*konvert/i UV
*konverti
(tr)
- 1.
Alkonduki iun al pieco, aŭ
ene de propra religio aŭ ŝanĝante por nova religio:
konverti pekinton;
konverti kristanojn al islamo;
se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo,
rekonvertu vin al Mi
[1];
Gentiana enamiĝis al sia edzo ekde la unua tago, eklernis la
serban kaj konvertiĝis al la ortodoksa eklezio
[2].
- 2.
- (figure)
Per persvado alkonduki iun al nova opinio, partio:
mi estas tro maljuna por esti ankoraŭ
konvertita al tiuj novaj doktrinoj;
al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum ĉiuj aliaj
ĝistiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki
[3].
varbi,
propagandi,
prozelito - 3.
-
Transformi, ŝanĝi:
tiel la granda minaco de klimatovarmiĝo povas esti konvertita
(ŝanĝita) al realigado de malnova revo de la homaro,
verdigo de dezertoj
[4];
Mayauel, la virino kiu estis unue homa estaĵo, poste diigita kaj
fine konvertita en la simbolon de la agavo mem
[5].
- a)
Ŝanĝi monkvanton de unu valuto al alia:
tio helpos al ordinaraj kubanoj, al kiuj fojfoje malfacilas
konverti siajn pesojn
[6].
- b)

Transformi signalon por adapti ĝin al alia transportmedio:
d-ro „Proksimeco” do kolektis la „malproksimecajn” signalojn
samtempe
senditajn de la du sondiloj laŭlonge de sia vojaĝo, li poste
konvertis ĉiun el ili en apartan sonan signalon
[7].
- c)
Transformi datumon, konservante la sencon de la prezentata
informo:
konverti la entjeron 1000000 en egalvaloran
glitpunktan reelon 0.1e7;
konverti mesaĝon el Unikodo en x-surogaton;
konverti minusklajn nomojn al majuskloj;
la konvertoservo de Amazon povas konverti de PDF al MOBI, sed
tia konverto supozeble ne ĉiam bone funkcias
[8];
la alvenantaj leteroj aŭtomate konvertiĝos kaj atingos la
abonanton en la preferata varianto
[9];
konverti musregatan programon al fingroregata
[10].
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:1
2. Monato, Bardhyl Selimi: Albanaj edzinoj por serbaj fraŭloj
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
4. Monato, Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!
5. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
6. Monato, Alberto García Fumero: Poŝtelefonoj pese pezaj
7. Monato, Paulo Sérgio Viana: Aŭskultu simfonion, aŭskultu la universon
8. Monato, Edmund Grimley Evans: La nova Kindlo de Amazon
9. Monato, Grigorij Arosev, Andrej Grigorjevskij: Abonu!
10. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?
2. Monato, Bardhyl Selimi: Albanaj edzinoj por serbaj fraŭloj
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 2. La verkaro de Zamenhof
4. Monato, Werner Fuß: Verdigu la dezertojn!
5. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14
6. Monato, Alberto García Fumero: Poŝtelefonoj pese pezaj
7. Monato, Paulo Sérgio Viana: Aŭskultu simfonion, aŭskultu la universon
8. Monato, Edmund Grimley Evans: La nova Kindlo de Amazon
9. Monato, Grigorij Arosev, Andrej Grigorjevskij: Abonu!
10. Monato, Franck Arnaud: Parto 3: Apple iPad - ĉu revolucio aŭ evolucio?
- angle:
- 1. convert, cause spiritual regeneration 2. proselytize 3.c transform ~i: to port.
- beloruse:
- 1. зьвярнуць (у веру), навярнуць (у веру), павярнуць (грэшніка), навярнуць (грэшніка) 2. схіліць (да думкі, перакананьня) 3. канвэртаваць, ператвараць, абменьваць (грошы)
- ĉeĥe:
- konvertovat, obrátit, provést konverzi, přestoupit, převádět
- ĉine:
- 换算 [huànsuàn], 兌換 [duìhuàn], 化 [huà], 换 [huàn], 改成 [gǎichéng], 轉換 [zhuǎnhuàn], 折合 [zhéhé], 换成 [huànchéng], 入教 [rùjiào], 皈依 [guīyī]
- france:
- convertir
- germane:
- 1. bekehren 2. bekehren 3.a umtauschen 3.c konvertieren ~i: portieren. 3. umwandeln, konvertieren
- hispane:
- convertir
- hungare:
- 1. megtérít 2. megtérít 3.c konvertál, átalakít
- japane:
- 改宗させる [かいしゅうさせる], 転向させる [てんこうさせる], 転換する [てんかんする], 交換する [こうかんする], 兌換する [だかんする]
- pole:
- nawracać, konwertować
- portugale:
- 1. converter 3.c converter
- rumane:
- converti
- ruse:
- 1. обратить (в веру), обратить (грешника) 2. склонить (к убеждению) 3.c преобразовать
- slovake:
- konvertovať, navrátiť niekoho, prehovoriť, prestúpiť do inej cirkvi
konvertiĝi
(ntr)
- 1.
