*manier/o PV

*maniero

1.
Aparta speco de agado inter pluraj eblaj.
a)
Rimedo, procedo, metodo uzata por fari: agmaniero, reagmaniero, vojaĝmaniero; tia maniero de agado estas la sola, kiu [...] alkondukos nin al nia celo [1]; ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj ruĝa teksaĵo, kaj el tordita bisino, en artista maniero [2]; faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur ĝi en sigelila maniero: „Sankta al la Eternulo“ [3]; kiam homo trovas sian malamikon, ĉu li forliberigas lin en bona maniero [4]? laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn [5]; instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo [6]; tutan straton […] li povus plenpavimi sole per grandaj arĝentaj moneroj, tamen tion li ne faris, li uzadis sian monon en alia maniero, kiam li elspezis spesdekon, li ricevis spesmilon returne [7]; li rakontis en plej interesa maniero pri la fieraj nordaj rokoj kaj pri la falakvoj, kiuj ŝaŭmante falegas malsupren kun bruo [8]. VD:kielo
b)
Karaktero laŭ kiu aspektas ago: ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron PrV ; sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero [9]; li povosciis mokimiti la manieron de parolado kaj de irado de ĉiuj homoj sur la tuta strato [10]; ĉiuj rigardis lin en stranga maniero [11]; ni dancu laŭ rusa maniero [12]; la maniero de donado pli valoras ol la donaĵo mem; iu tipo de vualo plene kovras la figuron ekde la kap-pinto ĝis la pied-fingroj, alia nur la figuron sen vizaĝo kaj manoj, tria nur la kapon kaj la hararon – […] laŭ pluraj diversaj naciaj vestmanieroj [13]. VD:stilo, fasono
2.
(ofte plurnombre) Eksteraj formoj de konduto, sintenado en sociaj interrilatoj: teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn [14]; elegantaj, ĝentilaj manieroj; montru al mi, ke vi komprenas instrui al ili bonajn manierojn [15].
angle:
manner
beloruse:
спосаб, манэра
ĉeĥe:
způsob, způsob
ĉine:
1. 方式 [fāngshì], 举止 [jǔzhǐ], 舉止 [jǔzhǐ]
france:
1. façon, manière 2. manières (comportement)
germane:
1. Art, Weise 2. Manieren, Umgangsformen
hispane:
1. manera 2. maneras (comportamiento), formas (comportamiento)
hungare:
viselkedésmód, modor 1. mód
japane:
やり方 [やりかた], 仕方 [しかた], 様式 [ようしき], 流儀 [りゅうぎ]
nederlande:
manier
pole:
1. sposób, styl 2. maniera
portugale:
1. maneira, modo
rumane:
1. fel, manieră, mod 2. comportament, conduită
ruse:
способ, манера
slovake:
spôsob
svede:
manér 1. sätt
ukraine:
спосіб, спосіб дії, прийом, манера

manierismo

BELA Pentrarta stilo italdevena, influa en Eŭropo en la 16a jarcento, favoranta precizajn bildojn, nekutimajn kolor-akordojn kaj perspektivojn, simbolajn temojn: maniero karakteriziĝas per strebado al distinga maniero kaj al simetrio laŭ dukurbaj linioj, ĝin oni ofte nomas ankaŭ malfrua renesanco [16].
beloruse:
маньерызм
ĉine:
風格主義 [fēnggézhǔyì], 风格主义 [fēnggézhǔyì]
france:
maniérisme
germane:
Manierismus
hispane:
manierismo
hungare:
manierizmus
japane:
マニエリスム
nederlande:
manierisme
pole:
manieryzm
rumane:
manierism
ruse:
маньеризм
ukraine:
маньєризм

