*hom/o PV

*homo, *homoj [1]

ZOO Genro el familio homedoj (Homo), el kiu plu nur vivas la specio Homo sapiens, plej evoluinta vivaĵo de la tero, karakterizata per vertikala teniĝo, racia inteligenteco kaj parolkapablo: homoj ne ĉiam racie agas; ĉiu homo amas sin mem [2]; la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia[3]; la pronomon „li“ ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam la sekso estas por ni indiferantaLR . VD:viroVD:antropologio, arto, historio, medicino, menso, religio, scienco 2, socio 1, teĥniko
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -j
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
3. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
afrikanse:
menslike
albane:
njerëz
amhare:
ሰዎች
angle:
human ~oj: people, humans
arabe:
الناس
armene:
մարդ
azerbajĝane:
insan
bengale:
মানুষ
birme:
လူ့
bosne:
ljudskih
bretone:
den, mab-den ~oj: tud
ĉeĥe:
člověk
ĉine:
人 [rén]
dane:
mennesker
estone:
inimesed
eŭske:
jende
filipine:
lalaki, tao
france:
être humain, homme (être humain), humain (subst.) ~oj: gens
galege:
persoas
germane:
Mensch ~oj: Leute
greke:
άνθρωπος
guĝarate:
લોકો
haitie:
moun
haŭse:
mutum
hebree:
אדם, בן אדם, בן אנוש
hinde:
मानव
hispane:
hombre (ser humano), humano ~oj: gente
hungare:
ember ~oj: az emberek
ide:
homo ~oj: homi
igbe:
ndị mmadụ
indonezie:
manusia
irlande:
daoine
islande:
fólk
itale:
uomo ~oj: gente
japane:
人 [ひと]
jave:
manungsa
jide:
מענטשלעך
jorube:
eda eniyan
kanare:
ಜನರು
kartvele:
ადამიანის
kazaĥe:
адамдар
kimre:
pobl
kirgize:
эл
kmere:
មនុស្ស
koree:
사람들
korsike:
umanu
kose:
umntu
kroate:
ljudsko
kurde:
mirov
latine:
populus
latinece:
Homo, Homo sapiens
latve:
cilvēki
laŭe:
ມະນຸດ
litove:
žmogaus
makedone:
човечки
malagase:
ny olona
malaje:
manusia
malajalame:
ജനം
malte:
nies
maorie:
tangata
marate:
लोक
monge:
tib neeg
mongole:
хүний
nederlande:
mens ~oj: mensen
nepale:
मान्छे
njanĝe:
anthu
okcidentfrise:
minske ~oj: minsken
panĝabe:
ਲੋਕ
paŝtue:
د بشري
pole:
człowiek ~oj: ludzie
portugale:
homem (ser humando)
ruande:
muntu
ruse:
человек
samoe:
tagata
sinde:
ماڻهو
sinhale:
මානව
skotgaele:
daonna
slovake:
človek, nehnevaj sa (hra), človeče ~oj: ľudia
slovene:
ljudje
somale:
dadka
ŝone:
munhu
sote:
batho ba
sunde:
jelema
svahile:
watu
taĝike:
инсон
taje:
คน, มนุษย์
tamile:
மக்கள்
tatare:
кешеләр
telugue:
మానవ
tibete:
མི་
tokipone:
jan ~oj: jan
ukraine:
людина
urdue:
لوگ
uzbeke:
odamlar
vjetname:
nhân dân
volapuke:
men ~oj: mens
zulue:
womuntu

*homa [4]

De homo: la homa parolo; homaj kadavroj; faritaĵo de homaj manoj [5]; la nehomaj krioj de lia edzino [6].
bretone:
-den, denel
ĉeĥe:
lidský
france:
humain (relatif à l'être humain) ne~aj: inhumain
germane:
menschlich
greke:
ανθρώπινος
hebree:
אנושי
hispane:
humano
hungare:
emberi
ide:
homala
itale:
umano
kurde:
mirov
nederlande:
menselijk
okcidentfrise:
minsklik
pole:
człowieczy, ludzki
portugale:
humano
ruse:
человеческий ne~aj: нечеловеческий
slovake:
ľudský
tokipone:
jan
turke:
insan, insan oğlu
volapuke:
menik

homaro

La tuta homa gento: grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita lingvo [7].
PRT:socio
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua libro de la lingvo esperanto
angle:
humanity
bretone:
denelezh
ĉeĥe:
lidstvo
ĉine:
人类 (tr. 人類) [rénlèi]
france:
genre humain, humanité (genre humain)
germane:
Menschheit
greke:
ανθρωπότητα
hebree:
האנושות
hispane:
humanidad
hungare:
emberiség
ide:
homaro
indonezie:
umat manusia
itale:
genere umano, umanità (genere umano)
nederlande:
mensheid
pole:
ludzkość
portugale:
humanidade
ruse:
человечество
slovake:
ľudstvo
tibete:
མི་དམངས་
turke:
insanlık
volapuke:
menät

