*komun/a

*komuna

1.  
Samtempe uzata de pluraj, apartenanta al pluraj, en kiu pluraj partoprenas: komuna amiko, ĉambro, necesejo, letero, tero; komuna kunveno, laboro, vespermanĝo; komuna celo DL ; komuna fundamento DL ; enkonduko de komuna lingvo FK ; komuna rida krio FK ; profitoj, kiuj estos atingataj per komuna laborado FK ; uzi la komunan prepozicion „je“ FK ; malfeliĉo komuna estas malpli premanta (vd kompanio) PrV ; pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento ol kun malpacema edzino en komuna domo [1]; tiu ĉi maniero de skribado estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo [2]; sciencaj kongresoj havas nenion komunan kun la politiko; ni volas havi nenion komunan kun tiu homo; punkto komuna al du rektaj linioj; GRA komuna silabo (laŭvole longa aŭ mallonga).
2.  
Rilata al la plejmulto de homoj: komuna ideo, opinio (dividata de la plejmulto); komuna lingvo (lingvo de la plejmulto, kontraste al tiu de fakuloj); komuna leĝo (al kiu ĉiuj estas submetitaj); la komuna saĝo (kapablo distingi veron de malvero, almenaŭ tiom, kiom povas ĉiu ajn normala homo); la komuna (publika) atento; fakto, laŭ la komuna dirmaniero, estas fakto [3]; enkondukita en komunan uzadon FK ; la kaŭzoj de la kronika kataro estas: [...] komunaj malutilaĵoj de diversaj specoj [kiel] malbona aero (observeblaj ĉe plejmulto de pacientoj) [4]. VD:banala, ĝenerala, ordinara, socia, triviala, vulgara.
Rim.: De la ideo „dividata de la plejmulto“, „observebla ĉe la plejmulto“, la senco facile glitas al „kutima“, „ordinara“, sed se mankas rekta apogo de iu plejmulto, oni prefere uzu alian vorton. Ekz-e estas konsilinde ne diri komuna delikto (prefere: ofta, kutima), komuna vorto (prefere: komune uzata, komune dirata, komunuza), komuna ĝentilaĵo [5] (prefere: banala, kutima), reguligo de la komunaj kondiĉoj de la vivo [6] (prefere: kutimaj, ĝeneralaj), komuna kreskaĵo, familia nomo (prefere: ofte trovebla, ofta, abunda)...
angle:
common
ĉeĥe:
kolektivní, komunní, obecný, společenský, společný
france:
malfeliĉo ~a estas malpli premanta: malheur partagé n'est malheur qu'à demi havi nenion ~an kun: n'avoir rien en/de commun avec 1. commun (collectif), à plusieurs, collectif, en commun, en partage, général (collectif), partagé (à plusieurs), public (collectif) 2. commun (usuel), courant (commun), fréquent, général (usuel), habituel (courant), ordinaire (usuel), répandu (usuel), usuel
germane:
1. gemeinsam 2. allgemein
hispane:
1. común 2. común, popular
itale:
2. comune
latine:
communis
nederlande:
1. gemeenschappelijk 2. algemeen
pole:
1. wspólny 2. ogólny
portugale:
comum 1. comum
ruse:
общий
slovake:
pospolitý, spoločný
svede:
gemensam
tokipone:
kulupu

komuno Vikipedio

(malofte)
1.  
Komuneco: ni kunvenas por horo de silento en komuno antaŭ Dio [7].
2.  
Komunumo 2: ĉu mi devas ankaŭ la domon fordoni al la komuno? [8].
ĉeĥe:
komunita, obec, osada
nederlande:
1. gemeenschap 2. gemeenschap, gemeente
pole:
2. gmina, komuna
slovake:
komunita, obec, osada

komune

En maniero komuna:
1.  
amo kaj puno loĝas komune PrV ; se krom la naskiĝurbo mi ion ajn komune kun vi posedas, certe, ne estas la talent' [9]; nenia ofero estus tro granda, se ni povus per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman (komuna al la tuta homaro) [10]. VD:kune
2.  
la vortaro de lingvo internacia [...] devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo EE ; la arto de verkado [postulas] sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan Marta . VD:ĝenerale, ordinare, ofte
9. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Al Paul Verlaine
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, El la Unua Libro de la lingvo Esperanto
ĉeĥe:
společně (s)
france:
amo kaj puno loĝas ~e: qui aime bien châtie bien ~ehoma: de l'humanité, commun à l'humanité 1. en commun, ensemble, collectivement 2. communément, couramment, fréquemment, habituellement, usuellement
germane:
gemeinsam 1. zusammen
hispane:
1. comúnmente 2. popularmente
itale:
1. comunemente
latine:
1. communiter
nederlande:
tezamen 1. samen
pole:
1. wspólnie, razem 2. ogólnie
ruse:
1. вместе, совместно, сообща 2. обычно, вообще
slovake:
napospol, spoločne, vospolok