agmaniero

Maniero, kiel iu agas, ĝenerale aŭ en aparta cirkonstanco: se ili lernos la agmanieron de Mia popolo […] tiam ili estos konstrue aranĝitaj inter Mia popolo, sed se ili ne aŭskultos, tiam Mi tute elŝiros tiun popolon kaj ekstermos ĝin [17]; tial ke vi estas sciigitaj pri la cerba stato de sinjorino Herbeno […] ŝiaj agmanieroj ne vin mirigos plu [18]; [li] pravigis sian agmanieron komentante: mi ne parolas kun tiaj homoj [19]; en la fikcia ŝtato venkis ne la rajtoj de honestaj homoj, sed la […] koruptaj agmanieroj, nome de demokratio Monato ; la registaro fundamente ŝanĝis sian agmanieron rilate al tiu aro da etnaj lingvoj [20]; se vaska popolo vere apogas ETAn, laŭ radikale sendependentisma mesaĝo, kial ETA bezonas tiajn perfortajn agmanierojn [21]? VD:proceduro
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 12:16
18. H. Vallienne: Ĉu li?, 1908
19. Guido van Damme: Malvuali nigran fantomon, Monato, 2000/04, p. 8
20. André Albault: Atento por etaj kaj monda lingvoj, Monato, 2000/06, p. 4
21. Monato, MADRIDANO: Vaskoj kaj ETA
beloruse:
спосаб дзеяньня
ĉeĥe:
chování (vůči někomu), postup
ĉine:
工作情况 [gōngzuòqíngkuàng], 工作情況 [gōngzuòqíngkuàng]
france:
façon de faire, style (façon d'agir)
germane:
Handlungsweise
hispane:
manera de hacer, estilo (manera de hacer)
japane:
やり方 [やりかた], 行動様式 [こうどうようしき]
pole:
sposób działania, styl działania, styl pracy
rumane:
modul de acțiune, stilul de acțiune, stilul de lucru
slovake:
správanie sa (voči niekomu)

alimaniere

En alia maniero, per aliaj rimedoj, per malsama metodo: ĉar lia sankteco ne konsentis cedi Fenicion al Asirianoj, vi volas malfortigi la ŝtaton alimaniere: dispelante la dungitojn kaj kaŭzante militon ĉe nia okcidenta limo [22]; vi do ne scias, Sara, kiom valoras ĉi tiu pokalo […] ‐ mi ne povas akcepti... ‐ […] sensencaĵo!... vi, Sara, pagos al mi por ĉi tiu pokalo alimaniere […] virino tiel bela kiel vi […] ‐ mi ne povas!... ‐ murmuretis Sara, ne kaŝante abomenon [23]; vi parolus alimaniere, se vi estus iom pli rigardinta ĉirkaŭ vi en ĉi tiu mondo [24]; kutime oni manipulas balotilojn sed ĉi-foje la registaro alimaniere agis [25].
22. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
23. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIII
24. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
25. Bardhyl Selimi: Listo de ruzo kaj manipulado, Monato, 2001/01, p. 7
beloruse:
іншым спосабам, іначай
ĉeĥe:
jinak, jiným způsobem
france:
d'une autre façon, d'une autre manière
germane:
auf andere Weise
hispane:
de una u otra forma, de alguna manera
japane:
別のやり方で [べつのやりかたで]
pole:
w inny sposób
rumane:
într-un mod diferit
slovake:
ináč, iným spôsobom
ukraine:
іншим чином, іншим способом, іншим робом, інакше, по-іншому

diversmaniere

Laŭ malsama maniero: diversaj homoj parolos diversmaniere [26]; la skribisto kolektis ŝtonetojn, metis ilin diversmaniere [27]; ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniere (vd perspektivo1, aspekto) Marta ; alporti helpon al ĉiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin krei ĉiu arbitre kaj diversmaniere laŭ sia bontrovo [28]. ANT:sammaniere
beloruse:
рознымі спосабамі, разнастайна
ĉine:
諸般 [zhūbān], 诸般 [zhūbān]
germane:
in unterschiedlicher Weise, verschieden
japane:
いろいろなやり方で [いろいろなやりかたで], さまざまに
pole:
rozmaicie, w różny sposób
rumane:
în mod diferit, în diverse feluri
ukraine:
різним чином, по-різному, різними способами, і так і сяк

iamaniere, en ia maniero, certamaniere

En ia maniero, per ia aŭ alia rimedo; iel: nek kontraŭ la templo, nek kontraŭ Cezaro mi iamaniere ofendis [29]; neniu vin trompu iamaniere, ĉar nepre antaŭe okazos […] [30]; [ili] tion ne permesus, tamen ne ploru, vi iamaniere jam venos tien, mia amatino konas malgrandan malantaŭan ŝtuparon [31]; fantazio kreis tiun mondon […] tamen li sentas, ke ĝi en ia maniero estas tute vera [32]; la plej forta religio […] devigos aliajn certamaniere akcepti duagradan pozicion [33].
29. La Nova Testamento, La agoj 25:8
30. La Nova Testamento, II. Tesalonikanoj 2:3
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
32. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
33. Monato, Zlatko Tišljar: Unueco kaj diverseco, 2008
beloruse:
тым ці іншым спосабам
ĉine:
不知何故 [bùzhīhégù], 以某种方式 [yǐmǒuzhǒngfāngshì], 以某種方式 [yǐmǒuzhǒngfāngshì], 在任何方面 [zàirènhéfāngmiàn]
france:
d'une manière ou d'une autre, d'une certaine façon
germane:
irgendwie
hispane:
de una manera o de otra, de una cierta forma
japane:
何かの方法で [なんかのほうほうで], なんとかして
pole:
w jakiś sposób
rumane:
într-un fel, cumva