- Aliĝi al religio aŭ opinio, fidante al ĝi kaj agante laŭ ĝi: pentu do, kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu forviŝitaj [11]; la princo Ramzes, por certigi al si la helpon de Fenicianoj, konvertiĝis al la kulto de la diino Istar [12]; dana konvertiĝinto rajtas reprezenti la asocion [13].
- 2.
- (figure) al [Esperanto] konvertiĝis en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista VivZam .
- 3.
- Transformiĝi: la mono konvertiĝis ne nur en nutraĵojn kaj vestaĵojn, sed ankaŭ en novajn hejmojn kaj produktejojn [14].
11.
La Nova Testamento, La agoj 3:19
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
13. Monato, Betty Chatterjee: Etna danino fariĝas proparolanto por islama kredantaro
14. Monato, Bardhyl Selimi: Kiam enmigras mono
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
13. Monato, Betty Chatterjee: Etna danino fariĝas proparolanto por islama kredantaro
14. Monato, Bardhyl Selimi: Kiam enmigras mono
- angle:
- convert
- beloruse:
- пераўтварацца, канвэртавацца, зьмяняцца, зьвяртацца (да веры)
- ĉine:
- 3. 变 [biàn]
- france:
- se convertir
- germane:
- 1. konvertieren 3. sich umwandeln
- hispane:
- convertirse
- japane:
- 改宗する [かいしゅうする], 転向する [てんこうする]
- pole:
- zmienić się
- rumane:
- transforma, schimba
konvertiĝo
Turniĝo al iu religio, al iu doktrino, kaj sekva ŝanĝo en sia
vivmaniero:
ili, aŭdinte tion, komencis interkonsili, pensante kun ĝojo
pri
la venko de sia instruo kaj pri la signifo, kiun por la idolana
mondo havos konvertiĝo de aŭgustano
[15].
15.
H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo
vadis?, 1933
- angle:
- conversion
- beloruse:
- навярненьне (у веру)
- france:
- conversion
- germane:
- Bekehrung
- hispane:
- conversión
- japane:
- 改宗 [かいしゅう], 転向 [てんこう]
- pole:
- konwersja, nawrócenie
- rumane:
- convertire religioasă
konvertilo

Rimedo por konverti:
konvertilo de x-formo al unikodo
[16];
kiam por ĉiu lingvo estos servilo ([…] UNL-vortaro
kaj konvertiloj […]),
uzanto de Interreto preskaŭ sen rimarki tion vidos la tekstojn
tradukitajn al sia lingvo
[17];
elkonvertilo, alkonvertilo
[18];
hidraŭlika-statika konvertilo estas hidraŭlika elemento destinita
por transmisii energion de solidaj partoj en likvo-kolonon aŭ
male
[19].
16.
Vikipedio, Unikodo
17. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
18. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
19. Vikipedio, Hidraŭlika-statika konvertilo
17. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
18. Roland Rotsaert: Universala Retlingvo, Monato, 2000/04, p. 26
19. Vikipedio, Hidraŭlika-statika konvertilo
- beloruse:
- пераўтваральнік, канвэртар
- ĉine:
- 直接成条机 [zhíjiēchéngtiáojī], 变换设备 [biànhuànshèbèi], 轉換器 [zhuǎnhuànqì], 轉爐 [zhuǎnlú]
- germane:
- Übersetzer, Konverter
- japane:
- 転換器 [てんかんうつわ], 変換器 [へんかんき], 変換プログラム [へんかんプログラム], コンバーター
- pole:
- konwertor, przetwornik
- rumane:
- convertizor, captor
konvertito
Tiu, kiu konvertiĝis:
islamo kreskas en Britio, statistikoj indikas, ke inter 2001 kaj
2010 la nombro de la konvertitoj kreskis de 60 000 ĝis 100 000
[20].
20.
Monato, Jens Spillner: Kunfandiĝo de
okcidento kaj oriento
- beloruse:
- навернуты (у веру, наз.), нэафіт
- germane:
- Konvertit
- japane:
- 改宗者 [かいしゅうしゃ], 転向者 [てんこうしゃ]
- pole:
- neofita, przechrzta
- rumane:
- neofit, convertită