*enu/i PV
*enui ↝
(x)
-
Malplezuri pro senintereso aŭ neokupiteco:
mi enuis la tutan tagon, atendante vin;
„ha, ĉu vi du neniam enuas la ŝakludon?“ ŝi diris konversacie
[1].
oscedi.
Rim.: PIV2 rigardas transitivan uzon de enui evitinda, sed ĝi estas literature trovebla, kiel atestas supra ekzemplo. [ĵv]
1.
J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
- angle:
- be bored
- beloruse:
- нудзіць, нудзіцца
- ĉeĥe:
- mít dlouhou chvíli, nudit se
- france:
- s'embêter (éprouver de l'ennui), s'ennuyer (éprouver de l'ennui)
- germane:
- sich langweilen
- hispane:
- aburrirse
- katalune:
- avorrir-se
- nederlande:
- zich vervelen
- pole:
- nudzić się
- portugale:
- aborrecer-se, enfastiar-se, enfadar-se
- ruse:
- скучать
- slovake:
- nudiť
enuo ↝
-
Stato de enuanto:
la laboro estas plej bona kuracilo kontraŭ enuo;
kia enuo!
melankolio, spleno, tedo.
- angle:
- boredom what a bore!
- beloruse:
- нуда, нудота
- ĉeĥe:
- nuda
- france:
- ennui (lassitude), lassitude (ennui)
- germane:
- Langweile
- hebree:
- שעמום
- hispane:
- aburrimiento qué aburrimiento!
- katalune:
- avorriment
- nederlande:
- verveling
- pole:
- nuda ale nuda!, co za nuda!
- ruse:
- скука
- slovake:
- dlhá chvíľa, nuda
enua ↝
-
Rilata al enuo, plena je enuo,
enuiga:
enuaj tagoj (dum kiuj oni enuas);
la princo oscedis kaj ĉirkaŭrigard[is]
per enuaj okuloj (montrantaj enuon)
[2];
en lingvo natura li atingos tion ĉi nur post tutaj jaroj
da malfacila kaj enua laborado (enuiga)
EE
;
scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan
PrV
.
griza3.
- angle:
- boring
- beloruse:
- нудны
- ĉeĥe:
- nezáživný
- france:
- ennuyé (qui montre l'ennui), ennuyeux (lassant), lassant (ennuyeux)
- hebree:
- מְשַׁעֲמֵם
- hispane:
- aburrido
- katalune:
- avorrit
- nederlande:
- saai
- pole:
- nudny
- ruse:
- скучный
- slovake:
- nezáživný, nudný
enuigi ↝
(tr)
- Kaŭzi enuon, tedi: lia parolado enuigis ĉiujn; tiu sencela vagado baldaŭ lacigas kaj enuigas ilinZ .
- angle:
- bore
- beloruse:
- надакучыць
- ĉeĥe:
- nudit (někoho), unudit
- france:
- ennuyer (lasser), lasser (ennuyer)
- germane:
- langweilen
- hebree:
- לשעמם
- hispane:
- aburrir
- katalune:
- avorrir
- nederlande:
- vervelen
- pole:
- nudzić, zanudzać
- ruse:
- наскучить, навести скуку
- slovake:
- nudiť, vzbudzovať nudu
enuiga ↝
- Kaŭzanta enuon: enuiga viro, libro, teatraĵo; sono, tiel monotona, tiel terure enuiga [3]; tiuj samaj solecaj promenadoj, kiuj estas nun tiel ĝuoplenaj por mi, tiam estis al mi sengustaj kaj enuigaj [4].
3.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malgranda Tuk
4. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Oka promenado
4. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Oka promenado
- angle:
- boring
- beloruse:
- нудны
- ĉeĥe:
- nudný, nudící, otravný
- france:
- ennuyeux (lassant), lassant (ennuyeux)
- germane:
- langweilig
- hebree:
- מְשַׁעֲמֵם
- hispane:
- aburrido
- katalune:
- avorrit
- nederlande:
- vervelend
- pole:
- nudny
- ruse:
- скучный, наводящий скуку
- slovake:
- nezáživný, nudný
administraj notoj
pri
~a:
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
La ekz-o "~aj tagoj" venas de PV mem (ekz sub "griza"). Indus trovi aliajn. Mi hezitis enkonduki "~plena", kiu estas same vastsenca kaj ŝajne sinonima al ~a, sed ne trovis ekz-ojn. [MB]~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.