*preciz/a PV
*preciza ↝
-
Klare kaj detale determinita:
lia multjare ellaborita projekto jam ricevis precizajn, difinitajn formojn
FK
;
tiuj ĉi horloĝoj iras tute regule kaj ĉiuj en preciza konsento
FK
;
mi deziris havi precizan klarigon
[1];
oni metis lin en malliberejon, ĝis oni ricevos precizan decidon
[2];
montriĝos, ke la afero estas preciza vero
[3];
ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco
PrV
.
akurata, detala1, ekzakta, ĝusta, neta, strikta2
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 7:19
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 24:12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:4
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 24:12
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:4
- angle:
- precise
- beloruse:
- дакладны, пэўны
- ĉeĥe:
- dochvilný, přesný, precizní, přesný
- france:
- précis
- germane:
- präzise, genau
- hispane:
- preciso
- hungare:
- pontos, precíz
- katalune:
- precís
- nederlande:
- precies, nauwkeurig
- pole:
- dokładny, precyzyjny, ścisły
- portugale:
- precizo, exato, justo, certo, expresso
- rumane:
- exact, perfect
- ruse:
- точный
- slovake:
- precízny, presný
precize
- En preciza maniero: mi ekzamenis precize, ĉu ĉio estas en ordo FK ; vi observu precize kaj plenumu ĉion, kion instruos al vi la pastroj [4]; tia estas precize la sonĝo kaj ĝia ĝusta klarigo [5]; Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili [6]; la pasintaĵon vi konas precize Ifigenio ; precize laŭ la tempo kaj la loko Hamlet ; mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon VivZam .
4.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:8
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:45
6. La Nova Testamento, Mateo 2:7
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:45
6. La Nova Testamento, Mateo 2:7
- angle:
- precisely
precizeco ↝
- Klara, detala kaj severa difiniteco: matematika precizeco FK ; ni povus jam nun kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, […] FK ; la vorto „krom“ povas iufoje kaŭzi neprecizecon aŭ malkompreniĝon [7].
7.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
- beloruse:
- дакладнасьць, пэўнасьць
- ĉeĥe:
- přesnost
- france:
- précision (qualité)
- germane:
- Präzision, Genauigkeit
- hispane:
- precisión
- hungare:
- pontosság, precizitás
- katalune:
- precisió
- nederlande:
- nauwkeurigheid, precisie
- pole:
- dokładność, precyzyjność, ścisłość
- ruse:
- точность
- slovake:
- presnosť
precizigi ↝
-
Igi preciza:
la Bulonja deklaracio precizigis la oficialan, de ĉiuj sendispute akceptitan
esencon de la Esperantismo
[8];
en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon,
dirante […]
[9];
precizigante la signifon de „aĵ“ nur aktive aŭ nur pasive
[10];
povas esti utile, precizigi, ĉu oni parolas pri unu, ĉu pri la alia
[11];
li simpligis kaj precizigis la ĉeĥan ortografion per enkonduko de supersignoj
[12].
determini1, difini2, fiksi3, specifi
8.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
11. Monato, Genroj en la Franca: Sinjorino „Le secrétaire“ (la sekretario)
12. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ― ĉu ne plu herezulo?
9. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
10. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 1. Vortfarado
11. Monato, Genroj en la Franca: Sinjorino „Le secrétaire“ (la sekretario)
12. Monato, Gerrit Berveling: Katolikismo: Johano Hus ― ĉu ne plu herezulo?
- beloruse:
- удакладніць, дакладна вызначыць
- ĉeĥe:
- precizovat, seřídit, upřesnit
- france:
- préciser
- germane:
- präzisieren, genauer bestimmen
- hispane:
- precisar
- hungare:
- pontosít
- katalune:
- precisar
- nederlande:
- preciseren
- pole:
- sprecyzować, uściślić
- ruse:
- уточнить
- slovake:
- precizovať, spresniť, upresniť
malpreciza ↝
-
Kiu ne klaras aŭ ne enhavas sufiĉan detalecon:
elparolo malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la frazoj!
VivZam
;
se estas nur malpreciza informo pri dokumento, ĝi apenaŭ estas retrovebla inter
la miloj da dosieroj
[13];
„spirita“ estas iom malpreciza koncepto
[14].
ambigua, nebula2, svaga
13.
Monato, Roland Rotsaert: Google Desktop Search: serĉilo por
la propra komputilo, 2005
14. Monato, W. H. Simcock: Kio estas spiriteco?, 2007
14. Monato, W. H. Simcock: Kio estas spiriteco?, 2007
- ĉeĥe:
- nejasný, neurčitý
- france:
- imprécis, vague
- germane:
- ungenau, unscharf, schwammig
- hispane:
- impreciso, vago
- slovake:
- nejasný, neurčitý