*kuraĝ/a PV

*kuraĝa

Konservanta memregadon kaj celkonforman agemon antaŭ danĝero, malhelpo aŭ malfacilaĵo: kuraĝa maristo [1]; lia ago estis pli freneza ol kuraĝa [2]; la konduto de ŝia edzo ŝajnis al ŝi tiel kuraĝa kaj tiel delikata, ke ŝi ne povis ne rakonti […] tiun okazintaĵon [3]; mi konas vian kuraĝan koron, mi scias, kiel forta vi estas [4]; ĉu ĝi ne estas sprita kaj kuraĝa plano [5]? ŝi eksentis sin denove kuraĝa kaj ŝajnis trankvila Marta ; estu fortaj kaj kuraĝaj, ne timu kaj ne tremu antaŭ ili [6]; [li] kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj [7]; vi povas […] kuraĝe skribi al li, kun la plena certeco, ke li vin komprenos [8]; kuraĝa mieno antaŭ propra kameno PrV ; kiu kuraĝe aliras, facile akiras PrV . VD:brava, heroa, malhumila, nobla, riskema, senŝanceliĝa, spitema, temerara
Rim.: Kuraĝa ago estas pripensita de la intelekto kaj decidita de la volo; maltimaaŭdaca ago povas esti senpripensa, eventuale malprudenta efiko de memfidemo aŭ de individua temperamento. Kuraĝo estas virto kaj laŭdinda kvalito; maltimoaŭdaco povas esti troa aŭ mallaŭdinda eco.
angle:
courageous, bold, brave, dauntless, fearless, intrepid, plucky, lion-hearted
beloruse:
храбры, сьмелы, адважны
bretone:
kalonek
ĉine:
大胆 [dàdǎn], 大膽 [dàdǎn], 胆大 [dǎndà], 膽大 [dǎndà], 勇敢 [yǒnggǎn], 僩 [xiàn], 勇 [yǒng], 胆识 [dǎnshí], 膽識 [dǎnshí], 果敢 [guǒgǎn], 勇武 [yǒngwǔ], 惈 [guǒ], 胆气 [dǎnqì], 膽氣 [dǎnqì], 彪悍 [biāohàn], 有胆量 [yǒudǎnliàng], 有膽量 [yǒudǎnliàng], 勇猛 [yǒngměng]
france:
courageux
germane:
mutig, tapfer, kühn kiu ~e aliras, facile akiras: frisch gewagt ist halb gewonnen.
hispane:
valiente, audaz, valeroso, intrépido, atrevido, bravo
hungare:
bátor
indonezie:
berani
japane:
勇気ある [ゆうきある], 勇敢な [ゆうかんな], 度胸のある [どきょうのある], 元気な [げんきな]
nederlande:
dapper, moedig
pole:
bitny, dzielny, mężny, odważny, śmiały, waleczny, zdecydowany
rumane:
brav, curajos, viteaz, îndrăzneț, hotărât
ruse:
доблестный, храбрый, отважный
svede:
modig
tibete:
བློ་ཁོག་ཆེན་པོ་
ukraine:
хоробрий, сміливий, смілий, відважний
volapuke:
kinik

kuraĝi

(tr)
(la objekto estas infinitivo)
Havi kuraĝon: kiu kuraĝas rajdi sur leono [9]? Jesuo […] diris: kuraĝu, filino, via fido vin savis, kaj en tiu sama horo la virino resaniĝis [10]; neniu el la disĉiploj kuraĝis lin demandi [11]; mi ne kuraĝis tion diri al vi [12]; al mi oni ne kuraĝas tion fari [13]; la akvo ne estis sufiĉe nekovrita kaj glata, por ke ŝi povu kuraĝi travadi ĝin [14]; homo klera, kiu kuraĝas havi propran juĝon, scias ja tre bone, ke ĉio tio ĉi estas nur senenhava pseŭdo-scienca babilado [15].
angle:
be bold enough (to), dare to, venture to
beloruse:
адважвацца, сьмець
bretone:
kalonekaat (v.g.)
ĉine:
敢于 [gǎnyú], 敢於 [gǎnyú], 勇于 [yǒngyú], 勇於 [yǒngyú], 胆敢 [dǎngǎn], 膽敢 [dǎngǎn], 敢 [gǎn]
france:
avoir le courage de, oser
germane:
wagen, sich trauen, sich erkühnen
hispane:
tener el valor de, ser atrevido, ser osado
hungare:
bátor
indonezie:
berani
japane:
あえて~する, ~する勇気がある [するゆうきがある]
nederlande:
durven, aandurven, de moed hebben
pole:
odważnym być, rzucać wyzwanie, stawić czoło
rumane:
fi curajos, provoca, face față
ruse:
сметь, отважиться
svede:
våga
ukraine:
поводитися хоробро/сміливо/відважно, сміти, посміти

