1human/a

humana

Posedanta la kompatemon, helpemon, homamon, kiuj estas la plej noblaj kvalitoj de la homo: mi tre bone konis junulon dolĉan, humanan, nekapablan fari malbonon al iu ajn [1]; humana, disdonema, defendanta la malfortulojn, li sin amigis de ĉiuj [2]; li havis la opinion de homo humana kaj malavara, kaj lia populareco kreskis [3]; okazaĵo, kiu tute ĝisekstreme renversis mian kristanan kaj humanan mondkoncepton [4]. SIN:filantropia, homama, homeca2, kompatema
angle:
humane, humanitarian
beloruse:
гуманны, чалавечны
ĉeĥe:
humánní, lidský, ušlechtilý šlechetný
ĉine:
人道 [réndào], 仁 [rén], 仁惠 [rénhuì], 慈 [cí], 有人情 [yǒurénqíng]
france:
humain (compatissant), bon (compatissant), compatissant, sensible (compatissant)
germane:
human, menschlich
hispane:
humanitario
itale:
umano (qualità morale), umanitario
japane:
人間的な [にんげんてきな], 人情味のある [にんじょうあじのある], 人道的な [じんどうてきな]
nederlande:
humaan, menslievend
portugale:
humanitário
ruse:
человечный, гуманный
slovake:
humánny, ľudský
ukraine:
гуманний, людяний, людинолюбний

humaneco

Eco de humana homo: iu viro […] dum unu horo estis ĵus parolanta pri humaneco [5]; en la nomo de la humaneco [ili] petis Tigellinuson, ke li ĉesigu pluan persekutadon [6]; li enspiris en la lingvon spiriton de humaneco kaj internaciismo [7].
angle:
humanity
beloruse:
гуманнасьць, чалавечнасьць
ĉeĥe:
humanita, humanitnost, lidství
ĉine:
人道 [réndào], 仁 [rén]
france:
humanité (compassion), compassion
germane:
Humanität, Menschlichkeit
hispane:
humanidad (naturaleza humana)
itale:
umanità (qualità)
japane:
人間性 [にんげんせい], 人情味 [にんじょうみ], 人道 [じんどう]
nederlande:
humaniteit, menslievendheid
portugale:
humanidade (adj.)
ruse:
человечность, гуманность
slovake:
ľudomilnosť, ľudskosť
ukraine:
гуманність, людяність

humanigi

Igi iun humana: humanigi militistojn, sovaĝulojn; aliaj opinias, ke teknikaĵoj pli kaj pli superregas niajn vivojn kaj tiel malhumanigas nin [8].
8. Monato, Paul Gubbins: Ĉu malsano patologia?, 2011
angle:
humanize
beloruse:
гуманізаваць
france:
humaniser, adoucir (rendre plus humain)
germane:
humanisieren, menschlicher machen
itale:
umanizzare
japane:
人間味をもたせる [にんげんあじをもたせる], 教化する [きょうかする]
nederlande:
veredelen, menselijk maken
portugale:
humanizar (tornar caridoso)

humanismo

Doktrino, serĉanta en la helenlatina civilizo la plej bonan rimedon por humanigi kaj klerigi la homaron: disvastigi la humanismon kaj la kristanan kulturon [9]; ni tute surdiĝis de la laŭta prediko pri la humanismo [10]; Marjorie Boulton per metaforoj defendas sian humanismon [11]. VD:klasika, helenismo.
angle:
humanism
beloruse:
гуманізм
bulgare:
хуманизм
ĉeĥe:
humanitarizmus, humanitizmus, humanizmus
ĉine:
人道主义 [réndàozhǔyì], 人文主义 [rénwénzhǔyì]
france:
humanisme
germane:
Humanismus, Menschlichkeit
hispane:
humanismo
itale:
umanesimo
japane:
人道主義 [じんどうしゅぎ], ヒューマニズム, 人文主義 [じんぶんしゅぎ]
nederlande:
humanisme
portugale:
humanismo
ruse:
гуманизм
slovake:
humanizmus
ukraine:
гуманізм

humanisto

Adepto aŭ studanto de humanismo, la helenlatinan civilizon, la antikvajn klasikajn literaturojn: pri tiu ĉi ideo jam antaŭ ni paroladis ĉiam la veraj religiuloj, la humanistoj, la framasonoj [12]; Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, kiu estis iam la centro de la humanistoj [13]; tiun sorton de la latina klare antaŭvidis unu el la plej grandaj humanistoj de sia tempo [14].
12. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Pri la homaranismo
13. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
14. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
angle:
humanist
beloruse:
гуманіст
france:
humaniste
germane:
Humanist
hispane:
humanista
itale:
umanista
japane:
人道主義者 [じんどうしゅぎしゃ], ヒューマニスト, 人文主義者 [じんぶんしゅぎしゃ]
nederlande:
humanist
portugale:
humanista
ukraine:
гуманіст

malhumana, nehumana

Senkompate severega, kruela ks: la turmentoj egalos la krimojn de tiuj malhumanaj kondamnitoj [15]; mi ne povis miksiĝi en ilian malhumanan kaj krimeman vivon [16]; super niaj kapoj ŝvebas fantomo de nova, ankoraŭ pli nehumana milito [17].
beloruse:
негуманны, нялюдзкі, нечалавечы
ĉine:
残忍 [cánrěn], 非人 [fēirén]
france:
inhumain (insensible)
germane:
inhuman
japane:
非人間的な [ひにんげんてきな], 非人道的な [ひじんどうてきな]

administraj notoj

~igi: Mankas dua fontindiko.