*ŝuld/i

*ŝuldi

(tr)
1.
EKON Devi laŭleĝe aŭ laŭmore pagi al iu per mono aŭ alia valoraĵo: vi ŝuldas al mi mil frankojn; al la butiko mi ŝuldas tri spesmilojn Marta ; riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu PrV ; tiu servisto trovis kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn, kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante: pagu tion, kion vi ŝuldas [1]; pruntedoninto havis du ŝuldantojn, unu ŝuldis kvincent denarojn, kaj la alia kvindek [2]; difinu, kian rekompencon mi ŝuldas al vi, kaj mi donos [3]; kiom vi ŝuldas ‐ cent kor'ojn da tritiko [4]; (figure) kial […] pseŭdosufiksoj kiel „-ik” kaj „-esk” nepre eniris la liston de bazaj gramatikrilataj neŝanĝeblaĵoj de Esperanto, pri tio la aŭtoro ŝuldas al ni klarigon [5].
2.
Havi moralan devon esti danka al iu pro ia servo; danki4: mi ŝuldas al vi grandan dankon; al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo […], vi ŝuldas vian konverton al la [verkinto] [6]; sian brilon Teboj ŝuldis al du faraonoj: Amenofis IIIMemnon, kiu trovis la urbon argila kaj lasis ĝin ŝtona kaj Ramzes II, kiu finis kaj kompletigis la konstruaĵojn, komencitajn de Amenofis [7]; [li] komence estis nur brutkomercisto, sed honesta kaj agema ‐ tio donis monon, kaj al tio la grandkomercisto ŝuldis sian prosperon [8]; kamparanino, al kiu ni ŝuldas la plej belajn rakontojn [9]; Lamartine adoris la patrinon sian, kaj al ŝi tre multon ŝuldis VivZam ; mi sciis, kiom mi ŝuldas al tiu ĉi koro, mi havis ĝian belan ekzemplon ĉiutage antaŭ la okuloj BdV .
angle:
owe
bulgare:
дължа
ĉine:
欠賬 [qiànzhàng], 欠账 [qiànzhàng], 债 [zhài], 債 [zhài]
france:
devoir (de l'argent)
germane:
1. schulden (jmd.), Schulden haben (bei jmd.) 2. schulden (jmd.), in jemandes Schuld stehen, jemandem zu Dank verpflichtet sein
greke:
οφείλω
hispane:
deber
hungare:
1. tartozik 2. köszönhet (vkinek vmit)
indonezie:
[utang] berutang
itale:
1. essere debitore 2. dovere (essere moralmente debitore)
japane:
借りがある [かりりがある], 債務を負う [さいむをおう], 義務がある [ぎむがある], 恩義を受けている [おんぎをうけている], おかげである
nederlande:
iets schuldig zijn
pole:
być dłużnym, mieć dług, być winnym (coś, komuś)
portugale:
dever
ruse:
быть должным (кому-л. деньги), задолжать (кому-л.)
tibete:
འཇལ་དགོས་པ་
ukraine:
бути винним, боргувати, завдячувати, бути зобов’язаним

ŝuldo

Tio, kion oni ŝuldas: mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi [10]; la kortego kaj nobeluloj dronas en ŝuldoj [11]; li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj PrV ; bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras PrV ; kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon PrV ; vendu la oleon kaj pagu vian ŝuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restaĵo [12]; ni malŝuldigu al ili tiun ŝuldon [13]; la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon [14]; li vojaĝadis en la eksterlando […] kaj faris ŝuldojn [15]; nuligi ĉiujn ŝuldojn [16]; ŝajnas tiom pli necesa, ke Egipto devas repreni ŝuldojn kaj akiri novajn tributojn [17]; (figure) al vi obei estas mia ŝuldo Hamlet .
angle:
debt
bulgare:
дълг
ĉine:
债务 [zhàiwù], 債務 [zhàiwù], 债 [zhài], 債 [zhài], 欠賬 [qiànzhàng], 欠账 [qiànzhàng], 罪疚 [zuìjiù], 积欠 [jīqiàn], 積欠 [jīqiàn]
france:
dette
germane:
Schuld
greke:
χρέος
hispane:
deuda
hungare:
adósság, tartozás
indonezie:
utang
itale:
debito
japane:
負債 [ふさい], 借金 [しゃっきん], 債務 [さいむ], 義務 [ぎむ], 責務 [せきむ], 借り [かり]
nederlande:
schuld
pole:
dług
portugale:
dívida
ruse:
долг (денежный)
ukraine:
борг

