ekspertiz/i ZR PV

ekspertizi

(tr)
Komisie esploritaksi iun aferon, kiel faka spertulo, ekz-e kadre de kazo jura, asekura ks: la registaro […] nomumis alian komisionon, kies tasko estis ekspertizi, kiel stabiliga fiska politiko de la registaro kaj parlamento kompensu la perdon de la monpolitiko de la ŝtata centra banko [1]; oni priskribis, kiel okazis ĉiu unuopa el la 77 mortigoj […] kaj oni ekspertizis pri la dekstrega ideologio, kiu motivis la atencojn [2]; junaj muzeanoj volonte rezignas pri interesa okupo ekspertizi historiajn objektojn kaj unu post alia forlasas la muzeojn [3].
1. Monato, Bo Sandelin: Svedoj balotis kontraŭ eŭro, 2004
2. Monato, Douglas Draper: Freneza, ne; celkonscia, jes., 2012
3. Monato, Mu Binghua: Senmonaj muzeoj, 2005
angle:
appraise, examine, survey
beloruse:
рабіць экспэртызу
ĉeĥe:
provést expertizu, znalecky vyšetřit, zpracovat expertizu
ĉine:
鉴定过 [jiàndìngguò], 諟 [shì], 伺 [sì], 审 [shěn], 审查 [shěnchá], 攷 [kǎo]
france:
expertiser
germane:
begutachten
hungare:
szakértői vizsgálatot folytat, szakvéleményez
japane:
鑑定する [かんていする], 査定する [さていする]
katalune:
peritar, avaluar, examinar
pole:
przeprowadzać ekspertyzę
portugale:
fazer vistoria, examinar (por meio de peritos)
ruse:
производить экспертизу
slovake:
odborne preskúmať, posúdiť
ukraine:
проводити експертизу

ekspertizo

Fakula esploro aŭ taksado de iu afero laŭ mendo de institucio aŭ kompanio: letero de la rektoro de Justo al la Scienc-Esplora Konsilio ĉe Rusia Supera Tribunalo kun propono okazigi internacian ekspertizon [4]; ekspertizo por la usona parlamento pri la planata raketprotekto konkludas, ke la sistemo ne funkcias [5]; la germana ministrejo pri trafiko mendis ekspertizon pri la eblo konstrui tian trafikilon [6].
4. Monato, Boris Kolker: Esperanto kiel helpilo por lerni fremdajn lingvojn, 2008
5. Stefan Maul: Kanajlo-ŝtatoj, Monato, 2000/09, p. 05
6. Monato, Stefan Maul: Superflua rapidego, 2007
angle:
appraisal, examination, survey
beloruse:
экспэртыза
ĉeĥe:
expertiza, znalecký nález, znalecký posudek
ĉine:
鉴定报告 [jiàndìngbàogào], 专家意见 [zhuānjiāyìjiàn], 鉴定 [jiàndìng]
germane:
Gutachten, Expertise
hebree:
מומחיות
hispane:
esperticia
hungare:
szakértői vizsgálat, szakvélemény
japane:
鑑定 [かんてい], 査定 [さてい]
katalune:
peritatge, avaluació
pole:
ekspertyza
ruse:
экспертиза
slovake:
dobrozdanie, znalecký posudok
ukraine:
експертиза

ekspertizisto

Profesia komisiito pri pretigado de ekspertizoj: sinjoro Proŝek ĉirkaŭiradas la belajn ĉevalojn […] kaj observas per ekspertizista okulo iliajn korpojn kaj jungilojn [7]; [oni] informis la du ekspertizistojn de la disertaĵo kaj la super-regionan ĵurnalon [8]. VD:fakulo, specialisto, eksperto, kompetentulo, sciencisto, spertulo
Rim.: Ekspertizisto estas dungita por esplori demandon (ofte rilatantan kun justico, asekuroj, arto...), dum eksperto estas spertulo, kies konsilon oni volonte petas, sed malpli formale kaj en sferoj pli vastaj. [MB]
7. B. Němcová, trad. V. Tobek kaj K. Procházka: Avineto, [sen dato]
8. Monato, Reinhard Fössmeier: Fino de ministreco: kroniko, 2011
angle:
expert, surveyor
beloruse:
экспэрт
ĉeĥe:
odborník, specialista, znalec
ĉine:
专业人士 [zhuānyèrénshì], 熟习 [shúxí]
france:
expert
germane:
Sachverständiger, Gutachter
hebree:
מוּמחֶה
hispane:
experto
hungare:
szakértő
japane:
鑑定人 [かんていにん], 査定人 [さていじん]
katalune:
pèrit, avaluador
pole:
biegły, ekspert, znawca, rzeczoznawca, specjalista
ruse:
эксперт
slovake:
expert, odborník, znalec
ukraine:
експерт, знавець, фахівець

administraj notoj