1akurat/e PV

akurate

1.
Farante la farotaĵon ĝustatempe, je la interkonsentita tempo: hieraŭ ni manĝis akurate je l' tria horo DL ; mi amas, ke oni akurate pagu la luan pagon FK ; donadu akurate la medikamenton Marta ; ĉu vi ankaŭ povos garantii al mi […] akuratecon en la venado al la laboro kaj en ĝia plenumado Marta ; li promesis reveni al ni akurate je la oka horo [1]; vi akurate venis al la servo Hamlet !
2.
(evitinde) Ekzakte: ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate PrV ; kolekto ne nur ekstreme akurata, sed ankaŭ tre sukcesa [2]. SIN:ĝuste2, preciza
angle:
1. punctually, on-time 2. precisely, exactly
beloruse:
1. пунктуальны 2. дакладны, акуратны
bulgare:
точен
ĉeĥe:
akorátní, dochvilný, pořádný, přesný, řádný
france:
ponctuel, exact
germane:
genau, präzise, exakt, akkurat 1. pünktlich
hebree:
מְדוּיָק
hispane:
1. puntual 2. exacto
nederlande:
accuraat, punctueel, stipt
perse:
1. وقت‌شناس، خوش‌قول 2. دقیق
pole:
punktualny
portugale:
pontual, acurado, exato
rumane:
punctual
ruse:
пунктуальный
slovake:
presný

administraj notoj