8aŭdac/i PV

aŭdaci

(ntr)
1.
Riski fari ion, malgraŭ la danĝeroj aŭ malhelpoj; maltimi: la du unuaj, kiuj aŭdacis eksciti la popolon kontraŭ Cezaro, estas kaptitaj MkM ; li aŭdacis la aventuron elŝipiĝi [1]; ĉu mi aŭdacu peti iun knabinon al dancado FSI ? (figure) vertiĝodona centra altaĵo, kiun tempo ne aŭdacis tuŝi, kronita de preĝejo Sol .
2.
Riski fari ion spitante la decon aŭ kutimojn: ili estas nur servistoj, mi tute ne povis kompreni, kiel ili aŭdacis proponi al mi la fruktojn de sia mastro VaK ; mi estis konsternita, kiel li aŭdacas tion aserti, mi ja tamen pli bone scias VaK ; ĉiuj surpriziĝis pri lia senemocia diro tiurilate, sed neniu aŭdacis fari demandojn ChB ; kiel diable vi aŭdacas akuzi min pri ŝtelo ChV ? foje li aŭdacis deklari, ke la kanjono de Kolorado estas pli bela ol la valo de la Tajo en Hispanio [2]; kiu aŭdacas opinii libere pri la manifesto, la kooperativo aŭ la grafika aspekto de la revuo, tiu punende pekas [3].
1. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 24
2. Szathmari: La guarbo
3. Jorge Camacho: La liturgio de l' foiro
angle:
have the audacity (to)
beloruse:
адважвацца, асмельвацца
bulgare:
смея, осмелявам се
ĉine:
冒風險 [màofēngxiǎn], 冒风险 [màofēngxiǎn]
france:
oser
germane:
1. kühn sein, unerschrocken sein, wagemutig sein, sich trauen 2. wagen, riskieren, sich erdreisten, sich erkühnen
hebree:
להעז, לנהוג באומץ
hungare:
merészel
itale:
osare
nederlande:
wagen
pole:
mieć śmiałość, mieć czelność, ośmielać się
ruse:
решаться, решиться, осмеливаться, осмелиться, дерзать, дерзнуть 2. сметь, посметь
slovake:
odvážiť sa (osmeliť sa)
svede:
vara djärv, vara våghalsig
ukraine:
зважуватися, наважуватися, насмілюватися, книжн. дерзати

aŭdaca

Aŭdacoplena, riskemega, maltima: aŭdaca pamfleto, revo, paradokso, koketeco, entrepreno, mieno, ŝtelisto; neniu el la knaboj estis pli aŭdaca kaj bubeca ol ŝi [4]; aŭdacaj gepatroj […] ne hezitis enkonduki [tiun lingvon] eĉ en la familian vivon Ret ; liaj versoj per aŭdacaj ritmoŝanĝoj substrekas la disvolviĝon de lia inspiro EeP ; sian iom hispanecan eksteraĵon […] li substrekis per agrabla, tamen iom aŭdaca vestaĵo KKr ; stelulino, tutmonde konata pro siaj aŭdacaj dekoltaĵoj KrB ; aŭdaca ŝtelo okazis hieraŭ nokte, unu horon post la fermo de la foiro KrM . SIN:kuraĝa, riskema
Rim.: Pri la sinonimoj vd rimarkon ĉe „kuraĝa“.
angle:
audacious
beloruse:
адважны, сьмелы, дзёрзкі
bulgare:
смел, дързък, безочлив
france:
audacieux
germane:
dreist, wagemutig, waghalsig, kühn, draufgängerisch
hebree:
אמיץ, חוצפן
hispane:
audaz
hungare:
merész
itale:
audace
nederlande:
waaghalsig, dapper, roekeloos
pole:
zuchwały
ruse:
отважный, дерзкий, смелый
slovake:
odvážny
svede:
djärv, våghalsig
ukraine:
відважний, зухвалий, сміливий, відчайдушний

aŭdaco

1.
Ago aŭ sinteno de iu, kiu aŭdacas1: mi descendis de la tablo kun la aŭdaco de la profetoj, kaj kunplektinte miajn brakojn sur mia brusto mi firme okulen rigardis la kirliĝantan amason de la frenezuloj VaK .
2.
Ago aŭ sinteno de iu, kiu aŭdacas2: mi konsterniĝis pro la aŭdaco, ke li povas senkonscience kaj cinike kalumnii nian socion VaK .
angle:
audacity
beloruse:
адвага
bulgare:
дързост
ĉine:
厚脸皮 [hòuliǎnpí], 厚臉皮 [hòuliǎnpí], 气魄 [qìpò], 氣魄 [qìpò], 勇敢 [yǒnggǎn], 无耻 [wúchǐ], 無恥 [wúchǐ], 魯莽 [lǔmǎng], 鲁莽 [lǔmǎng]
france:
audace
germane:
Wagemut, Waghalsigkeit, Kühnheit, Draufgängertum
hebree:
חוּצפָּה
hispane:
audacia
hungare:
merészség
itale:
audacia
nederlande:
roekeloosheid
pole:
śmiałość, zuchwałość, czelność
ruse:
1. отвага, смелость, дерзновение 2. дерзость, наглость
slovake:
odvaha
svede:
djärvhet, våghalsighet
ukraine:
відвага, рішучість, дерзання

malaŭdaca

Embarasiĝema, ĝeniĝema, al kiu mankas memfido, kiu antaŭtimas malobei decon aŭ kutimon: li estis tro malaŭdaca por demandi pri tio; malaŭdaca rigardo, rideto; ĉu ĝi (MOK) rajtas enkonduki hierarkiojn en la internacian juron, kiam tiu juro mem estas ĉi-rilate tiom malaŭdaca [5]?
SIN:timidaVD:hontema, sinĝena2, modesta1, timema
5. Le Monde diplomatique en Esperanto
angle:
timid, shy
beloruse:
нясьмелы, баязьлівы, сарамяжны, палахлівы, нерашучы
ruse:
робкий, застенчивый, несмелый

administraj notoj

mal~a: Mankas verkindiko en fonto.