kuraĝo

Firmeco de la koro antaŭ danĝero aŭ baro; sentimeco: ni ne devas perdi la kuraĝon [16]; ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta [17]; la kuraĝo kreskas kune kun la danĝero [18]; Elsa aŭdis ilian interparolon, kaj ĝia pli facila tono donis al ŝi kuraĝon reaperi [19]; mi esperas, ke mi havos la kuraĝon necesan por iri ĝis la fino [20]; malantaŭ barilo kuraĝo estas facila PrV .
16. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
18. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
19. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
20. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa
angle:
boldness, bravery, courage, fortitude, mettle, pluck, spirit, valor
beloruse:
сьмеласьць, адвага, храбрасьць
bretone:
kalon (nerzh-kalon), nerzh-kalon
bulgare:
смелост
ĉine:
勇气 [yǒngqì], 勇氣 [yǒngqì], 胆量 [dǎnliàng], 膽量 [dǎnliàng], 气魄 [qìpò], 氣魄 [qìpò], 气概 [qìgài], 氣概 [qìgài], 勇敢 [yǒnggǎn], 心胆 [xīndǎn], 心膽 [xīndǎn], 胆力 [dǎnlì], 膽力 [dǎnlì]
france:
courage
germane:
Mut, Tapferkeit, Kühnheit
hispane:
coraje, valor, audacia
hungare:
bátorság
indonezie:
keberanian
japane:
勇気 [ゆうき], 度胸 [どきょう], 元気 [げんき]
nederlande:
moed
pole:
animusz, brawura, męstwo, odwaga, otucha, waleczność, werwa
rumane:
curaj, bravură, vervă
ruse:
смелость, храбрость, доблесть
svede:
mod
tibete:
སྙིང་སྟོབས་
ukraine:
сміливість, смілість, хоробрість, відвага
volapuke:
kin

kuraĝigi

Inspiri kuraĝon al iu; fari iun kuraĝa, instigi: kelke da feliĉaj ideoj, kiuj aperis [dum] nevola meditado, kuraĝigis min por plua laborado [21]; donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuraĝigu lin, ĉar li transiros antaŭ ĉi tiu popolo [22]; mi deviĝis skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo [23]; ĉi tiu reĝa ago forte ribeligis kaj kuraĝigis la popolaĉon [24]; mi ekparolis al ŝi amike kaj kore, kuraĝigis ŝin [25]; mi penas kuraĝigi min kaj faras kelkajn paŝojn Metrop ; ilia bonkoreco kuraĝigas min sentime paroli [26].
angle:
encourage, cheer on, hearten, inspire
beloruse:
падбадзёрваць, усяляць адвагу
bretone:
kalonekaat (v.k.)
ĉine:
勉励 [miǎnlì], 勉勵 [miǎnlì], 釗 [zhāo], 钊 [zhāo], 令人鼓舞 [lìngréngǔwǔ], 鼓舞 [gǔwǔ], 助威 [zhùwēi], 助長 [zhùzhǎng], 助长 [zhùzhǎng], 励 [lì], 勵 [lì], 砥砺 [dǐlì], 砥礪 [dǐlì]
france:
encourager
germane:
ermutigen ermutigen, Mut zusprechen
hispane:
animar, incitar, infundir valor, inspirar
hungare:
bátorít
indonezie:
memberanikan
japane:
勇気づける [ゆうきづける], 激励する [げきれいする], 元気づける [げんきづける]
nederlande:
aanmoedigen
pole:
ośmielać, pokrzepiać, zagrzać
rumane:
încuraja, reîmprospătaț, încălziți
ruse:
ободрять, вселять отвагу
tibete:
སྐུལ་ལྕག་གཏོང་
ukraine:
підбадьорювати, уселяти мужність, відвагу, заохочувати

