*turn/i PV

*turni

(tr)
1.
Movi ion ĉirkaŭ ĝia akso: turni radon; turni ŝlosilon en la seruro; ĉe la sono de lia voĉo Stella turnis la kapon [1]; la kamparano […] turnis kaj returnis la paĝojn [2]; la folioj en la arbaro fariĝis flavaj […], la vento ilin forportis kaj turnopelis [3]. VD:kirli, ruli 1
2.
Direkti en iun direkton: turni posten la ĉevalon [4]; ili turnis al Mi la dorson (signo de malestimo, rifuzo, fuĝo...) [5]; returnu vin de viaj malbonaj vojoj [6]; turni la okulojn al la pordo; turni sian rigardon, atenton al io; turni ĉiujn siajn fortojn, klopodojn al iu celo; la randoj de la ĉinaj tegmentoj estas turnitaj supren. VD:adresi, apliki, celi
3.
Meti en novan staton, ŝanĝi: la edziĝo de la princo devis ja alporti al ŝi la morton kaj turni ŝin en ŝaŭmon sur la maro [7]. VD:aliformi, metamorfozi
afrikanse:
beurt
albane:
kthesë
amhare:
መታጠፍ
angle:
turn 2. turn
arabe:
منعطف
armene:
հերթը
azerbajĝane:
çevirmək
bengale:
পালা
birme:
အလှည့်
ĉeĥe:
obrátit, obracet, stočit, točit, vrtět
dane:
tur
estone:
omakorda
eŭske:
txanda
filipine:
pagliko
france:
tourner
galege:
á súa vez,
germane:
verwandeln 1. drehen 2. zuwenden, richten, lenken
guĝarate:
વળાંક
haŭse:
nuna
hinde:
बारी
hispane:
girar
hungare:
1. fordít, forgat 2. elfordít, irányít 3. változtat (vmivé)
irlande:
cas
islande:
snúa
japane:
ターン
jave:
siji
jide:
קערן
jorube:
tan
kanare:
ತಿರುವು
kartvele:
თავის მხრივ,
kazaĥe:
бұрылу
kimre:
dro
kirgize:
бурулуш
kmere:
វេន
koree:
회전
korsike:
turnu
kose:
lithuba
kroate:
red
kurde:
zîvir
latine:
vicissim
latve:
kārta
laŭe:
ແລະເຮັດໃຫ້ການ
litove:
posūkis
makedone:
возврат
malagase:
indray
malaje:
seterusnya
malajalame:
വളവ്
malte:
dawran
maorie:
tahuri
marate:
वळण
mongole:
ээлж
nederlande:
draaien
nepale:
फलस्वरूप
okcidentfrise:
draaie
panĝabe:
ਵਾਰੀ
paŝtue:
وار
pole:
obracać 1. obracać, kręcić 2. obracać, zakręcać
portugale:
virar, voltar, volver, rodar, voltear, transformar 1. girar, rodar
ruande:
hindukira
ruse:
1. вращать, крутить, вертеть, поворачивать, повернуть, переворачивать, перевернуть, обращать 2. поворачивать, повернуть 3. обращать, обратить
samoe:
liliu
sinde:
موڙ
sinhale:
අනෙක් අතට
skotgaele:
tionndadh
slovake:
rozkrútiť, roztočiť, zvrtnúť
slovene:
zavoj
somale:
markooda
ŝone:
chijana
sote:
lehlakoreng le
sunde:
pengkolan
svahile:
upande
svede:
1. vrida 2. vända 3. förvandla
taĝike:
навбати
taje:
เลี้ยว
tamile:
இதையொட்டி
tatare:
борылу
telugue:
మలుపు
ukraine:
поворот
urdue:
باری
uzbeke:
burilish
vjetname:
lần lượt
zulue:
baphendukela