komunaĵo  

1.
Io komuna al pluraj personoj: kian komunaĵon havas lumo kun mallumo [11]? ekde la mezepoko ekzistis apud ĉiu vilaĝo komuna paŝtejo, sur kiu la vilaĝanoj rajtis paŝti sian brutaron […] dum la 19a jarcento tiuj komunaĵoj iom post iom malaperis [12]; ĉu iamaj ekkonoj ĝis nun efektiviĝis en progresoj, ĉu ili daŭre restas komunaĵo de la socio aŭ denove perdiĝas [13]?
2.  
MAT[14] (de aroj) Aro de la elementoj, kiuj komune apartenas al ĉiuj aroj: la komunaĵo de `{a,b,c}` kaj `{a,c,d}` estas `{a,c}`; la komunaĵon de `bb E` kaj `bb F` oni signas per `bb E nn bb F` (legu: e kaj fo); la komunaĵo de aro el subaroj (la komunaĵo de ĉiuj subaroj en la aro); la normala kerno de subgrupo […] estas la komunaĵo de la konjugacioj de la donita subgrupo [15].
Rim.: Kvankam aperis neniu pli bona termino por ĉi tiu nocio, la nuna formo estas problema. Unue estas facile miksi ĝin kun la parenca „kunaĵo“, kaj due ne tre klaras, kiel nomi la operacion, kiu al du aroj asocias ilian komunaĵon. Pluraj naciaj lingvoj uzas ĉi-cele ag-substantivon, kiu servas ankaŭ por nomi la operacian rezulton.
angle:
2. intersection (of sets)
france:
1. communauté (chose commune), chose commune 2. intersection (d'ensembles)
germane:
1. Gemeinsamkeit, Gemeineigentum 2. Gemeinsames, Schnittmenge, Durchschnitt
hispane:
2. intersección (de conjuntos)
itale:
2. intersezione
nederlande:
1. iets gemeenschappelijks 2. doorsnede
pole:
1. część wspólna 2. część wspólna (zbiorów), iloczyn (zbiorów), przecięcie (zbiorów)
ruse:
1. общее достояние, общая часть 2. пересечение (множеств)

komuneco  

Eco de io komuna: komuneco de lingvo kreas komunecon de kulturo kaj de sentoj; komuneco de la bienoj; vivi en malvasta komuneco BdV ; (evitinde) en tiu momento, la komuneco (ŝabloneco) de iliaj kondolencoj min dolorus [16].
16. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 11
ĉeĥe:
obecnost, společenství, společná vlastnost
france:
communauté (propriété de ce qui est commun), partage (fait d'avoir en commun)
germane:
Gemeinschaft, Gemeinsamkeit
hispane:
comunidad (característica)
latine:
communitas, atis
nederlande:
gemeenschap
ruse:
общность
slovake:
pospolitosť, spoločenstvo

komunismo   Vikipedio

MAHPOL Socipolitika doktrino, kiu celas anstataŭi kapitalismon, detrui la privatajn proprieton kaj iniciaton, bazi la ekonomian vivon sur komuneco de la havo: laŭ mia scio komunismo estas depratempa revo de la homaro pri la justa komunumo, kie inter la homoj regas frateco kaj justeco kaj inter la popoloj konkordo kaj paco [17]; oni komprenis en Jugoslavio, ke komunismo diferencas de okcidenta privata kapitalismo kaj fariĝis efektive ŝtata kapitalismo [18]; en la centro de Tirano, kie iam staris Stalin-monumento, oni konstruos rememorigilon pri la viktimoj de komunismo [19]. VD:socialismo, bolŝevismo, anarkismo. ANT:sociala kredito
17. Monato, Zdeněk Zavodný: Depratempa revo, 2014
18. Monato, Zlatko Tišljar: Sistemo studinda, 2014
19. Monato, Bardhyl Selimi: Sekretoj eltombigitaj, 2010
bulgare:
комунизъм
ĉine:
共产主义 (tr. 共產主義) [gòngchǎnzhǔyì]
france:
communisme
germane:
Kommunismus Kommunismus
hispane:
Comunismo
itale:
comunismo
latine:
communismus, i
nederlande:
communisme
pole:
komunizm
ruse:
коммунизм
svede:
kommunism

