*tiel PV
*tiel
↝ 
(adverbo)
- Tiamaniere, tiagrade: mi estas tiel forta, kiel vi [1]; ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue [2]; mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem [3]; tiel vi kontentigos ĉiujn; se efektive estas tiel, tiam […] [4]; estu tiel afabla kaj sciigu min; ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj [5]; elparolu la monologon tiel, kiel mi montris al vi Hamlet ; vi agu tiel kiel vi decidos Hamlet ; la kreado de […] vivipova lingvo ne estas tiel facila afero, kiel al multaj ŝajnas EE ; timi, ke lingvo internacia detruos la lingvojn naciajn, estas tiel same ridinde, kiel timi, ke la poŝto […] minacas neniigi la buŝajn interparoladojn EE ; tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, […] tiel same mi ankaŭ sentas ke […] mi estas nur homo [6]; kiel oni sternas, tiel oni dormas PrV ; kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas PrV ; kiel la antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo, […] tiel ni ĉiujare kunvenas [7]; tiuj ĉi provoj estis farataj kiel de privataj personoj, tiel ankaŭ de tutaj societoj EE ; Kalifornio apartenas al la lokoj tre riĉaj kiel per mineraloj, tiel ankaŭ per produktaĵoj de la regno kreskaĵa FK ; mi konas lin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro Marta ; la aliformiĝo estis tiel, kvazaŭ en ŝi du naturoj batalas pri regado [8].
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
5. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo

- beloruse:
- так, такім чынам
- ĉeĥe:
- tak, takhle
- france:
- ainsi
- germane:
- so, auf diese Weise kiel oni sternas, ~ oni dormas: wie man sich bettet, so liegt man
- hispane:
- así, tal cual
- indonezie:
- seperti itu
- katalune:
- així
- nederlande:
- zo, op die manier
- okcitane:
- atal
- pole:
- tak, w taki sposób, w ten sposób
- rumane:
- asa, astfel, în acest fel
- ruse:
- так
- slovake:
- tak
- volapuke:
- so
tiele ↝
(emfaze)
-
Tiel:
tiele diru al mia sinjoro […]
[9];
tiele nun batalas la kolero
Ifigenio
;
rigardu, tiele vi devas vin teni
[10]!
tiele bedaŭrinde estas la sorto de la belo en la mondo
[11]!
ankoraŭ neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi nun
[12]!
Rim.: Z. skribas: kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj „tia“ kaj „tiel“ en formo pli akcentita, mi trovas la vortojn „tiela“ kaj „tiele“ tre bonaj LR .
9.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 32:4
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
12. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara

- takto
- france:
- de telle manière (que)
- germane:
- derartig, also
- hispane:
- de tal modo (que)
- nederlande:
- op zodanige wijze
- pole:
- tak, w taki sposób, w ten sposób
- rumane:
- în așa fel
- ruse:
- так
- slovake:
- takto
tiela ↝
(emfaze)
-
Tia:
mi scias pri la tiela viro […],
ke li estis eklevita en Paradizon, kaj aŭdis nedireblajn vortojn
[13];
ne okazis de kiam homoj estiĝis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda
[14];
tiela peto estas rifuzata
Ifigenio
;
vi kontraŭ mi tielajn tondrojn ĵetas
Hamlet
?
Rim.: Z. notas: la diferenco inter la senco de „tia“ kaj „tiela“ estas tiel malgranda, ke la okazoj por „tiela“ estas tre maloftaj LR .
- beloruse:
- такі
- ĉeĥe:
- takový
- france:
- tel, telle
- germane:
- solcherart
- hispane:
- como tal
- nederlande:
- zodanig
- pole:
- taki, taki to
- rumane:
- asta e
- ruse:
- такой, таковой, эдакий
- slovake:
- takýto
tiel ke, tiel ... ke
- 1. ↝
- En tia maniero, ke sekve...; en tiaj cirkonstancoj ke do...: se vi ne akiros la amon de la princo, tiel ke li pro vi forgesu patron kaj patrinon... [15].
- 2. ↝
- En tia grado ke...; tiom ke...: la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi [16].
Rim.:
Tiel ke ne estas tute fiksita esprimo,
ĝi akceptas interajn vortojn:
nur se homo vin tiel ekamus, ke vi estus por li pli ol patro
kaj patrino...
[17].
[ĵv]
15.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
- france:
- à tel point que, de telle sorte que, si bien que
- germane:
- so dass
- hispane:
- de tal modo que, hasta tal punto que
- pole:
- tak iż
- rumane:
- așa că