kiamaniere

(demanda adverbo)
Kiel1; per kiu procedo, per kiu rimedo aŭ agado: jen kiamaniere ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin [34]; diru, kiamaniere okazis tiu malbonaĵo [35]? kiamaniere ni resendu ĝin sur ĝian lokon [36]? kiamaniere helpos nin ĉi tiu [37]? se mi scius, kiamaniere mi povas lin trovi [38]; kiamaniere vi venis en nian domon [39]? la homo ne plu volis memori, kiamaniere li akiris ilin, ne revoki la eventojn, kiuj kostis preskaŭ lian vivon [40].
beloruse:
як, якім спосабам
ĉine:
如同 [rútóng], 如何 [rúhé]
france:
de quelle façon, de quelle manière
germane:
wie, in welcher Weise
hispane:
de qué manera
japane:
どのようにして
nederlande:
op welke manier
pole:
jak, w jaki sposób
rumane:
cum, ce
ukraine:
як, яким чином, яким способом, яким робом, у який спосіб, по-якому

sammaniere

Laŭ sama maniero: mi ne volas taksi ĉi tiun dramon, ĉar mi scias, ke neniuj du homoj sammaniere konceptos ĝin [41]; mi tuj konsciiĝis, ke multaj kristanoj sammaniere parolas pri Jesuo, kvazaŭ simple Dio li estus [42]; Poška tranĉis sufiĉe grandan pecon de la trunko, forigis ĝian internaĵon, metis sur ĝin fojnan tegmenton, ellaboris fenestretojn, pordon kaj ene aranĝis etan ejon […], post dek du jaroj Poška decidis sammaniere ellabori la duan kverkan ejon nur iom pli etan [43].
beloruse:
аднолькавым спосабам, аднолькава
ĉine:
同等 [tóngděng], 一如 [yīrú]
germane:
genauso, in gleicher Weise
japane:
同じやり方で [おなじやりかたで]
pole:
w ten sam sposób
rumane:
în același fel, asemenea
ukraine:
так само, таким же чином, таким же способом

dirmaniero, esprimmaniero

Aparta vorta esprimo de iaspeca penso; parolturno: tia dirmaniero tute ne estas tre ofta, sed male escepta [44]; eĉ grandvaloraj verkistoj falis en la kaptilon, ellasante senpripense la erarajn dirmanierojn [45]; tia dirmaniero estas tute neebla en la franca lingvo [46]; plenumiĝas la franca dirmaniero „ekstremoj tuŝas unu la alian” [47]; [li] kriis kaj pro zorgo li forgesis ĉian respektoplenan esprimmanieron [48]; laŭ la pensmaniero de la plimulto de la lingvistoj la lingvo estas esprimmanieroj, kiuj ebligas interkompreniĝon, post iom da adaptiĝa tempo [49].
44. M. Bavant: komento de „La Esperanta imperfektiva aspekto“, Lingva Kritiko, 2007-01-28
45. André Cherpillod: Sinjorino Le secrétaire ..., Monato, 2000/07, p. 16
46. André Cherpillod: La influo de la hebrea lingvo sur Esperanto, Monato, 2000/12, p. 18-19
47. Monato, Vinko Ošlak: Enlanda eksterlanda politiko
48. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Infana Imperiestrino
49. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo
beloruse:
вымова, манэра гаварыць
ĉeĥe:
způsob vyjadřování
ĉine:
口气 [kǒuqì], 口氣 [kǒuqì], 言談 [yántán], 言谈 [yántán], 俗語 [súyǔ], 俗语 [súyǔ], 客套話 [kètàohuà], 客套话 [kètàohuà]
france:
façon de parler, tournure
germane:
Redensart, Redeweise
hispane:
forma de hablar
japane:
言い方 [いいかた], 言い回し [いいまわし], 表現法 [ひょうげんほう]
nederlande:
wijze van spreken
pole:
wymowa
rumane:
pronunție
slovake:
spôsob reči
ukraine:
вислів, спосіб висловлення, вимова

