1metod/o PV

metodo

1.
Sisteme pripensita maniero procedi por atingi difinitan celon: inĝenieroj alportis projektojn de novaj metodoj de l' irigacio [1]; sciencaj metodoj diras, ke pri tia laboro oni devus konsiliĝi ne kun personoj, kiuj konas la lingvon de ekstere, sed antaŭ ĉio kun personoj, kiuj plej bone konas la lingvon interne [2]; la rekta metodо (instrui lingvojn), la Cseh-metodо (legu „Ĉe-metodo“, laŭ la nomo de la inventinto); kvankam tio ĉi estas frenezo, ĝi tamen havas en si metodon Hamlet ; por repremi la danĝeron, la registoj uzis la metodon tradician: „Divide ut imperes VivZam ; laŭ kiaj metodoj mi laboris DL ; oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn, laŭ bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj kaj pecoj por traduki DL ; tiu metodo estas mirinde efika kaj ergonomia [3]; indukta, dedukta metodo; praktika, logika, scienca metodo; KOMP [laŭ] ĉi tiu enigmetodo mi tajpas la esperantajn literojn per antaŭa punktokomo: ;c = ĉ, ;u = ŭ, ktp [4]. TUT:sistemoSUB:algoritmo, procedo1VD:aliro3, rimedo, teĥniko, vojo3
2.
KOMP Funkcio aŭ proceduro de objekto: objektoj enhavas datumon pri si mem kaj metodojn [5].
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
2. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
3. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
4. E. Grimley Evans: Interreto: uniksulo ekspertas Unikodon, Monato, 2000/02, p. 20
5. Vikipedio, Objekto (komputiko)
afrikanse:
metode
albane:
metoda
amhare:
ዘዴ
angle:
method
arabe:
طريقة
armene:
մեթոդ
azerbajĝane:
üsul
beloruse:
мэтад
bengale:
পদ্ধতি
birme:
နည်းလမ်း
bosne:
metoda
bulgare:
метод
ĉeĥe:
metoda, způsob
ĉine:
做法 [zuòfǎ], 术 [shù], 術 [shù], 办法 [bànfǎ], 辦法 [bànfǎ], 方法 [fāngfǎ], 法子 [fǎzi], 法式 [fǎshì], 路子 [lùzi], 手段 [shǒuduàn], 方式 [fāngshì], 朮 [shù], 术 [shù]
dane:
metode
estone:
meetod
eŭske:
metodo
filipine:
pamamaraan
france:
méthode
galege:
método
germane:
Methode, Verfahren, Verfahrensweise enig~o: Eingabemethode.
guĝarate:
પદ્ધતિ
haitie:
metòd
haŭse:
hanyar
hinde:
विधि
hispane:
método
hungare:
módszer, eljárásmód
igbe:
usoro
irlande:
modh
islande:
aðferð
japane:
方法 [ほうほう]
jave:
cara
jide:
אופֿן
jorube:
ọna
kanare:
ವಿಧಾನ
kartvele:
მეთოდი
katalune:
mètode
kazaĥe:
әдіс
kimre:
dull
kirgize:
ыкма
kmere:
វិធីសាស្រ្ត
koree:
방법
korsike:
mètudu
kose:
indlela yokwenza
kroate:
način
kurde:
awa
latine:
methodo
latve:
metode
laŭe:
ວິທີການ
litove:
metodas
makedone:
метод
malagase:
fomba
malaje:
kaedah
malajalame:
രീതി
malte:
metodu
maorie:
tikanga
marate:
पद्धत
monge:
txoj kev
mongole:
арга
nederlande:
methode
nepale:
विधि
njanĝe:
njira
okcidentfrise:
metoade
panĝabe:
ਢੰਗ ਹੈ
paŝtue:
ميتود
perse:
روش، متُد
portugale:
método
ruande:
buryo
ruse:
метод
samoe:
faiga
sinde:
جو طريقو
sinhale:
ක්රමය
skotgaele:
dòigh
slovake:
postup, spôsob
slovene:
metoda
somale:
habka
ŝone:
nzira
sote:
mokgwa wa
sunde:
metode
svahile:
njia
taĝike:
метод
taje:
วิธีการ
tamile:
முறை
tatare:
ысулы
telugue:
పద్ధతి
tibete:
ཐབས་ཤེས་
ukraine:
метод
urdue:
طریقہ
uzbeke:
usul
vjetname:
phương pháp
zulue:
indlela

