*trivial/a UV

*triviala

1.
Maldelikata, vulgaraĉa: enverŝante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon Marta ! kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita [kiel] bovo Marta . SIN:proza, senpoezia
2.
MATSCI (pri teoremo, pruvo ktp) Simpla, facile komprenebla, memevidenta: triviala solvo (de ekvacio) MatVort ; Por tiuj, kiuj jam havas antaŭajn konojn de lingvo, Latino sine flexione estas trivialaĵo [1]; Triviala maniero por ŝajne plenumi ambaŭ kriteriojn de plibonigo estas plej ofte postulita kaj elprovita: la komenco de la instruado de la angla lingvo jam en la elementa lernejo [2].
3.
(evitinde) Banala: tio estas triviala historio, sed ĝi estas belete esprimita [3]; neniu taŭgis por kompanio, ĉiu estis sengusta kaj triviala [4].
1. Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
2. Věra Barandovská-Frank: Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, Editura Universității, Sibiu-Hermannstadt (RO), 1975, ISBN 973-95604-6-8
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Korta koko kaj ventkoko
angle:
vulgar, *trivial
beloruse:
1. вульгарны, плюгкі 3. трывіяльны, банальны
ĉeĥe:
banální, obhroublý, obyčejný, otřelý, otřepaný, triviální, všední
ĉine:
琐细 [suǒxì], 瑣細 [suǒxì], 俗 [sú], 有的沒的 [yǒudeméide], 有的没的 [yǒudeméide]
france:
1. *trivial, vulgaire
germane:
gewöhnlich, *abgedroschen
hungare:
1. közönséges, otromba, triviális
japane:
野卑な [やひな], 下卑た [げびた], 卑俗な [ひぞくな], 低俗な [ていぞくな]
katalune:
trivial 1. vulgar 3. banal
latine:
1. trivialis, vulgaris, plebeius
nederlande:
triviaal, plat, vulgair
pole:
1. *trywialny, wulgarny, grubiański, *gminny 3. trywialny, banalny, oklepany, pospolity
portugale:
1. vulgar, obsceno
ruse:
1. вульгарный, *пошлый, *избитый 2. тривиальный 3. тривиальный, банальный
slovake:
hrubý, otrepaný, triviálny, vulgárny, všedný
ukraine:
тривіальний, вульґарний, заяложений

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.