homaranismo

ESPREL Projekto de neŭtrala religio prezentita de Zamenhofo, daŭrigo de Hilelismo, kun doktrino postulanta, ke ĉiu rigardu kaj amu ĉiulandajn homojn kiel siajn fratojn: la homaranismo, kiu varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed per admonado, estas ja destinita sole nur por homoj libere pensantaj [8].
8. L. L. Zamenhof: Respondo al P-ro Dombrovski, Ruslanda Esperantisto, 1906:5
ĉeĥe:
kosmopolitizmus, světoobčanství
france:
homaranisme
germane:
Humanismus
hungare:
homaranizmus
indonezie:
humanisme
itale:
homanarismo
pole:
hilelism
ruse:
хомаранизм, гиллелизм
slovake:
humanizmus, svetoobčianstvo

homeco

1.
La eco esti homo, aparteni al la homa gento, uleco: depost la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj finiĝis Marta ; en sia demando la legantino mencias (ne)homecon de la aganto [9]; KRI la homeco kaj la dieco de Jesuo Kristo.
2.
La supozataj trajtoj de „nedifektita“ homa naturo (kompatemo, helpemo, bonfaremo): Vi pensas, ke la skito la barbara Aŭskultos tiun voĉon de la vero Kaj de l' homeco, kiun ne aŭskultis La grek' Atreo? [10]; kiel migranta, senhejma apostolo de libero kaj homeco mi montrus al ili la gvidstelon [11].
9. S. Pokrovskij: Ĉu «de» aŭ «per»?, La Ondo de Esperanto, 1999:5 (55)
10. Goeto, trad. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, 5:3
11. Stellan Engholm: Vivo vokas
ĉeĥe:
lidskost, lidství
germane:
1. Menschsein 2. Menschlichkeit
indonezie:
2. kemanusiaan
ruse:
1. человечность, человечество (как качество), одушевлённость (грам.) 2. человечность
slovake:
ľudskosť

homeca

1.
Rilata al homeco1: la malĝojiga, la lamentinda, sed tute homeca afero estas, ke tiuj, kiuj ĵus hieraŭ mem estis la persekutatoj, nun estas la plej kruelaj persekutantoj [12]
2.
Rilata al homeco2: ni volas kulturi ĉe niaj membroj „fortikan senton de homeca solidaro“ [13]; tiuj, kiuj laboras, estas tre helpopretaj kaj homecaj [14]
12. B. Traven, trad. Hans-Georg Kaiser: La Mortula ŝipo, Ĉap. 17a
13. Lanti: Neŭtralismo — Neŭtraluloj
14. Björn Erik Höijer: Ankoraŭ iom da hela temp, Vespera ruĝo anoncas ventegon. Inko Tyresö, 2001
germane:
2. menschlich
indonezie:
2. manusiawi
ruse:
1. человеческий 2. человечный

homido

Ido de homo: ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn [15]. SIN:infano
bretone:
bugel
ĉeĥe:
descendent, dítě, potomek
france:
enfant, fils d'homme
germane:
Menschenkind, Kind
hungare:
emberfia
indonezie:
anak-anak, anak manusia
itale:
bambino (zool.)
nederlande:
mensenkind
pole:
dziecko
ruse:
ребёнок
slovake:
dieťa, mláďa, potomok
turke:
insan oğlu

hominoZ

Inseksa homo. SIN:virino
bretone:
maouez
ĉeĥe:
žena, ženská
filipine:
babae, dalaga
france:
femme (femelle de l'homme)
germane:
Frau
greke:
γυναίκα
hebree:
בת אנוש
hungare:
asszony
ide:
homino
indonezie:
perempuan, wanita
itale:
donna (zool.)
nederlande:
vrouw
pole:
kobieta
portugale:
mulher
ruse:
женщина
slovake:
žena, ženská
turke:
kadın
volapuke:
jimen

