*disPV

I.

dis-  

Prefikso esprimanta malkuniĝon, dividon, foriĝon en diversajn direktojn: disŝiri paperon; disĵeti flugfoliojn; dissemi grajnojn; di dispeli birdojn; vi diskurigis viajn malamikojn [1]; dissendi cirkuleron; disbati muron; ili tute malkonsentas kaj disopinias; dismembriĝo de la ideoj en memstarajn vortojnZ ; disvastiĝo de opinio; la gardisto disetendis la manojn [2]; disbabili, disdoni, disfali, disflugi, disliberigi, dispecigi, displekti, dispolviĝi, disporti, disrabi, disspecigi, disstarigi, disŝprucigi, distrumpeti, disverŝi, disdividi, disfrakasi, disrompi.
Rim.: Ĉi tiu prefikso havas kelkfoje sencon tre proksiman al tiu de malsen: disvolvi (malvolvi); disfaldi (malfaldi); disrevigi (senrevigi); disharmonia.
germane:
auseinander-, zer-
pole:
roz-
portugale:
des-, dis- (Prefixo que indica desunião, separação, dispersão)
ruse:
раз-
II.
Samsignifa vortero uzata memstare:

disa

1.  
Maldensa, dismetita, dissemita: la disaj dometoj de la vilaĝo; la trupoj atakis laŭ disa ordo; la lampegoj lumis dise en la nokto. VD:sporada.
2.
MAT
a)  
[3] (p.p. du aroj) Tiaj, ke ili ne havas komunan elementon: la paraj kaj neparaj nombroj konsistigas disajn arojn; du aroj estas disaj, se kaj nur se ilia komunaĵo estas malplena.
b)  
PIV2 (p.p. familio) Tia, ke ĉiuj ajn du termoj de ĝi estas disaj: la kvocienta aro de ekvivalento-rilato ene de aro E konsistigas disan familion de subaroj de E; por ke familio estu disa, ne sufiĉas, ke ĝiaj termoj havu neniun komunan elementon.
angle:
2.a disjoint (set) 2.b disjoint (family)
ĉeĥe:
disjunktivní, disjunktní
france:
1. dispersé, éparpillé 2.a (ensemble) disjoint 2.b (famille) disjointe (math.)
germane:
1. auseinander, getrennt 2.a disjunkt (-e Menge) 2.b disjunkt (-e Familie)
hispane:
disperso, dispersa
pole:
1. oddzielny, rozrzucony 2.a (zbiór) rozłączny 2.b rozłączna (rodzina zbiorów)
ruse:
разъединённый, разобщённый, разрозненный, рассеянный, раздельный, распределённый 2.a непересекающееся (множество) 2.b (семейство) непересекающихся множеств
slovake:
riedky, rozptýlený

diseco  

Malkuneco, aparteco, malproksimeco, diferenco, malamikeco: la intergenta disecoZ .
ĉeĥe:
rozptyl, rozptýlenost
france:
dispersion, division (dispersion), éparpillement
hebree:
פיזור
pole:
oddzielność, rozłączność, rozbieżność
ruse:
разъединённость, разрозненность, разобщённость
slovake:
rozptyl

*disigi  

(tr)
Apartigi, dividi, malkunigi: li disigis la batalantojn; la suno disigis la nubojn; vi disigis la interligon kun via sklavo [4]; tiu doloro, kiu samtempe disigis kaj kunligis ilin [5]; fremdaj elementoj disigis la socionB ; oni devas disigi tiujn du proponojn VD:dismeti, disĵeti, dissemi.
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 89:39
5. Stellan Engholm: Al Torento, ĉapitro IV, 1930
ĉeĥe:
oddělit, odloučit, rozdělit, rozloučit, rozpojit, rozptýlit, rozptýlit
france:
disperser, séparer, diviser (séparer), éparpiller
germane:
trennen, zerteilen
hebree:
להפריד
hispane:
separar, apartar, desunir, dividir
pole:
oddzielać, rozdzielać, rozłączać, rozrzucać, rozpraszać (rozrzucać), separować
ruse:
разъединить, разобщить, разделить
slovake:
odlúčiť, rozdeliť, rozložiť, rozviesť

disiĝi  

(ntr)
Iri al diversaj direktoj, malkuniĝi: ni disiĝis en diversajn flankojnZ ; post alkutimiĝo doloras disiĝoPrV .
france:
se séparer
germane:
sich trennen
hebree:
להיפרד
hispane:
desunirse, separarse, dispersarse, dividirse
pole:
oddzielać się, rozdzielać się, rozłączać się, rozpraszać się (rozrzucać), rozstawać się (z kimś), rozchodzić się (z kimś), separować się
ruse:
разъединиться, разделиться, разойтись, расстаться

nedisigebla

Kiun oni ne povas disigi, kiu ĉiam kunestas kun...: estas libroj, kiuj fariĝas niaj nedisigeblaj amikoj [6].
ĉeĥe:
neodlučný, nerozborný, nerozlučný
france:
inséparable
hispane:
inseparable
slovake:
nerozlučný

fokusdiseco  

angle:
eccentricity
ĉeĥe:
excentricita, výstřednost
france:
excentricité (d'une conique)
germane:
Exzentrizität
pole:
mimośród
portugale:
excentricidade
ruse:
эксцентрицитет, эксцентриситет
slovake:
excentricita, výstrednosť

administraj notoj

~-: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~eco: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
fokus~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.