estmaniero

Maniero kiel iu aŭ io estas, aperas, sin (viv)tenas: natura estmaniero [50]; la baza nocio de „geja fiero“ diras ke neniu homo devas honti pro lia / ŝia estmaniero, senkonsidere de la sekso aŭ seksa orientiĝo [51].
50. P. Silas: Malsameco, 2015-03-27
51. Vikipedio, Geja Fiero
beloruse:
лад жыцьця
france:
manière d'être, style (de comportement)
germane:
Seiensart, Lebensweise, Verhalten
pole:
sposób bycia
rumane:
mod de a fi, comportament

pagmaniero

Metodo aŭ rimedo, formo per kiu oni pagas: ĉirkaŭ 20% de la salajroj estas pagataj „en kovertoj” […], la metodo estas tre favora por entreprenoj, […] dungitoj ne protestas kontraŭ tia pagmaniero [52]; ĉionfaraj poŝtelefonoj, kiuj estas io ajn (poŝlampo, agendo, termometro, skanilo, eĉ sekura pagmaniero) krom simplaj telefonoj [53] SUB:kontanta, ĉeko, ĝiro1, kambio
beloruse:
спосаб аплаты
ĉine:
支付 [zhīfù], 結算方式 [jiésuànfāngshì], 结算方式 [jiésuànfāngshì], 支付方式 [zhīfùfāngshì]
germane:
Zahlungsweise, Zahlungsmittel
pole:
sposób płatności
rumane:
modalitate de plată

pensmaniero

Kutima opinio, rezono, vidpunkto de homo aŭ homgrupo pri iu temo: konservu ĝin por ĉiam, ĉi tiun pensmanieron de la koro [54]; la pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi [55]; la gardisto plene transiris en la personon kaj pensmanieron de la leŭtenanto [56]; sed al lia kantado mankis la alta pensmaniero, ĉar la poeta naturo malaperis [57]; kelkaj vivis tute solece […] kaj havis tute originalan pensmanieron kaj strangajn kutimojn [58]; sukcesa organizanto povas esti nur [...], kiu enkalkulas la homan sintenon, la homan pensmanieron, la homan animstaton [59].
beloruse:
спосаб мысьленьня, мэнталітэт
ĉeĥe:
mentalita, způsob myšlení
ĉine:
思維方式 [sīwéifāngshì], 思维方式 [sīwéifāngshì]
france:
mentalité
germane:
Denkweise, Ansicht
hispane:
mentalidad
japane:
考え方 [かんがえかた]
nederlande:
denkwijze, mentaliteit
pole:
sposób myślenia, mentalność
rumane:
un mod de gândire, mentalitate
slovake:
spôsob myslenia, zmýšľanie

skribmaniero

1.
Skribkaraktero, skribstilo: la koverto estis surskribita per junece nestabila, kvazaŭ infaneca skribmaniero [60]; rimarkinde, la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro „tradukita“ VivZam ; datoj mankas, sed la malsamaj inkkoloro kaj skribmaniero pruvas, ke ĝi estis skribita en malsamaj tempoj [61].
2.
Maniero aranĝi skribon (ortografiaj konvencioj, skriba sistemo ktp): disa, kuna, minuskla skribmaniero; li sendis leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo [62]; sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en ĉ kaj ŝ, vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en ĵ, ĥ kaj ĝ, ĉar […] uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso [63].
60. N. Lavrentjeva, trad. A. Sidorov: Poŝtrestante, Nica Literatura Revuo, 3(1).
61. Lusin, trad. Elpin: La Taglibro de Frenezulo, Ĉina Antologio (1919-1949), 1986
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:22
63. Zamenhof: Lingva respondo 45, La Revuo, 1908-08
angle:
1. handwriting
beloruse:
1. почырк, стыль пісьма 2. пісьмо, сыстэма пісьма
ĉeĥe:
charakter písma, rukopis, způsob psaní
france:
écriture
germane:
1. Schreibweise, Schreibstil 2. Schriftsystem
hispane:
escritura
hungare:
írásmód
indonezie:
1. tulisan tangan 2. sistem penulisan
itale:
1. scrittura (modo personale), calligrafia (scrittura) 2. scrittura (sistema)
japane:
筆跡 [ひっせき], 書き方 [かきかた], 書法 [しょほう]
nederlande:
1. schrijfwijze 2. zetwijze
pole:
charakter pisma, sposób pisania 2. rejestracja
rumane:
scris, mod de scriere, scris de mână 2. înregistrare
ruse:
1. почерк 2. написание
slovake:
charakter písma, rukopis
svede:
1. handstil
ukraine:
спосіб написання