ĉiuhoma

france:
universel
germane:
gemein
greke:
παγκόσμιος
hungare:
emberi (egyetemes)
indonezie:
universal
itale:
universale (per tutti)
pole:
ogólnoludzki
portugale:
universal
ruse:
общечеловеческий
turke:
evrensel

malhoma, nehoma

Ne homaspekta, ne inda je homo: tro kruela, tro mizera, tro terura...: li komencis ripeti per raŭka, nehoma voĉo: mi kredas, mi kredas [16]; la komunumo […] malhome supervivis meze de la polucio kaj de la mizero [17].
16. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
17. S. Larbar: Karuseloj, 1987
france:
inhumain
germane:
unmenschlich

multhoma, multehoma, homplena

Enhavanta multajn homojn; loĝata de multaj homoj: homplena strato; multhoma lando; li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton Marta .
bretone:
poblek
france:
animé (populeux), populeux
hungare:
népes, zsúfolt
itale:
popolato (popoloso), popoloso
nederlande:
dichtbevolkt
pole:
ludny, pełen ludzi
ruse:
многолюдный

kavernhomo

PRA Prahomo, kiu loĝis en kavernoj.
Rim.: Prahistorio unue imagis, ke iuj prahomoj loĝis en kavernoj, ĉar ili tie lasis pentraĵojn. Tiu nocio ne plu validas. [ĵv, 2005-08-26]
ĉeĥe:
troglodyt, člověk jeskynní
france:
homme des cavernes
germane:
Höhlenmensch
hispane:
cavernícola
hungare:
barlanglakó
indonezie:
manusia gua
itale:
uomo delle caverne, cavernicolo
nederlande:
holbewoner
pole:
jaskiniowiec
portugale:
homem das cavernas
ruse:
троглодит, пещерный человек
slovake:
pračlovek jaskynný človek
turke:
mağara adamı

komunhoma, komunehoma

Interesanta ĉiujn homojn: ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo EE .
ĉeĥe:
společný všem lidem, všelidský
france:
d'intérêt général
hungare:
közös emberi, általános emberi
pole:
wspólny wszystkim ludziom, ogólnoludzki
ruse:
общечеловеческий
slovake:
všeľudský

naturhomo

Homo vivanta en natura kondiĉo, sen luksaĵoj de civilizo, kun nur elementaj rimedoj: Rembrandt […] faris akvaforton pri Adamo kaj Eva, kaj li prezentas ilin kiel bestecajn, simisimilajn naturhomojn [18].
18. S. Aarse: Spinoza, la filozofo de la homa feliĉo, Sennacieca Revuo, 1970 (98), p. 28a-44a
france:
homme primitif

neĝhomo, neĝviro

Skulptita figuro simila al homo, farita el neĝo.
angle:
snowman
bulgare:
снежен човек
france:
bonhomme de neige
germane:
Schneemann
indonezie:
manusia salju
itale:
pupazzo di neve

pajlohomo

(frazaĵo) Homo, kiu nur ŝajne funkcias, malantaŭ kiu reale decidas aliaj homoj kaŝataj: hodiaŭaj studoj tamen pruvas, ke li estis nura pajlohomo: la vera ‚Ido‘ estis unu el la sekretarioj mem de la Komitato, nome Louis Couturat [19]. temas pri piramideta strukturo kun pluraj pajlohomoj, […] surscenigantaj simplan farson [20].
19. T. Carlevaro: Mondlingvaj akademioj, [vidita je 2006-06-08]
20. J. Camacho: La liturgio de l' foiro, 1999-03
ĉeĥe:
loutka, nastrčený funkcionář, slaměný panák
filipine:
palaboy
france:
homme de paille
germane:
Strohmann
itale:
uomo di paglia
pole:
pozorant, przykrywka
slovake:
panák, strašiak

prahomo

PRA Iu el la diversaj prahistoriaj, tre antikvaj homoj, ankaŭ tiuj, kiuj rase malsimilas al nuntempuloj: laŭ via logiko, vortoj ne estas utilaj, ĉar prahomoj fartis bone sene [21].
21. J. Cook: Re: Demando por ĉiuj..., soc.culture.esperanto, 1997-05-27
ĉeĥe:
pračlověk
france:
homme préhistorique
germane:
Vormensch, Urmensch
indonezie:
manusia purba
itale:
uomo preistorico
pole:
praczłowiek, człowiek pierwotny
ruse:
древний человек, доисторический человек
slovake:
pračlovek
turke:
tarihöncesi insanı

senhoma

Kie homoj ne estas, nevizitata, neloĝata: la vojo inter la ĝardenoj estas senhoma [22].
bretone:
didud
ĉeĥe:
liduprázdný
france:
désert (inoccupé), désertique (inoccupé), inhabité, inoccupé, vide (inhabité)
germane:
menschenleer
hispane:
deshabitado
hungare:
néptelen, kihalt, lakatlan
itale:
deserto (agg. - disabitato), disabitato
nederlande:
onbewoond, onbemand
pole:
bezludny
ruse:
безлюдный
slovake:
neobývaný, pustý, ľudoprázdny