kuraĝulo

Homo kuraĝa, brava, ne rezignema antaŭ malfacilaĵoj: li sendis […] tutan armeon da kuraĝuloj [27]; Petroviĉ tute ne posedis famon de kuraĝulo [28]; multaj kuraĝuloj jam estis interne, sed ankoraŭ neniu eliris [29]; post la fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj PrV .
beloruse:
сьмялец, сьмяльчак
france:
courageux (subst.), valeureux (subst.)
germane:
Mutiger
hispane:
valeroso (subst.)
indonezie:
pemberani
japane:
勇者 [ゆうしゃ]
pole:
chwat, zuch
rumane:
curajos, flăcău, fiu
tibete:
དཔའ་བ་
ukraine:
сміливець, смільчак

malkuraĝa

Kiu hezitas, timas, emas cedi antaŭ danĝero aŭ malfacilaĵo: kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu, kaj ne estu malkuraĝa, prenu kun vi ĉiujn militistojn, kaj leviĝu kaj iru al Aj [30]; via majstro estas vanta, malkuraĝa fanfaronisto [31]; la verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboro [32]; mian malkuraĝan agon mi riparis kiel eble plej plene [33]; feliĉeco igas malkuraĝa [34].
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 8:1
31. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
32. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
33. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
34. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
angle:
cowardly
beloruse:
баязьлівы, маладушны
bretone:
aonik, digalon (aonik, hep nerzh)
ĉine:
懦夫 [nuòfū], 草雞 [cǎojī], 草鸡 [cǎojī], 伈 [xǐn], 胆怯 [dǎnqiè], 膽怯 [dǎnqiè], 胆小 [dǎnxiǎo], 膽小 [dǎnxiǎo], 孬 [nāo], 懦弱 [nuòruò], 情急 [qíngjí], 懦怯 [nuòqiè]
france:
couard, lâche (adj. sans courage), peureux
germane:
feige, ängstlich
hispane:
cobarde, miedoso (adj. sin coraje), temeroso
hungare:
gyáva
indonezie:
gentar, kecut, takut
japane:
臆病な [おくびょうな], 意気地のない [いくじのない], ふぬけの, ひきょうな
nederlande:
laf, bang (laf)
pole:
bojaźliwy, tchórzliwy
rumane:
timid, temător
ruse:
малодушный, трусливый
svede:
ängslig, feg
ukraine:
боязкий, боягузливий, лякливий
volapuke:
lukinik

malkuraĝo

Manko de kuraĝo: mi ridis je mi mem pro mia malkuraĝo [35]; ja miloj da germanaj laboristoj dezirus transmigri ĉi tien, pro malkuraĝo, pro deziro eviti kunpuŝiĝon kontraŭ la kapitalista mondo Metrop ; unuj riproĉis al ili malkuraĝon kaj timemon, aliaj asertis, ke ili ne volas batali [36]; tiu ŝajna malkuraĝo lin tre suferigis [37]. SUB:cedemo, timemo
angle:
intimidation, cowardice
beloruse:
баязьлівасьць, маладушнасьць
bretone:
aon, digalon (ak.)
ĉine:
胆小 [dǎnxiǎo], 膽小 [dǎnxiǎo], 慮 [lü], 虑 [lü]
france:
couardise, lâcheté
germane:
Feigheit, mangelnde Festigkeit, Ängstlichkeit
hispane:
cobardía, vileza
hungare:
gyávaság
indonezie:
ketakutan, kegentaran
nederlande:
lafheid
pole:
obawa
rumane:
frică, teamă, îngrijorare
ruse:
малодушние, трусость
ukraine:
боязнь, боязкість, боязливість
volapuke:
lukin

malkuraĝigi, senkuraĝigi

Senigi je kuraĝo, timigi, deadmoni, malinstigi: lia malsukceso tute senkuraĝigis lin; Vanderlieb eĉ ne malkuraĝigis la senoficialajn vizitojn de Fred Kaŭser [38].
38. J. Francis: Misio sen Alveno, 1982
angle:
discourage, intimidate, put one down
ĉine:
吓人 [xiàrén], 嚇人 [xiàrén], 委靡 [wěimǐ], 頹唐 [tuítáng], 颓唐 [tuítáng]
france:
décourager
germane:
entmutigen, verängstigen
hispane:
desanimar, desalentar, desmoralizar
indonezie:
menakuti
japane:
勇気を失わせる [ゆうきをうしなわせる], がっかりさせる
pole:
odstraszać, onieśmielać, zniechęcać, zrażać
rumane:
speria, descuraja, intimida