metoda

1.
Metodema: metoda spirito.
2.
Konforma al difinita metodo: metoda gramatiko, parolado; la debutan natur-metodan instruadon en Sibiu sekvis la gvidado de kursoj [6]; kreskis la nombro de tiumetodaj memmortigoj [7].
6. Ulrich Lins: Andreo Cseh: legendo jam dum sia vivo, Monato, 2006/08, p. 29
7. Stefan Maul: Pufigado, Monato, 2010/05, p. 5
beloruse:
мэтадычны
ĉeĥe:
soustavný
ĉine:
有条不紊 [yǒutiáobùwèn], 有條不紊 [yǒutiáobùwèn], 系統性 [xìtǒngxìng], 系统性 [xìtǒngxìng], 有条不紊 [yǒutiáobùwěn], 有條不紊 [yǒutiáobùwěn], 有条有理地 [yǒutiáoyǒulǐde], 有條有理地 [yǒutiáoyǒulǐde], 有系統 [yǒuxìtǒng], 有系统 [yǒuxìtǒng]
france:
méthodique
germane:
methodisch, planmäßig
hispane:
metódico
hungare:
módszeres, tervszerű, metodikus
japane:
一定の方法に従った [いっていのほうほうにしたがった], 系統的な [けいとうてきな], 組織的な [そしきてきな], 整然とした [せいぜんとした]
katalune:
metòdic
nederlande:
methodisch
perse:
روشمند
ruse:
1. методичный 2. методический
slovake:
metodický
ukraine:
методичний

metodaro

Kolekto da metodoj, reguloj kaj kutimoj praktikataj en iu fako: metodaro de scienca esploro; metodaro de instruado; metodaro pri krei efikan programon [8]; en malvasta senco la psikoanalizo estas psikoterapia metodaro [9]. VD:paradigmo1, skolo
angle:
methodology
beloruse:
мэтодыка
ĉeĥe:
metodika, soubor návodů
ĉine:
方法学 [fāngfǎxué], 方法學 [fāngfǎxué]
france:
méthodologie
hispane:
metodología
hungare:
módszertan, metodika
katalune:
metodologia
perse:
روش‌شناسی
ruse:
методика
slovake:
metodika, súbor návodov
ukraine:
методи, сукупність методів

metodema

Aganta laŭ metodo; metoda1: Henri Dunant […] estas metodema kaj akordiĝema [10]; junaĝe [li] ekrenkontis Esperanton de Freinet-metodema instruisto [11].
10. Claude Gacond: La heroa vivo de Henri Dunant, Radioprelego, 1964-12-09 kaj 12 (106)
11. Vikipedio, Jorgos
beloruse:
мэтадычны
france:
méthodique
ruse:
методичный

metodismo

KRI Doktrino kaj praktiko de metodistoj; branĉo de protestantismo disiĝinta de anglikanismo en la 18a jarcento, tiel kromnomata pro la metodema tempoplanado de la fondintoj: en 2007 oni solenos […] la tricentjaran jubileon de la naskiĝo de Charles Wesley, la pli juna frato el la paro de fondintoj de metodismo [12].
beloruse:
мэтадызм
ĉeĥe:
metodizmus
ĉine:
循道宗 [Xúndàozōng]
france:
méthodisme (rel.)
japane:
メソジスト派の教義 [メソジストはのきょうぎ]
katalune:
metodisme
slovake:
metodizmus
ukraine:
методизм

metodisto

KRI Ano de metodismo: ili iris al la haleluja-kantistoj de la metodistoj, de la baptistoj kaj de la Episkopa Eklezio kaj ĵetis sin antaŭ ili sur la polvon de la preĝeja sojlo [13]; katolikoj, aŭ metodistoj, aŭ atestantoj de dio, aŭ la kelkdekoj da aliaj sektoj, ĉiuj pretendantaj unusolan veron [14].
13. B. Traven, trad. Donjo kaj Cezaro: Rozo Blanka, 2010
14. Paul Gubbins: Kredu je la nekredantoj!, Monato, 2013/08, p. 5
beloruse:
мэтадыст
ĉeĥe:
metodista
france:
méthodiste (subst., rel.)
japane:
メソジスト教徒 [メソジストきょうと]
katalune:
metodista (subst.)
slovake:
metodista
ukraine:
методист

