*klin/i PV

*klini  

(tr)
1.
Oblikvigi ion vertikalan; fleksi malsupren aŭ flanken: klini la kapon, la frunton antaŭ iu; sin salute klini; gracia klino de la kapoZ ; mi klinas min antaŭ viZ ; la neĝo klinis al la tero la branĉojn de l' abiojB ; sin klini malantaŭen kaj rigardi la plafonon; klinita sub la ŝarĝo de la jaroj; arbo klinita de la vento; (al)klini la orelon al iuZ .
2.
(figure) Emigi, inklinigi, cedigi: klini al pardonemo la animon de la reĝoZ ; mi klinis mian koron por plenumi viajn leĝojnZ ; plena sako ĉiun mastron al vi klinos PrV ; devi sin klini (cedi) antaŭ la cirkonstancojZ .
angle:
bend
beloruse:
1. нахіляць, нагінаць, схіляць 2. схіляць (да чагосьці)
bulgare:
наклонявам, накланям
ĉeĥe:
chýlit, klonit, klopit, nachýlit, nahnout, nahýbat, naklánět, schýlit, sehnout, sklonit, sklánět, sklápět
france:
incliner, faire céder (en faveur de...), pencher (tr., incliner), faire pencher (en faveur de...), plier (tr., incliner), faire plier (inciter à céder), fléchir (tr., incliner), faire fléchir (inciter à céder), inciter, porter (inciter), pousser (inciter), prédiposer ~o: (mouvement d') inclinaison sin ~i: s'incliner, céder, capituler (céder), fléchir (intr., céder), plier (intr., céder), se plier (céder), obéir (céder), se rendre (céder), renoncer (céder) (al)~i la orelon al iu: prêter l'oreille à qn
germane:
1. beugen, neigen, kippen 2. beugen
hispane:
1. agachar, bajar 2. humillar
itale:
inclinare
nederlande:
buigen
pole:
chylić, giąć, nachylać, przychylać, schylać
rumane:
apleca, înclina
ruse:
1. наклонять, нагибать, склонять 2. склонять (к чему-л.)
slovake:
nakláňať, skloniť, skláňať

kliniĝi  

1.
Sin klini, iĝi klinita: kliniĝi ĝis la tero antaŭ iuZ ; adorkliniĝiZ ; kliniĝintaj krucojB ; kliniĝinta turo de Pizo; la veturilo kliniĝis kaj trafis en kavon.
2.  
(figure) Malleviĝi, kiel io kliniĝanta; proksimiĝi al sia finiĝo: la suno kliniĝas al la horizonto; la jaro kliniĝis al sia finoZ ; kliniĝi al la tomboZ ; la tago jam forte kliniĝisZ ; la imperio kliniĝis al sia ruino. VD:kaduka.
3.
(figure) Cedi: li kliniĝis respekte antaŭ la leĝoB ; en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimultoZ ; kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatojZ .
beloruse:
1. нахіляцца, нагінацца, схіляцца 2. хіліцца, схіляцца 3. схіляцца
bulgare:
накланям се
france:
fléchir (intr., s'incliner, céder), capituler (céder), céder, incliner (intr.), s'incliner, pencher (intr., s'incliner), se pencher, plier (intr., s'incliner, céder), se plier (s'incliner, céder), se rendre (à une opinion, céder), renoncer (céder), toucher (à son terme) ador~iĝi: se prosterner, adorer (en se prosternant) ~iĝinta: penché
germane:
1. sich beugen, sich neigen
itale:
inchinarsi, chinarsi
nederlande:
zich buigen
pole:
chynąć się, garbić się, pochylać się, kłaniać się
rumane:
apleca, sărac
ruse:
1. наклоняться, нагибаться, кланяться, склоняться 2. клониться, склоняться 3. склоняться

deklini  

(tr)
Flankenigi, deturni, deteni: ili vane penos deklini nin de nia vojoZ ; kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo, por deklini la vojon de la justecoZ ; deklini la koron de la Izraelidoj de la transiro en la landonZ .
beloruse:
адхіляць
bulgare:
отклонявам
ĉeĥe:
odchýlit, odklonit, vychýlit
france:
détourner (qn de sa voie), dissuader, empêcher, faire dévier, faire éviter de~i la koron de: décourager, dissuader
germane:
biegen, zur Seite neigen
nederlande:
afbuigen
pole:
skręcić, giąć
rumane:
rândul său, îndoire
ruse:
отклонять
slovake:
odkloniť

dekliniĝi  

1.  
Flankeniĝi de normala sinteno, de ia ĝusta vojo...: ĉiuj arbegoj, rozujoj kaj dornoj dekliniĝis, kaj li pasis [1].
2.
Flankeniĝi de vero aŭ justo: dekliniĝi de la bona konduto, de la regulojZ , de sia ĵuroZ .
1. C. Perrault, trad. P. Sarpy: La Belulino dormanta en Arbaro, Rakontoj pri feinoj, Hachette, 1904
beloruse:
адхіляцца
bulgare:
отклонявам се
france:
se détourner (de sa voie), s'écarter (de sa voie), s'éloigner (de sa voie), dévier (intr.)
germane:
1. sich wegbeugen, sich zur Seite neigen
nederlande:
afwijken
pole:
odchylać się, uchylać się
rumane:
se abate, șovăi
ruse:
отклоняться

dekliniĝo

1.
Flankeniĝo: dekliniĝo de la magneta montrilo.
2.
Malobservado de la reguloj aŭ de la moralo: ĉiuj liaj dekliniĝoj estos pardonitaj; per nedekliniĝa irado rekte antaŭenZ ; li sendekliniĝe iris al la elektita celoZ .
angle:
1. declination
beloruse:
адхіленьне
bulgare:
отклонение
france:
écart (par rapport à la règle), déclinaison (écart), déviance, transgression
pole:
deklinacja, odchylenie
rumane:
declinație, varianţă, declinație
ruse:
отклонение

forklini

(tr)
Malproksimigi de si klinante, deturni al alia direkto: forklini la kaponZ , sian orelonZ , pilkon; (figure) forklini ies koleron, riproĉojn, koronZ ; (figure) forklini la rajton de fremduloZ ; (figure) forkliniĝi de la virtoZ , (figure) de la ordonojZ .
beloruse:
адхіляць
bulgare:
отклонявам
ĉeĥe:
odklonit
france:
détourner (de soi), écarter (de soi)
hispane:
desviar
nederlande:
afweren, ombuigen
pole:
odwracać, odchylać
rumane:
întoarce, inversa
ruse:
отклонять, отклонить
slovake:
odkloniť

adorkliniĝi  

REL Kliniĝi antaŭen, eventuale ĝis tuŝo de la grundo, elmontrante adoron: li iros kaj servos al aliaj dioj, kaj adorkliniĝos antaŭ ili aŭ antaŭ la suno aŭ antaŭ la luno [2].
bulgare:
прекланям се
france:
se prosterner
pole:
kłaniać się z szacunkiem
rumane:
arc cu respect

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
de~i: Mankas verkindiko en fonto.
de~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
de~iĝo: Mankas verkindiko en fonto.
for~i: Mankas verkindiko en fonto.