turniĝi, sin turni

1.
Moviĝi ĉirkaŭ sia akso: la rado turniĝis rapide; pordo turniĝas sur sia hoko [8]; la tero turniĝas ĉirkaŭ sia akso kaj rondiras ĉirkaŭ la sunoB ; junaj fraŭlinoj turniĝadis en gaja danco [9]; turniĝadi kiel serpento (rapide ĉiuflanken tordi sian korpon) PrV ; la neĝo turniĝadis [10]; la reĝo sin turnis kaj turnadis antaŭ la spegulo [11]; li sin turnis sur la kalkano Marta . VD:tordi
2.
Ŝanĝi sian direkton: tie la karavano sin turnis al la sudo; sin turni kontraŭ la malamikon; la fortuno povas […] forlasi nin, eĉ sin turni kontraŭ ni [12]; (figure) kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo. VD:dekliniĝi, konvertiĝi
3.
Ekdirekti sian atenton, sian agadon, sian penson aŭ konsideron al...: kien ajn li sin turnos, li sukcesos [13]; sin turni al iu kun peto por helpo; por ĉiuj informoj turnu vin al Sinjoro Ajnulo; ne turnu vin al idoloj [14]; mia voĉo sin turnas al la homoj [15]; lia atento baldaŭ sin turnis al ni.
4.
Iĝi en novan staton: lia amo turniĝis en malamon; li mortis kaj turniĝis en polvonZ .
ĉeĥe:
obracet, stočit, točit, vrtět
france:
se retourner, se tourner, tourner en ~iĝadi kiel serpento: se tordre comme un vers
germane:
1. sich umdrehen 2. umkehren
hispane:
1. dar vueltas, girarse 2. volverse 4. convertirse, volverse
hungare:
1. forog, pörög, kering 2. fordul, irányul 4. változik (vmivé)
pole:
1. obracać się, kręcić się 2. obracać się, zwracać się 4. obracać się
ruse:
1. вращаться, крутиться, поворачиваться, повернуться 2. поворачиваться, повернуться, оборачиваться, обернуться 4. оборачиваться, обратиться
slovake:
rozkrútiť, roztočiť, zvrtnúť
svede:
1. rotera, vridas 2. vändas, vända sig 4. förvandlas
tibete:
མདོང་མོ་

deturni, forturni

(tr)
Ŝanĝi la kutiman aŭ normalan direkton de: deturni la fluon de rivero; deturni iun de la vojo; timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono [16]; Sed baldaŭ ŝi forturnas la vizaĝon, kvazaŭ ŝi ne konus lin [17]. VD:deadmoni, deklini, delogi, devojigi, elreligi
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:7
17. S. Engholm: Al Torento, 1930
ĉeĥe:
odklonit, odvracet, odvrátit
france:
détourner
germane:
sich abwenden
hispane:
desviar
hungare:
elfordít
nederlande:
ronddraaien
pole:
odwracać
ruse:
отворачиваться, отвернуться
slovake:
odbočiť, odkloniť sa
svede:
vända bort

deturniĝi, forturniĝi

(ntr)
Ekiri al alia direkto, turni sin, sian vizaĝon, rigardon aŭ penson al io alia: kiam li sentis, ke lia pensado tro koncentriĝas al ŝi, li haste deturniĝis, timante plian suferon [18].
18. M. Proust, trad. J.-L. Tortel: Unu amo de Swann, 2019
france:
se détourner

elturniĝi

(figure) Eliri el malfacila situacio per sia lerto: sen la angla ne eblas elturniĝi en la mondo kaj en la estonta profesio [19]; elturniĝi el la pagado de impostoj [20].
france:
se débrouiller, se tirer d'affaire
germane:
sich herauswinden
hispane:
evadirse
hungare:
kivágja magát
katalune:
arreglar-s'ho, arreglar-se
nederlande:
zich eruit redden
okcitane:
s'adobar
pole:
wykręcić się, wykaraskać się
ruse:
вывернуться, извернуться, выкрутиться
svede:
vrida sig ur, ta sig ur