instrumetodo

Metodo laŭ kiu oni instruas: eĉ la plej modernaj instrumetodoj donas nur tre modestajn rezultojn [15]; nova ŝatata instrumetodo lastatempe fariĝis la „programita kurso“ de Hermann Behrmann [16]; Andreo Cseh […] en printempo 1920 ellaboris sian faman instrumetodon [17]; la instrumetodo ne trudu la studon [18]. VD:didaktiko, pedagogio
beloruse:
мэтад навучаньня
ĉine:
学法 [xuéfǎ], 學法 [xuéfǎ]
germane:
Lehrmethode
japane:
教授法 [きょうじゅほう]

kuirmetodo

KUI Certa maniero de kuirado: la poto enhavis gamelojn, kiuj dividis la spacon kaj entenis la diversajn manĝaĵojn […], la avantaĝoj de tiu kuirmetodo estis multaj, nome: ŝparo de kuirgaso, kuirado sen prizorgo, konservo de la valoraj nutraj elementoj [19]. VD:recepto
19. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 3. NE Gutas Mielo El La Ĉielo.
beloruse:
спосаб гатаваньня (ежы)
ĉine:
烹調 [pēngtiáo], 烹调 [pēngtiáo]
germane:
Zubereitungsart

kuracmetodo

Metodo laŭ kiu oni kuracas: ŝi deklaris, ke en mian kuracmetodon verŝajne enŝoviĝis eraro, ĉar de kiam ni tiel eksperimentas, mia stato [malboniĝis] [20]; popolaj kuracmetodoj [21]; kuracmetodoj prisilentataj de la oficiala medicino [22].
20. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sepa Ĉapitro
21. La Ondo de Esperanto, 1999, No 10 (60)
22. Edmond Lamalrev: Ĵurnalistoj ne timigu, Monato, 2008/12, p. 6
beloruse:
мэтад лячэньня
ĉine:
药疗 [yàoliáo], 藥療 [yàoliáo]
germane:
Heilmethode

labormetodo

Metodo laŭ kiu oni laboras: ne nur pro sia medikonscia labormetodo la asocio malsimilas aliajn, tradiciajn [23]; leviĝas neniu voĉo kontraŭ la labormetodoj kaj laboriloj de la esperanta terminografio, ankoraŭ tro postiĝintaj rilate al tiuj de naciaj lingvoj [24]; li kritikadas sin mem, analizas siajn labormetodon, kialojn kaj kielojn [25]; li enkondukis novajn labormetodojn de produktado (ĉenstablo ktp), kiuj altigis la produktivecon [26].
23. Roland Rotsaert: Verda nature, science, socie, Monato, 2000/08, p. 8
24. Reinaldo Marcelo Ferreira: Por pli kompleta lingvo, Monato, 2005/12, p. 21
25. Raita Pyhälä: Kesto de viveroj, Monato, 2005/07, p. 34
26. Julius Hauser: Tomáš Baťa, reĝo de la ŝuistoj, Monato, 2012/10, p. 22
beloruse:
мэтад працы
germane:
Arbeitsmethode

produktmetodo

Metodo laŭ kiu oni produktas varojn: la tuta historio de la homaro estas, esence, historio de transpasado al pli altaj produktometodoj surbaze de novaj, ĉiam pli taŭgaj produktiloj [27]; nepre necesas altigi la produktadon de manĝaĵoj per novaj produktometodoj [28]; ne temas pri absolute biologia produktometodo, tamen la intenco estas malpliigi la uzon de kemiaj rikoltprotektiloj [29].
27. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
28. Roland Rotsaert: Manĝi estos pli koste, Monato, 2008/08, p. 20
29. Guido van Damme: Reen al la edena paradizo, Monato, 2001/02, p. 20
beloruse:
мэтад вырабу, спосаб вырабу
ĉine:
制作方法 [zhìzuòfāngfǎ], 製作方法 [zhìzuòfāngfǎ], 制備工藝 [zhìbèigōngyì], 制备工艺 [zhìbèigōngyì]
germane:
Herstellungsmethode

administraj notoj