vivmaniero

Kutima aranĝo de ies vivado: vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis [64]; tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo Marta ; ambaŭ sinjorinoj montris al spektantoj sanan, modestan sed feliĉan vivmanieron, kiu perdiĝas en la nuna socio Monato ; plej moda vivmaniero de la nuntempaj japanaj junuloj [65]; oni povas veturi ŝipe aŭ aviadile al la Aran-Insuloj, kie konserviĝis en plej pura formo la tradicia vivmaniero kaj la gaela lingvo [66].
64. La Nova Testamento, Galatoj 1:13
65. IGARASI Takeo: Junaj liberaj laboristoj, Monato, 2000/12, p. 11
66. Monato, Garbhan MacAoidh: Galway ‐ urbo de triboj
beloruse:
стыль жыцьця
ĉeĥe:
způsob života, životní styl, životospráva
ĉine:
生活作風 [shēnghuózuòfēng], 生活作风 [shēnghuózuòfēng], 生活型态 [shēnghuóxíngtài], 生活型態 [shēnghuóxíngtài], 生活風貌 [shēnghuófēngmào], 生活风貌 [shēnghuófēngmào]
france:
mode de vie, style de vie
germane:
Lebensart, Lebensweise
hispane:
modo de vida, estilo de vida
japane:
生活様式 [せいかつようしき], 暮し方 [くらしかた], 生き方 [いきかた]
nederlande:
levenswijze
pole:
styl życia, sposób życia, pomysł na życie
portugale:
modo de vida
rumane:
stil de viață, mod de viață, idee pentru viață
slovake:
životný štýl
ukraine:
спосіб життя, уклад життя, життєвий уклад

tiamaniere

Tiel1 agante, per tia faro aŭ aranĝo: li derompis la rozon, premplatigis ĝin en libro kaj forportis ĝin tiamaniere kun si [67]; en la tago de enterigo de sia patrino ŝi ricevis la ruĝajn ŝuojn […], por funebro ili certe estis ne tre konvenaj, sed ŝi ja ne havis aliajn, kaj tial ŝi metis ilin sur siajn nudajn piedetojn kaj tiamaniere iris post la mizera ĉerko [68]; tiamaniere ĉio tio solviĝos [69]; la apro tiamaniere akceptis ilin kelkfoje, ke ili tute ne deziris renkonti ĝin [70]; aranĝi tiamaniere, ke la estraro vidu mian fervoron kaj estu kontenta [71]?
beloruse:
так, такім спосабам
france:
de telle manière que, de telle sorte que
germane:
in solcher Weise, solcherart
hispane:
de modo que, por lo que
japane:
そんな風にして [そんなかぜにして], そういう風に [そういうかぜに]
nederlande:
op die manier
pole:
w ten sposób, że..., w taki sposób, że..., tak, że...
rumane:
în așa fel încât…, astfel încât ...
ukraine:
так, таким чином, таким способом, у такий спосіб

bonaj manieroj, elegantaj manieroj, ĝentilaj manieroj

(komune) Bontono: amikoj nomis lin „barono“ pro lia trankvila sintenado kaj ĝentilaj manieroj VivZam ; la lulilo de la konstruisto estis starinta nur en malgrava kabano, sed nobelaj moroj kaj nobelaj manieroj lin distingis [72]; ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda Marta ; tiam ĝi denove ekkantis per sia dolĉa, ensorĉanta voĉo, „ĉi tio estas la plej eleganta maniero, por akiri al si favoron,“ diris la sinjorinoj ĉirkaŭe [73]; etiketo estas aro de reguloj, normoj, eksteraj manieroj en mondunumo, nomitaj ankaŭ bonaj manieroj. [74].
VD:etiketo
72. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
73. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
74. Vikipedio, Etiketo, 2014-01-25
beloruse:
добрыя манэры
ĉine:
事体 [shìtǐ], 事體 [shìtǐ], 礼节 [lǐjié], 禮節 [lǐjié]
france:
bonnes manières
germane:
gute Manieren, Anstand, Eleganz, Wohlverhalten
hispane:
buenos modales
pole:
dobre maniery
rumane:
bune maniere

administraj notoj