3mens/o PV

menso

Spirita elemento de bestoj kaj homoj, kiu ebligas celhavan konduton kaj inkluzivas emociojn, memoron, volon, imagon, intelekton: amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso [1]; li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu [2]; la realeco […] enpenetras en la menson kaj penson de la rigardanto [3]; la jaroj rapide preterkuras, ofte kun malluma tago, sed kun junece gaja menso [4]; virino kun menso de infano, kun entuziasmo kaj kredo [5]; profunda enpensiĝo okupis lian menson, li kunmetis siajn manojn [6]; lia animo agordiĝis pie, lia menso fariĝis kvieta [7]; al ĉiuj instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi […] faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena Marta ; la rakontoj […] tiom kaptis lian tutan menson, ke li dume forgesis ĉion alian [8]; kelkaj prenis nudkorpan kulturon al organizita nivelo, emfazante sanan menson en sana korpo [9]; la rolo, kiun la juda demando ludis en la menso de Zamenhof [10]; mia naiva juna menso, pro la instinktaj premoj, pleniĝis per malbelaj, teruraj imagoj [11]; tiuj poetoj jam trovis, kaj akceptis per sia subkonscia menso, solvon respektive fidon, kiu kontentigis ilin kaj povis solvi por ili la konflikton [12]. VD:animo, racio, spirito, penso, psiĥo
1. La Nova Testamento, Mateo 22:37
2. La Nova Testamento, Luko 24:45
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
8. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo
9. Leif Heilberg: Menso sana en korpo nuda, Monato, 2005/06, p. 15
10. N. Z. Maimon: La cionista periodo en la vivo de Zamenhof, Nica Literatura Revuo, 3:5
11. M. Boulton: Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo, Nica Literatura Revuo, 3:5
12. W. Auld: Pasio-Pasivo, Nica Literatura Revuo, 1:1
afrikanse:
gedagte
albane:
mendja
amhare:
አእምሮ
angle:
mind
arabe:
عقل
armene:
միտքը
azerbajĝane:
ağıl
beloruse:
дух, розум, псыхіка
bengale:
মন
birme:
စိတ်ကို
bosne:
uma
ĉeĥe:
duch, duševno, mysl, rozum
ĉine:
神魂 [shénhún], 心 [xīn], 神智 [shénzhì], 脑筋 [nǎojīn], 腦筋 [nǎojīn], 心灵 [xīnlíng], 心靈 [xīnlíng], 脑海 [nǎohǎi], 腦海 [nǎohǎi], 灵 [líng], 靈 [líng]
dane:
sind
estone:
meeles
filipine:
isip
france:
esprit, mentalité
galege:
mente
germane:
Geist, Verstand
guĝarate:
મન
haitie:
lide
haŭse:
hankali
hinde:
मन
hispane:
mente
hungare:
ész
igbe:
uche
indonezie:
akal, pikiran
irlande:
aigne
islande:
hugur
japane:
[しん]
jave:
atine
jide:
מיינונג
jorube:
ọkàn
kanare:
ಮನಸ್ಸು
kartvele:
გონება
kazaĥe:
ақыл
kimre:
meddwl
kirgize:
акыл-эс
kmere:
ចិត្ត
koree:
마음
korsike:
cuntata
kose:
ingqondo
kroate:
um
kurde:
aqil
latine:
animus
latve:
prāts
laŭe:
ໃຈ
litove:
protas
makedone:
ум
malagase:
an-tsaina
malaje:
fikiran
malajalame:
മനസ്സ്
maorie:
whakaaro
marate:
मन
monge:
siab
mongole:
оюун ухаан
nederlande:
geest
nepale:
मन
njanĝe:
maganizo
okcidentfrise:
geast
panĝabe:
ਮਨ
paŝtue:
ذهن
pole:
rozum, umysł
portugale:
mente
ruande:
ibitekerezo
rumane:
creier
ruse:
умственные способности, психика, дух
samoe:
mafaufau
sinde:
من
sinhale:
මනස
skotgaele:
inntinn
slovake:
myseľ
slovene:
razum
somale:
maskaxda
ŝone:
pfungwa
sote:
kelello
sunde:
pikiran
svahile:
akili
taĝike:
хотир
taje:
จิตใจ
tamile:
மனதில்
tatare:
акыл
telugue:
మనసు
tokipone:
lawa
ukraine:
розум
urdue:
ذہن
uzbeke:
fikr
vjetname:
tâm
zulue:
kwengqondo

