*histori/o PV

*historio

1.
HIS Tuto aŭ parto de la okazaĵoj, kiujn travivis la homaro tra la tempo: antikva historio; la historio de la filozofio [1]; la historio de la civilizado estas tre interesa DL ; mirinda estas la historio de lia familio: la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la aĝon de dudek naŭ jaroj, la avino mortigis sin mem en atako de malprudento […] DL ; mi ja konas la historion de ĉi tiu lando [2]; la historio de la Centjara milito; la historio de mia vivo; la historio de la lingvoj DL ; la historio de la grafologio FK ; la ironio de la historio [3]; ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke ĉion tion ĉi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj EE . VD:antikveco, epoko1, epoko2
Rim.: Historion oni rigardas jen amplekse, enkalkulante prahistorion, jen pli speciale, kalkulante nur tiujn epokojn, el kiuj restas skribitaj atestaĵoj.
2.
HISSCI Scienca prezento pri historio1: la universitato posedis […] fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo [4]; multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni [5]; arthistorio [6]; historia verko.
3.
Rakonta prezento de memorindaj okazaĵoj realaj aŭ fikciaj: li rakontis al mi historion tute nekredeblan [7]; jen estas la historio de Noa: Noa estis homo virta kaj senmakula […] [8]; la tuta […] historio de Salomono, kaj ĉio, kion li faris [9]; vi devas […] rakontadi al mi historiojn, ĉar mi tion tre amas [10]; aŭskultu la historion de mia malfeliĉo [11]; la punkto de turniĝo de la historio [12]. VD:kroniko
4.
(malofte) Tuto de la sinsekvaj statoj de iu ŝanĝiĝanta afero: la historio de la vorto „vipuro“ mi nun jam bone ne memoras [13]; historio de redaktoj; la historio de eldonoj. VD:evoluo, procezo1, protokolo1.
afrikanse:
geskiedenis
albane:
historia
amhare:
ታሪክ
angle:
history 3. story
arabe:
التاريخ
armene:
պատմություն
azerbajĝane:
tarix
beloruse:
гісторыя
bengale:
ইতিহাস
birme:
သမိုင်း
bretone:
istor
ĉeĥe:
dějepis, dějiny, historie
dane:
historie
estone:
ajalugu
filipine:
kasaysayan
france:
histoire
germane:
Geschichte 2. Geschichtswissenschaft 3. Erzählung 4. Entwicklungsgeschichte
guĝarate:
ઇતિહાસ
hebree:
היסטוריה 3. סיפור
hinde:
इतिहास
hispane:
historia
hungare:
1. történet 2. történettudomány 3. történet 4. történelem
ide:
historio 3. rakonto
indonezie:
histori, sejarah
itale:
storia
japane:
1. 歴史 [れきし] 2. 歴史学 [れきしがく]
kartvele:
ისტორია
koree:
역사
malajalame:
ചരിത്രം
marate:
इतिहास
nederlande:
1. geschiedenis, historie 2. geschiedkunde
nepale:
इतिहास
njanĝe:
m’mbiri
panĝabe:
ਇਤਿਹਾਸ ਨੂੰ
paŝtue:
تاريخ
pole:
1. historia, dzieje 2. historia 3. historia, dzieje, saga 4. historia, dzieje
portugale:
história
ruse:
история
sinde:
تاريخ
sinhale:
ඉතිහාසය
slovake:
dejepis, historka, história, udalosť
svede:
historia
taje:
ประวัติศาสตร์
tamile:
வரலாற்றில்
telugue:
చరిత్ర
urdue:
تاریخ
vjetname:
lịch sử
zulue:
umlando

historia

1.
De la historio, registrita de historiistoj, pri kiu oni havas skribitajn dokumentojn, efektiva: historiaj tempoj; historia fakto [14]; (figure) momento historia (epokfara); historiaj kondiĉoj EE ; mi legas […] historiaĵon [15].
2.
Rilatanta la historian, la historian sciencon: malnova historia libro [16]; la muroj estis kovritaj per […] historiaj skizoj kaj pejzaĝoj FK .
angle:
historical
beloruse:
гістарычны
bretone:
istorel
ĉeĥe:
dějinný, historický
france:
historique
germane:
historisch, geschichtlich
hebree:
היסטורי
hispane:
histórico
hungare:
történelmi
ide:
historiala
indonezie:
historis, sejarawi
itale:
storico (agg.)
japane:
1. 歴史上の [れきしじょうの], 歴史的な [れきしてきな] 2. 歴史の [れきしの], 歴史に関する [れきしにかんする], 歴史学の [れきしがくの]
nederlande:
geschiedkundig, historisch
pole:
1. historyczny, dziejowy 2. historyczny
portugale:
histórico
ruse:
исторический
slovake:
historický
svede:
historisk