malkuraĝulo

Homo ne kuraĝa, facile rezignema antaŭ malfacilaĵoj: nur malkuraĝulo akceptas senbatale baton [39]. VD:timulo
39. I. Madách, trad. K. Kalocsay: La Tragedio de l' Homo, 1965
angle:
coward
ĉine:
狗熊 [gǒuxióng], 孬 [nāo], 懦夫 [nuòfū], 縮頭烏龜 [suōtóuwūguī], 缩头乌龟 [suōtóuwūguī], 胆小鬼 [dǎnxiǎoguǐ], 膽小鬼 [dǎnxiǎoguǐ], 軟腳蝦 [ruǎnjiǎoxiā], 软脚虾 [ruǎnjiǎoxiā]
france:
lâche (subts.)
germane:
Feigling
hispane:
cobarde (subts.)
indonezie:
penakut, pengecut
japane:
臆病者 [おくびょうもの], いくじなし, ひきょう者 [ひきょうもの]
pole:
tchórz
rumane:
dihor, laș

senkuraĝa

Ne havanta kuraĝon, energion; deprimita: Mi duone sidis sur la angulo de granda tablo, [...] kun senkuraĝa kaj senokupa mieno [40].
40. A. Fournier, trad. R. Bernard: La Granda Meaulnes, 1976
angle:
disheartened
ĉine:
灰心 [huīxīn], 丧气 [sàngqì], 喪氣 [sàngqì], 偬 [zǒng], 傯 [zǒng], 丧 [sàng], 喪 [sàng], 沮丧 [jǔsàng], 沮喪 [jǔsàng], 頹廢 [tuífèi], 颓废 [tuífèi], 頽 [tuí], 颓 [tuí]
france:
découragé
germane:
mutlos
hispane:
desanimado, desalentado, descorazonado
indonezie:
patah semangat
japane:
勇気のない [ゆうきのない], 意気地のない [いくじのない], 意気消沈した [いきしょうちんした]
pole:
pozbawiony odwagi, tchórzliwy
rumane:
lipsit de curaj, laș, fricos
ukraine:
позбавлений сміливості/відваги, який не має сміливості/відваги

trokuraĝa

Aŭdaca: senscio faras la homojn trokuraĝaj, sed rezonado zorgemaj [41].
41. Lukiano, trad. G. Berveling: Nigrino, Beletra Almanako, 2019-06 (35)
angle:
haughty audacious
beloruse:
адважны, сьмелы, дзёрзкі
bulgare:
смел, дързък, безочлив
ĉine:
胆大 [dǎndà], 膽大 [dǎndà], 大胆 [dàdǎn], 大膽 [dàdǎn], 莽撞 [mǎngzhuàng]
france:
audacieux
germane:
dreist, wagemutig, waghalsig, kühn, draufgängerisch
hispane:
audaz
hungare:
merész
indonezie:
lancang, kurang ajar
itale:
audace
japane:
向こう見ずの [むこうみずの]
nederlande:
waaghalsig, dapper, roekeloos
pole:
zuchwały
rumane:
îndrăzneț
ruse:
отважный, дерзкий, смелый
slovake:
odvážny
svede:
djärv, våghalsig

trokuraĝo

Aŭdaco: ŝi revenis en penso al la antaŭa vespero kaj rememoris la trokuraĝon de la provincestro, kiun ŝi digne repuŝis [42].
42. F. Cândido Xavier, trad. L. C. Porto Carreiro Neto: Antaŭ Du Mil Jaroj, 1993
angle:
audacity
beloruse:
адвага
bulgare:
дързост
ĉine:
厚脸皮 [hòuliǎnpí], 厚臉皮 [hòuliǎnpí], 魯莽 [lǔmǎng], 鲁莽 [lǔmǎng]
france:
audace
germane:
Wagemut, Waghalsigkeit, Kühnheit, Draufgängertum
hispane:
audacia
hungare:
merészség
indonezie:
kelancangan, kekurangajaran
itale:
audacia
nederlande:
roekeloosheid
pole:
śmiałość, zuchwałość, czelność
rumane:
bărbăție, obrăznicie, tupeu
slovake:
odvaha
svede:
djärvhet, våghalsighet

administraj notoj