ŝuldanto

EKON Tiu, kiu ŝuldas iun sumon al alia: pago de ŝuldanto estas bona en ĉiu kvanto PrV ; eminenta ŝuldanto ‐ malbona paganto PrV ; pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj [18]; oni alkondukis al li unu, kiu estis ŝuldanto por dek mil talantoj [19].
18. La Nova Testamento, Mateo 6:12
19. La Nova Testamento, Mateo 18:24
angle:
debtor, obligor
bulgare:
длъжник
ĉine:
债务人 [zhàiwùrén], 債務人 [zhàiwùrén], 债户 [zhàihù], 債戶 [zhàihù], 借方 [jièfāng], 欠戶 [qiànhù], 欠户 [qiànhù]
france:
débiteur
germane:
Schuldner
greke:
οφειλέτης
hispane:
deudor
hungare:
adós
indonezie:
debitur
itale:
debitore
japane:
債務者 [さいむしゃ], 借り手 [かりて]
nederlande:
schuldenaar
pole:
dłużnik, pożyczkobiorca, debitor
portugale:
devedor
ruse:
должник
ukraine:
боржник

ŝuldigi, enŝuldigi

(tr)
Fari al iu servon, kiu morale devigas lin al ŝuldo aŭ dankemo: tion farante, vi min ŝuldigas senfine [20]; mi estas […] terure enŝuldigita BdV .
20. Millidge
angle:
to obligate, oblige
bulgare:
задължавам
france:
obliger (qqun, lui créer une dette)
germane:
verschulden, verpflichten
hispane:
estar en deuda
hungare:
lekötelez
itale:
vincolare
japane:
債務を負わせる [さいむをおわせる], 義務を負わせる [ぎむをおわせる], 貸しをつくる [かしをつくる]
nederlande:
aan zich verplichten
pole:
czynić dłużnikiem
ruse:
обязать (благодарностью)
ukraine:
робити боржником, зобов’язувати

ŝuldiĝi, enŝuldiĝi

Sin devigi; akcepti aŭ ricevi ian devon: la nuna mizera stato en multaj afrikaj landoj grandparte ŝuldiĝas al mismastrumado fare de la afrikanoj mem [21]; enŝuldiĝintaj landoj [22]; la enŝuldiĝo de multaj ŝtatoj […] fariĝis pro sinriĉiĝo de egoismaj politikistoj [23].
21. Monato, Brian Moon: Manipulado duobla
22. Jiří Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, 2001/01, p. 12
23. Werner Schad: Putrantaj demokratioj, Monato, 2001/02, p. 7
angle:
to become indebted
bulgare:
задължавам се
france:
s'endetter, s'obliger (se créer une obligation)
germane:
sich verschulden, geschuldet sein
hungare:
lekötelezi magát
itale:
vincolarsi, indebitarsi
japane:
義務を負う [ぎむをおう], 借りをつくる [かりをつくる]
nederlande:
zich verplichten tot
pole:
zadłużać się
ukraine:
стати боржником, заборгувати, зобов’язатися

senŝulda

Estanta sen ŝuldo: senŝulda riĉaĵo [24]; senŝulda bieno BdV .
ĉine:
浮着 [fúzhe], 浮著 [fúzhe]
germane:
schuldenfrei, frei von Schuld, unbelastet (schuldenfrei)
pole:
oddłużony

senŝuldigi, malŝuldigi

(tr)
Liberigi iun je tio, kion li ŝuldas: malŝuldigi al iu lian ŝuldon [25]; lian landon […] la G8-pinto senŝuldigis [26]; senŝuldiga programo [27].
angle:
to forgive debt, to discharge debt from
bulgare:
опрощавам (дълг)
ĉine:
还债 [huánzhài], 還債 [huánzhài], 宽宥 [kuānyòu], 寬宥 [kuānyòu]
france:
acquitter (d'une dette)
germane:
entschulden
hispane:
condonar
hungare:
elenged (adósságot)
itale:
svincolare
japane:
帳消しにする [ちょうけしにする], 債務を免ずる [さいむをめんずる]
nederlande:
een schuld kwijtschelden
pole:
oddłużać, zwalniać z długu
portugale:
perdoar (uma dívida)
ruse:
отпустить долг
ukraine:
простити борг, списати борг

administraj notoj

~igi, en~igi: Mankas verkindiko en fonto.