elturnaĵo

Elturniĝa rimedo.
france:
expédient, système D
hungare:
kisegítő megoldás, átmeneti megoldás
nederlande:
redmiddel
pole:
wyjście z sytuacji
ruse:
уловка, увёртка
svede:
flyktmedel

returne

1.
Laŭ kontraŭa direkto; malantaŭen irante; revenante al la deira punkto: Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli bone estis al mi tiam, ol nun [21]; li prenis ilin [la galoŝojn] returne [22]; ni ricevas returne nian homan formon [23]; rigardi returnen; flamo movata de vento tien kaj returnenB ; meti ion returne en ĝian lokon.
2.
(figure) Kompense: doni returne; kiam li elspezis spesdekon, li ricevis spesmilon returne [24].
ĉeĥe:
nazpátek, nazpět (adv.), zpátky
france:
en retour
hispane:
de vuelta
hungare:
viszonzásul 1. vissza, visszafelé
nederlande:
terug
pole:
1. odwrotnie, wstecz, z powrotem, nazad (pot. rzadkie), w tył 2. w zamian, zwrotnie
ruse:
назад
slovake:
späť
svede:
tillbaka

returnite

Laŭ inversa maniero.
france:
inversement
hungare:
fordítva
nederlande:
omgedraaid
pole:
odwrotnie, tył na przód (pot.)
ruse:
задом наперёд
slovake:
naopak, obrátene, opačne

akvoturno

MAR Loko de akvejo, kie akvo turniĝas kun ensuĉa forto: ili haltigas aŭ turnas la ŝipon, por eviti danĝerajn akvoturnojn [25]. SUP:vorticoSIN:akvokirlo
france:
tourbillon (d'eau)
hispane:
remolino
pole:
wir wodny
svede:
strömvirvel

kapturno

MED Sento pri nefirmeco en la spaco, pri manko de sampezo, pro kiu ŝajnas turniĝi la objektoj ĉirkaŭe: la vido de la multaj grandvaloraĵoj povis kaŭzi kapturnon [26]; li eksentis fortan kapturnon [27]; sinjorino Anneto sentis kapturnon de ravo [28]; en kapturna alto [29]; (figure) li estis belulo kaj turnis la kapojn al la virinoj (malsaĝigis ilin) B .
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Fabelo en sep rakontoj
27. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 17a
28. V. Devjatnin: Arturo, en: Fundamenta Krestomatio, 1904
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
angle:
vertigo
ĉeĥe:
otočení hlavy
france:
vertige
germane:
Schwindel
hispane:
mareo
hungare:
szédülés
nederlande:
duizeling
pole:
zawrót głowy
ruse:
головокружение
slovake:
točenie hlavy, závrat
svede:
svindel, yrsel

kapturniĝo

(malofte)
MED Kapturno: li ricevis kapturniĝon [30].
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo, 2, kio okazis al la jura konsilisto
angle:
vertigo
france:
vertige
germane:
Schwindel
hungare:
szédülés
nederlande:
duizeling
pole:
zawrót głowy
ruse:
головокружение
svede:
svindel, yrsel

parolturno

LIN Dirmaniero: freŝaj, surprizaj parolturnoj [31].
ĉeĥe:
slovní obrat
france:
expression, tournure (de phrase)
germane:
Redewendung
hispane:
locución, giro
hungare:
szófordulat, mondás, szólás
nederlande:
zegswijze
pole:
zwrot językowy, powiedzenie
ruse:
оборот речи
slovake:
slovný zvrat

administraj notoj

~iĝi, sin ~i: Mankas verkindiko en fonto.
el~aĵo: Mankas dua fontindiko.
el~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
re~e: Mankas verkindiko en fonto.
re~ite: Mankas dua fontindiko.
re~ite: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kap~o: Mankas verkindiko en fonto.