komunisto Vikipedio

Adepto de komunismo: vidinte la novajn sloganojn sur muroj, mi ekkomprenis, ke ili estas komunistoj [20]; en Japanio socialistoj kaj komunistoj daŭre perdis influon pro la antaŭeniro de kapitalismo [21]; ankaŭ multaj germanoj estis senkulpaj viktimoj dum la naziisma epoko, kiel la komunisto Ernst Thälmann, la mense handikapita Dorothea Kasten, la teologo Dietrich Bohnhoeffer [22].
bulgare:
комунист
ĉeĥe:
komunista
france:
communiste
germane:
Kommunist Kommunist
hispane:
comunista
itale:
comunista
latine:
communista, ae
nederlande:
communist
pole:
komunista
ruse:
коммунист
slovake:
komunista
svede:
kommunist

*komunumo   Vikipedio

1.  
POL Malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo: kampara, preĝeja komunumo VdE . VD:municipo.
2.  
Ĉiuspeca societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj: komunumo de Izrael [23] [24]; komunumo de liberkredantoj [25]; la homa komunumo; HIS la Pariza Komunumo; religia komunumo.
3.
POL Internacia grupiĝo de ŝtatoj kun komunaj interesoj: Eŭropa Komunumo (antaŭa nomo de Eŭropa Unio) [26].
Rim.: Pro la evoluo tiu vorto prezentas hodiaŭ tri ĉefajn signifojnAdE .
23. La Nova Testamento, Efesanoj 2:12
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko
25. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § Homaranismo (III-9)
26. Monato, Albisturo Kvinke: Rondvojaĝi trajne, 2015
ĉeĥe:
společenství
france:
1. commune, paroisse Pariza K~umo: la Commune de Paris 2. communauté (groupe humain), collectivité Eŭropa K~umo: Communauté Européenne 3. communauté (européenne ou internationale)
germane:
1. Gemeinde, Kommune 2. Kommune 3. Gemeinschaft
hispane:
1. comunidad (pequeño distrito) ~umo de Izrael: El pueblo de Israel religia ~umo: Comunidad Religiosa 2. comunidad (grupo de gente que tiene algo en común)
itale:
1. comunità
nederlande:
1. gemeente 2. gemeenschap
pole:
1. gmina 2. komuna
ruse:
1. коммуна, община 2. сообщество
slovake:
pospolitosť, spoločenstvo
tokipone:
2. kulupu

komunuma

Rilata al komunumo: komunumaj aferoj, paŝtejoj; komunuma lernejo; aliĝi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti […] ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn [27].
ĉeĥe:
komunální, obecní, obecný, společný
france:
communal, communautaire
hispane:
comunal, de la comunidad, comunitario
nederlande:
gemeentelijk, gemeenschaps-
pole:
gminny, komunalny
ruse:
коммунальный, общественный, общинный
slovake:
obecný, spoločný

enkomune  

(arkaismo)
Entute: estas sufiĉe, se ni nur enkomune vidos, kio ĉio estis farita en tiu ĉi rilato, kaj kiajn rimedojn oni ĉiufoje volis uzi, por ĉiujn homojn lingve unuigi [28].
28. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Al la historio de provoj de lingvoj tutmondaj
pole:
całościowo
ruse:
вообще

komunona  

MATPIV1 (evitinde)
=kunmezurebla.
Rim.: Ĉi tiu kunmetaĵo estas analizenda kiel „havanta komunan onon“, do temas nek pri sufiksa uzo de „-on“, nek pri faka uzo de ono 1ono 4. Ja `3pi` kaj `2pi` estas komunonaj, sed neniu riskus diri, ke `pi` estas ono, kvankam ĝi ja estas la komuna „parto“ (faktoro) de tiuj nombroj.

komunuza

Uzata de la plejmulto, komune uzata: komunuzaj frazoj (de la komuna, nefaka lingvo) Marta .
ĉeĥe:
běžný, obecně užívaný
france:
communément usité, usuel (communément usité), courant (communément usité), couramment employé, commun (communément usité), ordinaire (communément usité)
germane:
gemeineigen, gemeinnützig
hispane:
de uso común, de uso popular
pole:
potoczny
ruse:
общеупотребительный
slovake:
bežný, všeobecne uznávaný

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~umo: Mankas verkindiko en fonto.
~uma: Mankas dua fontindiko.
en~e: Mankas dua fontindiko.
~ona: Mankas dua fontindiko.
~ona: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~uza: Mankas dua fontindiko.