9specif/i PV

9specifi

(tr)
Precize kaj detale difini: specifi la reciprokajn rajtojn en kontrakto; por ĉiuj tri nukleotidoj en la mesaĝista RNA, estos unu laŭkode specifita aminoacido [1]; se la finaĵo por la nominativa singularo povas esti /a, i, o, s, as, is, os/ aŭ nulo, kaj se la finaĵo por la akuzativa pluralo povas esti /a, i, es, us, ata, ðes/, estas evidente, ke ĉia provo specifi foneman reprezentiĝon por la morfemoj ‘nominativo, akuzativo, singularo, pluralo’ estas vana [2].
1. Monato, Vivo: Riboj
2. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
angle:
 specify
beloruse:
 спэцыфікаваць, вызначаць, удакладняць
france:
 spécifier
germane:
 spezifizieren
hispane:
 especificar, precisar, definir, aclarar
hungare:
 specifikál, részletesen meghatároz
katalune:
 especificar
nederlande:
 specificeren
ruse:
 специфицировать, точно определять, уточнять
ukraine:
 уточнювати, точно визначати, специфікувати

9specifa PV

1.
Prezentanta apartan, karakterizan econ, propran nur por koncerna speco, fako, stilo, skolo: temoj […] tre fakspecifaj [3]; malkutimaj vortoj […] kulturspecifaj [4]; la specifa trajto de la televido kiel artoĝenro estas la kontinueco de la eventoj sur la ekrano [5]; specifa nocio estas nocio propra nur al iu difinita fako, ekz. „oksido“ en ĥemia terminaro [6]; la pelmela poligrafiko de la verko havas specifajn heroojn kies agado validas en ĉiuj epokoj, eĉ se nomoj kaj cirkonstancoj ŝanĝiĝas [7]; se dek homoj ricevus egalan kvanton de samaj plantoj, tamen iliaj ĝardenoj aspektus malsimilaj pro la specifa aranĝo, malsamaj grundkondiĉoj kaj preferoj de la homoj [8]. SUP:specialaSIN:aparta, karaktera, specifika
2.
Aparta, nenion alian similanta, tuj perceptata: la stilo de ĉi tiu verkisto havas ian specifan kromguston; en la ĉambro mi tuj sentis iun specifan odoron; mi povas […] aranĝi, ke la kosto iru al la konto de specifa alia numero, ne al mia hejma fakturo [9]; la bakterian kreskon […] specife bremsas lupolon [10]; kelkfoje li kondukas nin al certa ĉambro, kie ni renkontiĝu kun iu specifa oficisto kaj lia laboro [11]; tiujn tekstojn oni perforte […] premegis en la tri eblajn rubrikojn de la libro […], en unu specifa okazo ŝajnas eĉ manki la tuta manuskripto [12]. SIN:certa4, karaktera, originala
3.
FIZ Poa, indikita rilate al mezurunuo, precipe tiu de volumeno, maso, energio: specifa pezo; specifa volumeno; aerdenso (estas la) specifa maso de la aero (en unuo de volumeno) [13].
Rim.: „Poa“ estas tiusence pli eleganta kaj esperanteca, dum „specifa“ estas senlogika idiomaĵo, kvankam ja komuna al pluraj lingvoj okcidentaj. [Sergio Pokrovskij]
3. Monato, Marko Naoki Lins: Plurlingvismo valoras siajn kostojn, 2004
4. Monato, Donald Broadribb: Komiksoj bonintencaj, sed tre mallertaj, 2004
5. J. Muraŝkovskij kaj I. Muraŝkovska: Kien fluas roj' Castalie?, Literatura Skatolo/Survoje
6. Jan Werner: Terminologia kurso
7. Monato, S. Maul: https://www.steloj.de/esperanto/monato2/006861.html
8. Monato, Dommastrumo: Ĝardenumi
9. Monato, Will Green kondukas vin tra sia, 94/01
10. Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
11. Monato, Carlo Minnaja: Promene tra la Centra Oficejo, 2003
12. Monato, Porke la kesto sciu pri digipetroj kaj sizopoj!
13. Maurice Lewin: Meteologia terminaro
angle:
 specific
beloruse:
 спэцыфічны
france:
 spécifique
germane:
 spezifisch
hispane:
 específico, concreto ~a pezo: peso específico. ~a volumeno: volumen específico. ~a maso: densidad, masa específica.
hungare:
 specifikus, sajátos
katalune:
 específic
nederlande:
 specifiek
ruse:
1. специфический, специфичный 2. специфический ~a pezo: удельный вес. ~a volumeno: удельный объём. ~a maso: плотность, удельная масса. 3. удельный
tibete:
 ཞིབ་ཕྲ་
ukraine:
 специфічний, своєрідний, особливий

specifo, specifaĵo

1.
TEK Detala kaj preciza difino: la baza dokumentado kaj la teknikaj specifoj estas je dispono senpage [14]; li rapide tralegis la kemian parton: la formulo kaj teknikaj specifaĵoj havis por li, pro manko de faka trejniĝo, minimuman signifon [15].
2.
Io specifa, apartaĵo: el post la kulisoj elnaĝis kvar aktorinoj […] same nudigitaj, kiel ankaŭ la ceteraj, sed ilia specifaĵo estis kirasŝipoj, ornamantaj iliajn kapetojn kun mallonge tonditaj haroj [16]; taskita mentore enkonduki ŝin en la specifojn de la nederlanda vivo [17]; tiuj karakterizaĵoj malpliigas la plezuron de legado, [jen] kelkaj specifaĵoj: ofta misuzado de „la“ […], „al“ estas ofte misuzata, […] [18].
angle:
1. specification 2. specialty
germane:
1. Spezifikation 2. Besonderheit
ukraine:
 специфічні ліки

administraj notoj