senhomejo

GEOG Loko, regiono, kie neniu homo vivas konstante: la arbaraj senhomejoj de la interna Afriko [23]; li alvenis la regionon de la kristanoj trans la senhomejo, tra kiu laŭ homa memoro neniu andaluza armeo pasis [24].
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
24. F. G. Bengtsson, trad. B. Nilsson: Orm la Ruĝa, 1989
france:
désert (lieu inhabité)
germane:
Einöde
itale:
deserto (sost. - luogo disabitato), desolazione (sost. - luogo disabitato)
pole:
bezludzie, odludzie

senhomigi

(tr)
Senigi je loĝantoj: pesto kaj milito senhomigis la tutan landon. VD:dezertigi
bretone:
didudañ (v.k.)
ĉeĥe:
uprázdnit, zbavit obyvatel
france:
dépeupler, vider (de sa population)
germane:
entvölkern
hispane:
deshabitar
hungare:
elnéptelenít
itale:
spopolare
nederlande:
uitroeien, ontvolken
pole:
eksterminować, wyludnić
ruse:
обезлюдить
slovake:
evakuovať, vyprázdniť (od ľudí), vyľudniť

superhomo

FIL Imago de nova homtipo, havanta eksterordinare superajn kvalitojn.
Rim.: La nocio venas de Henricus Müller kaj estis uzata poste de Herder, Goethe kaj Nietzsche. La nazioj misuzis la nocion por sia ideologio.
bretone:
dreistden
ĉeĥe:
nadčlověk
france:
surhomme
germane:
Übermensch
hungare:
übermensch, felsőbbrendű ember
indonezie:
manusia super
itale:
superuomo
nederlande:
übermensch, superman
pole:
nadczłowiek, superman
ruse:
сверхчеловек, супермен
slovake:
nadčlovek

superhoma

Superanta la kapablojn de normala homo: la dioj donis al li superhoman memoron kaj la miraklan penetreman okulon [25].
bretone:
dreistdenel
ĉeĥe:
nadlidský
france:
surhumain
germane:
übermenschlich
hebree:
על-אנושי
hungare:
emberfeletti
indonezie:
supernatural
itale:
sovrumano (agg.)
pole:
nadludzki
ruse:
сверхчеловеческий
slovake:
nadľudský
turke:
insanüstü

transhomismo

Doktrino kiu celas plifortigon de homoj per genteĥniko kaj aliaj artaj rimedoj: Jürgen Habermas resumas la dilemojn pri transhomismo jene: ĉu genetika memtransformo kaj memperfektigo de la speco pliampleksigus la aŭtonomecon de la homa estaĵo aŭ, kontraŭe, ĉu tio reduktus nian norman memkomprenon kiel homoj [26];
26. J. Alcalde: Pli bona ol la homa estaĵo? Esperanto kaj transhomismo, en: Belarta rikolto 2017
france:
transhumanisme

virhomo

Virseksa homo. SIN:viro
ide:
homulo
indonezie:
laki-laki, pria
nederlande:
man
volapuke:
himen

homama

Zorganta pri la feliĉo de l' homoj. VD:humana
bretone:
dengarour
ĉeĥe:
lidumilný, milující lidi, přátelský
france:
philanthrope (adj.)
hebree:
אוהב בריות
hispane:
filántropo
hungare:
emberszerető
itale:
filantropico
nederlande:
menslievend
ruse:
человеколюбивый
slovake:
milujúci ľudí
turke:
insansever

homevitulo

Homo, kiu malŝatas kaj evitas aliajn homojn.
bretone:
dengasaour
ĉeĥe:
mizantrop, samotář
france:
misanthrope (subst.)
greke:
μισάνθρωπος
hebree:
שונא אדם
hispane:
misántropo
hungare:
emberkerülő
itale:
misantropo
nederlande:
misantroop
pole:
mizantrop, odludek
portugale:
misantropo
ruse:
нелюдим, бирюк, мизантроп
slovake:
samotár
turke:
insandan kaçar, mizantrop

administraj notoj

~ino: Mankas verkindiko en fonto.
ĉiu~a: Mankas dua fontindiko.
ĉiu~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kavern~o: Mankas dua fontindiko.
kavern~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
neĝ~o, neĝviro: Mankas dua fontindiko.
neĝ~o, neĝviro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~igi: Mankas dua fontindiko.
sen~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~o: Mankas dua fontindiko.
super~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
vir~o: Mankas dua fontindiko.
vir~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ama: Mankas dua fontindiko.
~ama: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~evitulo: Mankas dua fontindiko.
~evitulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.