historiisto

HIS Scienculo, fakulo pri historio: la historiistoj certe trograndigas EE ; laŭ la historiistoj, en la batalo de Kosovo (1389) partoprenis, kontraŭ la turka armeo, la armeoj de la alianciĝintaj balkanaj regnestroj [17]; la historiistino Hélène Carrère d'Encausse estis elektita al la plej alta posteno en la Franca Akademio [18].
angle:
historian
beloruse:
гісторык
bretone:
istorour
ĉeĥe:
dějepisec, historik
france:
historien
germane:
Geschichtswissenschaflter, Historiker
hebree:
היסטוריון
hispane:
historiador
hungare:
történész
ide:
historiisto
indonezie:
historikus, sejarawan
itale:
storico (sost.)
japane:
歴史家 [れきしか], 歴史学者 [れきしがくしゃ]
nederlande:
historicus, geschiedkundige
pole:
historyk
slovake:
dejepisec, historik

malsanhistorio

MED Kolekto de informoj pri la pasintaj malsanoj de paciento, helpo al diagnozo: oni devas tre atente ekzameni la malsanhistorion kaj la unuopajn simptomojn [19]; en liaj manoj aperis iuj paperoj kaj libroj, — ĉu ĝi estas via malsanhistorio [20]?
angle:
medical record, health record
france:
anamnèse (médecine)
germane:
Krankengeschichte, Krankenakte, Anamnese
hispane:
historial médico, anamnesis (medicina)
indonezie:
anamnesis, riwayat kesehatan
itale:
anamnesi
japane:
病歴 [びょうれき]
nederlande:
medische geschiedenis, medisch dossier
pole:
historia choroby, karta choroby

naturhistorio

(arkaismo)
SCI Historia grupiga nomo de sciencaj fakoj studantaj la naturon, aparte vivaĵojn, sed ankaŭ mineralojn, astrojn k.a.: apenaŭaj variaĵoj […] estas malofte konsiderataj registrindaj en verkoj de naturhistorio [21]; naturhistoria muzeo [22]. SUB:biologio
angle:
natural history natur~a muzeo: natural history museum, museum of natural history
france:
histoire naturelle natur~a muzeo: musée d’histoire naturelle
germane:
Naturgeschichte natur~a muzeo: naturhistorisches Museum, Naturkundemuseum
hispane:
historia natural natur~a muzeo: museo de historia natural, museo de ciencias naturales
indonezie:
sejarah alam
japane:
博物学 [はくぶつがく] natur~a muzeo: 自然史博物館 [しぜんしはくぶつかん]
nederlande:
natuurlijke historie natur~a muzeo: natuurhistorisch museum
portugale:
história natural natur~a muzeo: museu de história natural
svede:
natur~a muzeo: naturhistoriskt museum

prahistorio, antaŭhistorio

1.
HISPRA Parto de la historio, kiu ne postlasis skribitajn dokumentojn: grup-spiriteco, en kulto, estas la rezulto de miljaroj da prahistorio, kiam homoj loĝis en tribaj komunumoj [23]; antropologoj taksas je 10 % la nombron de murdoj en la prahistorio [24].
2.
SCIHISPRA Scienco, kiu studas partojn de historio sen skribitaj atestoj, precipe helpe de arkeologio.
23. Monato, W. H. Simcock: Kio estas spiriteco?, 2007
24. Monato, Ivo Durwael: Neniam tiel pacemaj, 2012
angle:
prehistory
beloruse:
прагісторыя
bretone:
ragistor
ĉeĥe:
prahistorie, prapůvod, pravěk, předhistorie
france:
préhistoire
germane:
Vorgeschichte, Urgeschichte
hebree:
פרהיסטוריה
hispane:
prehistoria
hungare:
őstörténet
ide:
prehistorio
indonezie:
prasejarah
itale:
preistoria
japane:
1. 先史時代 [せんしじだい] 2. 先史学 [せんしがく]
nederlande:
prehistorie
pole:
1. prahistoria, pradzieje 2. prahistoria
portugale:
pré-história
slovake:
pravek, predhistória

vivhistorio

Historio de ies vivo kaj travivaĵoj; biografio: ni mallonge sciigis unu al la alia niajn vivhistoriojn post nia disiĝo [25]; rekonstruo de ies vivhistorio [26]; lia leginda vivhistorio, origine franclingve skribita laŭ instigo de liaj du filinoj, nun aperis en kompetenta Esperanto-traduko [27].
25. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]
26. Monato, Nikolao Gudskov: 50-jara stabileco en verkado - ĉu klasika?, 2004
27. Monato, Andreas Künzli: Atentinda memuaro, 2013
angle:
biography, life history
france:
biographie
germane:
Lebenslauf, Lebensgeschichte, Biographie
hispane:
biografía
indonezie:
biografi, riwayat hidup
itale:
biografia
nederlande:
biografie, levensgeschiedenis, levensverhaal
pole:
dzieje, biografia

administraj notoj