psik/o PV , psiĥ/o
psiko, psiĥo
Menso, precipe kiel studobjekto de psiĥologio, kiu rigardas ĝin loko de ĉiuj konsciaj kaj nekonsciaj inklinoj, komprenoj, emocioj, voloj...: tiuj kutimoj enradikiĝas profunde en nia psiko; psikaj fenomenoj; mizero kaj angoro […] kreas katastrofajn tajdojn […] en la homa psiko [1]; [ili] pli bone konas la infanan psikon [2]; la metodo estas adaptita al la psiĥo de la moderna homo [3].
Psiĥo (mita figuro)
animo, spirito, psiĥologio, psikologio, psikopatio
1.
Monato, Albisturo Kvinke: Opinio: Sobraj pensoj de sobrulo
2. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto, 2003
3. La metodo Cseh: mitoj, fortoj kaj malfortoj
2. Monato, Donald Broadribb: Ne al ĉiuj plaĉos ĉi literatura gemeto, 2003
3. La metodo Cseh: mitoj, fortoj kaj malfortoj
- angle:
- mind, psyche
- beloruse:
- псыхіка
- ĉeĥe:
- duše, duševno, psyché
- france:
- psyché, psychisme
- germane:
- Psyche, Geist
- hispane:
- psique
- hungare:
- psziché, lélek
- nederlande:
- geest, psyche
- portugale:
- psique, psiquê (evi.)
- ruse:
- психика
- slovake:
- duša, duševno, psyché
- ukraine:
- психіка
psikanalizo, psiĥanalizo
Psiĥologia klinika metodo, ellaborita de Freŭdo, celanta malkovri per diversaj procedoj konsciigi la subkonsciajn ide-sistemojn, kies neperceptita ĉeesto kaŭzas mensajn aŭ eĉ korpajn perturbojn, kaj kies origino estas la libido: psikanalizo elmontris, kiom estas utile, esplori la plej sekretajn refaldojn de nia subkonscio, por ke ni liberiĝu de la malklaraj fortoj, kiuj nin katenas [4]; Sigmund Freud, aŭstra psikologo kaj fondinto de psikanalizo, enkondukis sonĝojn en modernan psikologion kaj donis gravan atenton al ĝi [5]; [la teksto] denuncis la personismon kaj la familiismon de psiĥanalizo [6].
4.
C. Baudouin: La Arto de Memdisciplino: Psikagogio, 1926
5. Monato, Reza Kheir-Khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
6. T. Garcia-Fons: Psiĥiatrio ― Flegi aŭ disciplini, Le Monde diplomatique en Esperanto, 2013-01-01
5. Monato, Reza Kheir-Khah: Sonĝo: Mirinda dimensio de nia vivo
6. T. Garcia-Fons: Psiĥiatrio ― Flegi aŭ disciplini, Le Monde diplomatique en Esperanto, 2013-01-01
- angle:
- psychoanalysis
- beloruse:
- псыхааналіз
- ĉeĥe:
- psychoanalýza
- france:
- psychanalyse
- germane:
- Psychoanalyse
- hispane:
- psicoanálisis
- hungare:
- pszichoanalízis, lélekelemzés
- nederlande:
- psychoanalyse
- ruse:
- психоанализ
- slovake:
- psychoanalýza
- ukraine:
- психоаналіз
psikanalizisto, psiĥanalizisto
Ano de la psiĥanaliza skolo, kuracanto per la psiĥanaliza metodo: antaŭ 90 jaroj naskiĝis Claude Piron (1931-2008), belga, poste svisa tradukisto, psikanalizisto [7].
7.
-: Claude Piron naskiĝis antaŭ 90
jaroj, La Ondo de Esperanto, 2021-02-26
- beloruse:
- псыхааналітык
- france:
- psychanalyste