humanitar/a

humanitara  

(evitinde)
Homhelpa: Usono proponis financi je 6,6 milionoj da dolaroj humanitarajn misiojn en Irako [1]; la aŭtoritatoj kaj humanitaraj organizaĵoj nun timas, ke infektaj malsanoj disvastiĝos [2]; la humanitara krizo en Jemeno kaj la blokado trudita de Sauda Arabio […] estis la centra temo de la pordfermaj interparoladoj de la Konsilio pri sekureco [3]. VD:humana, homama, filantropia
Rim.: La iom vastan sencon de la similforma angla, franca kaj alilingva vorto oni povas redoni ankaŭ per diversaj formoj: homa katastrofo; homsava agado; filantropia celo...
1. M. Daoudi, trad. V. Lutermano: Venonta atako kontraŭ Irako, le Monde diplomatique, 2008-08
2. -: Inundoj : nacia katastrofo en Barato, eventeo, 2008-08-28
3. Jemeno: La Unuiĝintaj Nacioj postulas remalfermadon de la ...
ĉeĥe:
humanitární
germane:
humanitär
itale:
umanitario
katalune:
humanitari
nederlande:
humanitair
norvege:
humanitær
slovake:
humanitárny

administraj notoj