karit/o PV , karitat/o

karito, karitato

KRI Amo al Dio kaj al la proksimulo: ne via dolĉhumana karito logas min / sed la terura devo [1]; ĝenerala sekretario de UN Kofi Annan laŭdis, ke en pli ol 2 500 jaroj post sia naskiĝo, Budaismo disvastigas ideon de karitato, kompreno kaj respekto [2]; per elano de karitato li oferis sian vivon de pastro interŝanĝe kun tiu de patro de familio, lia kunulo en kaptiteco [3].
1. A. M. de Guerra Junqueiro, trad. L. H. Knoedt: La Karitato kaj la justeco, Monda Kulturo, aŭtuno 1965, p. 97a-98a
2. Ĉina Radio Internacia: La ĉina registaro unuafoje..., 2006-04-13
3. Sankta Maksimilano Maria Kolbe, [vidita je 2006-04-14]
angle:
benevolence, benignance, goodwill, Christian love of fellow men
beloruse:
міласэрнасьць
ĉeĥe:
charita, láska
ĉine:
仁愛 [rénài], 仁术 [rénshù], 善心 [shànxīn], 仁慈 [réncí]
france:
amour du prochain, charité
germane:
christliche Nächstenliebe, Barmherzigkeit, Karitas, Caritas
hungare:
felebaráti szeretet, karitász
japane:
愛徳 [あいとく], カリタス
katalune:
caritat
nederlande:
naastenliefde, caritas
pole:
miłosierdzie
portugale:
caridade
rumane:
mizericordie
ruse:
милосердие, любовь к ближнему
slovake:
charita, láska
ukraine:
милосердя, любов до ближнього

karita, karitata

Pro karitato: karitata aktivado [4]; religia karitata socialhelpa medio [5]; humanaj kaj karitataj organizaĵoj [6]. VD:filantropia, humanitara, homama, altruisma
4. Monato, last: Eklezia ludo kondamnita, 2010
5. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
6. Monato, Stefan Maul: Ondego da helpemo, 2005
beloruse:
міласэрны
germane:
karitativ
ukraine:
харитативний, милосердний, доброчинний

administraj notoj