krucolevo  

KALKRI Unu el la kristanaj dekduopaj festoj, dediĉita al la rememoro pri retrovo de la kruco sur kiu Jesuo suferis la krucumon (festata la 14an de septembro).
france:
Exaltation de la Croix
germane:
Kreuzerhöhung
greke:
Ύψωσις τού Τιμίου Σταυρού
pole:
Święto Podwyższenia Krzyża Świętego
ruse:
Крестовоздвижение

turnokruco GDEF

Aranĝaĵo en formo de turnebla horizontala kruco muntita sur fosteto, kiajn oni instalas ĉe enirejo en stadionon, kasejon ktp, por tralasi publikon po unu homo laŭvice, eventuale kontrolante biletojn ktp: ĵetinte kvinfrankan moneron en aŭtomaton, oni eniras tra sekureca turnokruco [10].
10. M. Ecott: Velka eta floro, Monato, Junio 1998.
france:
tourniquet
germane:
Drehkreuz
ruse:
турникет

administraj notoj

pri ~igi, ~i:
    Laŭ PIV1 la normala formo estu ~i. ~igi estas (ark.?) sinonimo.
    [MB]
  
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas dua fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi, ~i: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi, inter~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~isto, ~militisto: Mankas dua fontindiko.
~isto, ~militisto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
K~olevo: Mankas dua fontindiko.
K~olevo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.