*akompan/i UV

*akompani

(tr)
1.
Esti aŭ iri kun iu aŭ io: niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo [1]; infanoj akompanis nin ĝis ekster la urbo [2]; la vortojn ŝi akompanis per gestoj [3]; la virino […] akompanis per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj Marta ; ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis de ŝi, forflugis de ŝi Marta ; tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis […] komike aspektantan ravitecon Marta ; torĉportantoj akompanis la procesion [4]; sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto [5]; mi donas al vi ĉi tiun ringon kun la nomo de l' diino Mut, kies favoro kaj prudento akompanos vin ĝis la fino de via surtera migrado [6]; malfacilaĵoj […] bedaŭrinde akompanas la Esperanto-Movadon ekde ĝia naskiĝo [7]; tiu ĉi ideo akompanadis Esperantismon de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo [8]. SIN:kuniriSUB:eskorti
2.
MUZ Kunludi: unu el ili komencis ludi duoblan fluton, la alia akompanis ŝin per tamburo [9]; violonĉelon li akompanas fortepiane [10]; sur la ferdeko kantas blinda kantisto iajn melankoliajn malgrandrusajn popolkantojn, akompanante ilin per malgajaj agordoj sur malbona citro [11]; stereotipa aŭtomata akompanado helpe de […] sonsinteziloj [12].
angle:
accompany
beloruse:
1. праводзіць, суправаджаць 2. акампанаваць
bretone:
1. delc’her kompagnunezh da [esti], bezañ gant [esti], mont gant [iri], ambroug [iri] 2. eilañ (sonerezh), seniñ da heul
ĉeĥe:
doprovázet, doprovázet (někoho)
ĉine:
1. 伴发 [bànfā], 伴發 [bànfā], 伴随的 [bànsuídí], 伴隨的 [bànsuídí] 2. 伴奏 [bànzòu]
france:
accompagner
germane:
begleiten
hebree:
להתלוות
hispane:
acompañar
indonezie:
mendampingi, mengiringi, menyertai, menemani, mengikuti
itale:
accompagnare
japane:
同行する [どうこうする], 伴奏する [ばんそうする]
nederlande:
begeleiden
pole:
1. towarzyszyć, wtórować 2. akompaniować
portugale:
acompanhar, seguir
ruse:
1. провожать, сопровождать 2. аккомпанировать
slovake:
sprevádzať (hud), sprevádzať, sprevádzať (hud) 1. odprevadiť 2. sprevádzať
svede:
1. följa med, ledsaga 2. ackompanjera
ukraine:
проводжати, супроводжувати, супроводити
volapuke:
kopanön

akompane al

(prepoziciaĵo)
Kun, agante helpe aŭ akorde: la ĉeestantoj drinkis, babilis kaj ŝercis, akompane al ŝi [13]; ĥoro […] akompane al […] plena orkestro [14].
beloruse:
за кампанію, разам, супольна
france:
de compagnie avec
germane:
zur Begleitung
indonezie:
didampingi (oleh), diiringi (oleh), disertai (oleh), ditemani (oleh), diikuti (oleh)
itale:
con, assieme a
pole:
w towarzystwie
ruse:
за компанию с

akompanate de, en akompano de

(prepoziciaĵo)
Kun: aperis unu el la pordistoj de la instituto, akompanate de oficisto el la reĝa palaco [15]; unu el ŝiaj laboristinoj pasas la korton en akompano de la nevenkebla Aleĉjo Marta . SIN:en kompanio de
beloruse:
у кампаніі (кагосьці), у суправаджэньні
bretone:
e-ser (ub.), e kompagnunezh (ub.), e kavandenn (ub.)
france:
avec (en compagnie de), en compagnie de, accompagné de
germane:
in Begleitung von, begleitet durch
indonezie:
bersama, dengan
itale:
con, in compagnia di, accompagnato da
pole:
w towarzystwie kogoś
ruse:
в компании с

akompananto

Iu akompananta: li [...] ordonis al siaj akompanantoj atendi ekstere [16]; mi ne plu bezonas akompananton, ĉar la serĉekspedicio ne okazos [17].
16. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La kuraĝa tajloreto
17. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
angle:
companion
beloruse:
суправаджальнік
bretone:
kompagnun (a zalc'h kompagnunezh), kavandad, ambrouger
ĉeĥe:
průvodce, společník
france:
compagnon (personne qui accompagne), accompagnateur, membre de la suite
germane:
Begleiter, Gefolgsmann
hebree:
בן לוויה
indonezie:
pendamping, pengiring
itale:
accompagnatore, compagno (accompagnante)
japane:
同伴者 [どうはんしゃ], 随行者 [ずいこうしゃ], 伴奏者 [ばんそうしゃ]
pole:
partner, towarzysz, akompaniator
ruse:
сопровождающий, аккомпаниатор
slovake:
spoločník, sprievodca
ukraine:
супровідник

akompanantaro

Tuto de la personoj, kiuj akompanas iun, ekz-e por honoro aŭ gardo: la juna reĝo elrajdis kun granda akompanantaro [18]; li kaj lia tuta akompanantaro [...] stariĝis antaŭ li [19]. SIN:kompanioSUB:eskorto
Rim.: Troviĝas en PV mencio pri alternativa formo „akompanaro“, kiu tamen ne ŝajnas uzata.
angle:
entourage
beloruse:
кампанія (суправаджальнікі)
bretone:
koskoriad, ambrougadeg
ĉeĥe:
doprovod, družina, průvod
france:
suite (personnes qui accompagnent), compagnie (entourage), entourage, escorte
germane:
Gefolge, Gefolgschaft
hebree:
פָּמַלִיָה
hispane:
compañía
indonezie:
iring-iringan, iringan, rombongan
itale:
seguito, entourage, scorta, compagnia (gruppo), comitiva
japane:
随員 [ずいいん], 随行団 [ずいこうだん]
malaje:
mengiringi, berteman
pole:
świta, kondukt, ludzie z otoczenia
portugale:
cortejo, comitiva, séquito
ruse:
компания, сопровождающие, эскорт, свита
slovake:
družina, sprievod

administraj notoj