mensa

1.
Rilata al la funkciado de menso: mensa malsano; se la malfeliĉulino resaniĝos, mi tre timas, ke ŝi ne retrovos la plenecon de siaj mensaj ecoj [13]; tiamaniere helpi al vi plilarĝigi vian mensan horizonton kaj almenaŭ iom levi vian kulturan staton [14]; la fadeno de rememoroj disŝiriĝis, ĉiuj mensaj kapabloj malaperis […] restis nur vivanta korpo [15]; spitaĝo […] kiam la infano ekzercas sin en mensa sendependeco per kontraŭstaro al la gepatroj HejmVort ; lingvistikaj teorioj de Edward Sapir kaj Benjamin Lee Whorf pri interrilatoj de lingvo, kulturo kaj mensaj procezoj [16]; sonĝo, kiu delonge kaŭzas al mi tiom da angoro kaj mensa perturbo [17]; nur 7% de la memmortigintoj vizitis kuraciston aŭ specialiston antaŭ la morto por diskuti sian mensan staton [18].
2.
Okazanta en menso: mensa eksperimento; sensaj impresoj produktas mensan bildon [19]; laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo Marta ; la psikologio traktas la lingvon precipe el la vidpunkto de la mensaj operacioj koncernantaj la rilaton inter vorto kaj ideo [20]; mensa kalkulo; nun vi ne povus ripozi pro la mensa doloro [21]. VD:enkapigi, parkere
13. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara
14. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 4. La fatala saĝeco.
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
16. Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, ISBN 973-95604-6-8.
17. G. MacAoidh: Parakosmo, Monato, 2004/05, p. 27-29
18. Stefan Maul: Vivi plu: kial? kiel?, Monato, 2002/06, p. 20
19. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
20. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
21. Ŝunrju Suzuki, trad. D. Gibbons: Zena Menso, Komencanta Menso
angle:
mental
beloruse:
разумовы, духоўны, псыхічны, мэнтальны
ĉeĥe:
duševní
france:
mental
germane:
geistig ~a eksperimento: Gedankenexperiment.
hispane:
mental
indonezie:
mental
japane:
精神の [せいしんの], 心の [こころの], 精神的な [せいしんてきな], 知的な [ちてきな], 知能の [ちのうの]
nederlande:
mentaal, geestes-
pole:
rozumowy, umysłowy, myślowy, psychiczny
portugale:
1. mental 2. mental
rumane:
rațional
ruse:
1. психический ~a malsano: психическое заболевание. 2. умственный, мысленный ~a eksperimento: мысленный эксперимент. ~a kalkulo: устный счёт. ~a doloro: душевная боль.
slovake:
duševný
ukraine:
духовний, психічний, розумовий

klarmensa

PSI Senkonfuza, kiu klare pensas, analizas, komprenas: la meĥanikisto kiu redonis la aŭton diras ke Jendrik estis tute klarmensa [22]; Zamenhof montris sin tre klarmensa, eĉ klarstila [23]; la Saĝeco, la elpensinto de ĉio, instruis min, en ŝi nome estas spirito sagaca, sankta, […] klarmensa [24]. SIN:lucidaVD:klarvida, racia1, vigla
22. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 2
23. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, La esperanta verkisto: izolo, malprofito, fido
24. -, trad. G. Berveling: La Saĝeco de Salomono, 2002, 7:21-22
beloruse:
ясны розумам
ĉeĥe:
jasně vědoucí
france:
lucide
germane:
bei klarem Verstand
hispane:
lúcido
nederlande:
lucide, helder van geest
pole:
przytomny, jasny
portugale:
consciente, lúcido
rumane:
limpede
slovake:
jasne vediaci

sanmensa

Kiu havas sanan, rektan, bone rezonantan menson: mi fakte estas en karcero, kiel poŝŝtelisto, kaj kial? ĉar mi estis bona kaj sanmensa [25]; estas urĝega tempo trabalai tiun porkejon per maldelikata brosilo kaj restarigi sanmensan rezonon sur la trono [26]. VD:prudenta
25. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
26. M. Halvelik: Enkonduko al Scienca Teofanio, [vidita en 2017]
beloruse:
разважны, разумны
ĉine:
常理 [chánglǐ]
france:
de bon sens
germane:
bei gesundem Verstand
pole:
zdroworozsądkowy, trzeźwo myślący
rumane:
bun-simț, gândire sobră

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.