*distr/i PV

*distri

(tr)
1.
Deturni ies atenton de ĵusa al nova temo, malatentigi.
a)
Malhelpe deturni la spiriton de ĝia okupiĝo: la lernantojn distris zumado de muŝo; la urba bruo tro distras min; Maria […] sidis apud la piedoj de la Sinjoro, kaj aŭskultis lian parolon, sed Marta estis distrata pro multo da servado [1]; vi atentu la Sinjoron nedistrite [2]; la incitita ĉefpastro ne lasis sin distri de siaj ideoj [3]; li turnis distrite per siaj maldikaj fingroj la paĝojn de la libro IK ; liaj distritaj okuloj direktiĝadis ĉiumomente al la paperoj, kiuj kuŝis sur la tablo Marta . ANT:atentigi, fokusiVD:malabsorbigi
b)
Deturni la spiriton de ĝiaj prizorgoj, agrable okupante, amuzante ĝin: la kuracisto diras, ke mi bezonas min distri, vidi aliajn vizaĝojn ĉirkaŭ mi FK ; [tie] oni povis trafi ilin en ilia vera formo: tiu de distrato, de „amuziĝanto“ [4]. VD:malenuigi, mallacigi, malstreĉi
2.
(arkaismo) Disigi: ĉirkaŭe en la ĉambro estis distrita ankoraŭ multo da sendifinaj puf-seĝoj FK ; ne parolante pri la multegaj, distritaj en la tuta mondo familioj, kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de manĝoj FK .
angle:
distract
ĉeĥe:
pobavit, rozptýlit
france:
1.a déranger (distraire), distraire (déranger) 1.b amuser, divertir (amuser), distraire (amuser) 2. distraire (séparer), éparpiller, séparer (éparpiller)
germane:
1.a ablenken 1.b zerstreuen, unterhalten 2. verstreuen
hungare:
1.a szórakoztat 1.b kikapcsol (szórakoztat) 2. szétszór
japane:
気を散らす [きをちらす], 気晴らしをさせる [きばらしをさせる]
pole:
1.a rozpraszać 1.b bawić, cieszyć 2. oddzielać, rozdzielać, rozłączać, rozrzucać, rozpraszać (rozrzucać), separować
portugale:
1.a distrair, desviar a atenção 1.b distrair, divertir, entreter
ruse:
1.a отвлекать 1.b развлекать
slovake:
rozptýliť, zabávať
ukraine:
відволікати, розважати

distra

Kiu distras, logas la atenton al nova aŭ al amuza temo: la distrajn momentojn de miaj ĉiutagaj promenadoj ofte plenigis ĉarmaj kontempladoj [5]; tiu biblia libro ne estas distra legaĵo [6]; rakontaro sukcesa, leĝera, sed kelkfoje pensiga, distra, neniam teda [7]; amaskomunikiloj ĝenerale iĝis pli kaj pli distraj, precipe sub influo de privata, komerca televido [8].
ĉeĥe:
roztržitý, roztěkaný, těkavý
france:
distrayant, divertissant
germane:
ablenkend, zerstreuend
hebree:
מבדר
hungare:
szórakoztató
japane:
気晴らしの [きばらしの]
ruse:
развлекательный
slovake:
roztržitý
ukraine:
розважальний

distro

Animastato de tiu, kiu distriĝas: li dum ripoziga distro forgesas grincon de la kriz' [9]; mi plezuriĝis en tiu distro de la okuloj [10]; pure vanaj fikcioj […], kiuj enhavas neniun veran instruon kaj celas nur distron [11]. ANT:atento
ĉeĥe:
bavení, rozptýlení, zábava
france:
amusement, distraction, divertissement, inattention (distraction)
germane:
Unterhaltung, Ablenkung, Zerstreuung
hebree:
בידור
hungare:
szórakozás
japane:
娯楽 [ごらく], 気晴らし [きばらし]
ruse:
развлечение
slovake:
zabavenie
ukraine:
розвага, забава

distraĵo, distriĝo

Afero, okupo, okazaĵo kiu distras: tiuj sonoj penetradis ĝis en la malliberejon de Georgo, kaj tio donis al li distraĵon [12]; amuziĝu, la juneco bezonas distraĵojn [13]; la laboruloj rapidas al ripozo aŭ al distriĝo Marta ; Eisinger […] elpensadis historietojn, distraĵojn, en kiuj li mem estis celo de mokado [14]. VD:amuzaĵo, ŝatokupo
france:
distraction
germane:
Entspannung, Freizeit
japane:
気晴らしになるもの [きばらしになるもの], 娯楽 [ごらく]

distriĝi

(ntr)
1.
Esti malatentigata: ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon, ke ili disiĝu, distriĝu kaj kuru sub vian pafon [15]; ni povas lin trankvile pridemandi dum kelkaj minutoj: li neniam distriĝas [16].
2.
Esti amuzata: la publiko bone distriĝis, ĉiuj ridegis [17]; kiam neĝas en la montoj, lokaj familioj veturas tien por distriĝi [18]; ŝi ŝatis babili kaj distriĝi kun sprita homo [19].
3.
(arkaismo) Disiĝi, disiri: la espero distriĝis, kiel fumo FK ; la nebulo tute distriĝis [20].
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
16. A. Fernández: Kalejdoskopa rememoro, 2007
17. J. Sigmond, S. Rodin: Libazar' Kaj Tero, 2013
18. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 2003
19. Monato, Franz-Georg Rössler: Kuracbaneje, 2004
20. R. L. Stevenson, trad. W. Morrison kaj W. W. Mann: Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde, 1909
france:
1. se déconcentrer, se disperser (se déconcentrer), se dissiper (se déconcentrer) 2. s'amuser, se distraire 3. s'éparpiller, s'égailler, s'évanouir (s'éparpiller), se séparer (s'éparpiller)
germane:
sich ablenken, sich zerstreuen
hebree:
להתבדר
hungare:
1. elkalandozik (szórakozott), szórakozott 2. szórakozik, kikapcsolódik 3. szétszóródik
japane:
気が散る [きがちる], 気を紛らす [きをまぎらす], 気晴らしをする [きばらしをする]
pole:
1. rozpraszać się, być roztargnionym, być roztrzepanym 2. bawić się, oddawać się zabawie, oddawać się rozrywce, oddawać się uciechom 3. oddzielać się, rozdzielać się, rozłączać się, rozpraszać się (rozrzucać), rozstawać się (z kimś), rozchodzić się (z kimś), separować się
ruse:
1. отвлекаться 2. развлекаться
ukraine:
відволікатися, розважатися, забавлятися

distriĝema

Ne kapabla fiksi sian atenton aŭ neatenta pro tro profunda medito: la grandaj sciencistoj estas ofte distriĝemaj; distriĝeme kaj revante mi marŝadis sen ĉirkaŭrigardi [21]; Aniko aspektis distriĝema, ŝia rigardo erarvagis, kaj en ŝia parolo kvazaŭ mankis logiko [22]; mi ŝvitegis pro streĉo kiam li estis ĵetanta al mi sian distriĝeman rigardon [23]. ANT:atenta
21. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
22. Julian Modest: La kaptilo, Monato, 2000/09, p. 21
23. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
france:
distrait (étourdi), étourdi (distrait)
germane:
zerstreut, unaufmerksam
hungare:
szórakozott
japane:
うわのそらの, ぼんやりした
pole:
roztargniony, roztrzepany (nieuważny)
ruse:
рассеянный, невнимательный, отвлекающийся
ukraine:
неуважний, неуважливий

administraj notoj