*delikat/a

*delikata  

1.  
(io) Neforte kaj neakre impresanta la sentumojn aŭ la spiriton, milda, dolĉa: delikata fajfo, bruo, tuŝo, paŝo, diferenco, deklivo, kiso; aŭdiĝis blovado de delikata venteto [1]; delikata sono de l' pluvo falanta sur molan teronB ; sur la supraĵo de la dezerto kuŝas io delikata, senŝela, delikata kiel prujno sur la tero [ili] donis al ĝi la nomon manao [2]; delikata nebulo [3].
a)  
Plaĉa per sia alta kvalito kaj nevulgareco: delikata manĝo, vino, parfumo, plezuro, esprimo, nuanco, koloro, punto, rideto; delikataj trajtoj, manoj; delikata tritika faruno [4]; li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis ĝin. [5]; delikata fiŝo [6]; delikatledaj ŝuoj [7]. VD:rafinita, subtila, nobla. VD:poluri.
b)  
Facile rompebla, facile difektebla: delikata teksaĵo, vazo, aparato; delikata kiel aranea reto; feliĉo estas delikata floro; delikata aĝo, sano, haŭto; li alligas al […] delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino [8]; eksterordinare malgranda knabineto, delikata kaj ĉarma [9]; ŝia haŭto estis delikata kaj travidebla [10]. VD:malforta, maldika.
c)  
(figure) Facile malbonigebla, postulanta subtilan spiriton kaj grandan zorgon por sukcesi: mi ne povis diskuti kun virino pri tiel delikata afero [11]; delikata punkto, situacio, cirkonstanco. VD:tikla.
2.  
(iu) Facile impresebla, sentema, akresenta, subtila3, sagaca: delikata orelo, pesilo, spirito; delikata konanto de karakteroj.
a)
Taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema: delikata laŭdo; montri siajn delikatajn morojn [12].
b)  
Malfacile kontentigebla; elektema, rafinita; trodelikata: viro delikata […] kaj tre alkutimiĝinta al lukso [13]; virino delikata inter vi kaj dorlotita, kiu neniam starigis sian piedon sur la tero pro dorlotiteco kaj delikateco [14]. VD:postulema, frandema.
angle:
delicate, sensitive, fragile
ĉeĥe:
choulostivý, decentní, jemný, lahodný, něžný, ožehavý
france:
délicat, sensible, fragile
germane:
1. sanft 2. empfindlich, leicht erregbar 1.a delikat 1.b zerbrechlich 1.b empfindlich, fragil, zerbrechlich 1.c empfindlich 2.a zurückhaltend, vorsichtig, taktvoll 2.b anspruchsvoll, schnäkisch
hebree:
עדין, רגיש, פגיע
hispane:
delicado
hungare:
1. lágy 2. kifinomult 1.a finom 1.b kényes 1.c kényes (átv.) 2.a finom, diszkrét 2.b kényeskedő
katalune:
delicat, fi, subtil, sensible
pole:
1. delikatny 2. delikatny 1.a delikatny 1.b delikatny 1.c delikatny 2.a delikatny
portugale:
delicado, fino, brando, grácil, meigo, sutil, mimoso
rumane:
1.a fin, subtil
ruse:
1. деликатный, мягкий 2. тонкий 1.a изящный, утончённый 1.b тонкий, нежный 1.c деликатный 2.a деликатный 2.b привередливый
slovake:
drobný, jemný, subtílny, útly

delikate

1.
Nekrude, netroe, milde: la vojo iris delikate supren; herboj delikate ondantaj; li delikate premis ŝian ŝultron; la reĝino delikate klinis la kapon [15]; ŝi povosciis ankaŭ kanti, tiel delikate kaj ĉarme, kiel oni neniam antaŭe aŭdis [16].
2.
Subtile: marmora ponto, fortika, sed konstruita tiel arte kaj delikate, kvazaŭ ĝi estus el puntoj kaj vitraj perloj [17]; pli delikate ol la flamo, tute ne videblaj por la homa okulo, ŝvebis malgrandaj etaj estaĵoj [18].
3.
Taktoplene: trakti iun delikate; la tribunaloj faru sian devon, sed delikate [19]; li estis meditplena, parolis trankvile, eĉ delikate, sed sur lia bela vizaĝo estis legebla necerteco [20].
4.
Lukse, malmodeste: jen tiuj, kiuj portas luksan vestaron kaj delikate vivadas [21].
angle:
delicately, mildly
ĉeĥe:
decentnost, decentně, delikátně, jemně, lahodně, něžně, přiměřeně, slušně, umírněně, vhodně, zdrženlivě
france:
délicatement, doucement, soigneusement
hispane:
delicadamente
katalune:
delicadament
pole:
delikatnie
ruse:
тонко, деликатно
slovake:
decentne, jemne, primerane

delikataĵo

Delikata objekto: ili dormadis sur molaj kusenoj […], manĝadis bonegajn delikataĵojn Marta ; delikataĵo por moŝtuloj [22]; ili tiel pruvas, pli kaj pli, la mirindan kapablon de Esperanto esprimi tute la delikataĵojn de la spirito kaj de la koro FK .
22. G. Gárdonyi, trad. J. Horvath: Steloj de Eger, 2012
france:
bibelot

maldelikata

1.  
(io) Forte kaj akre impresanta, kruda2: maldelikata laboro [23]; kun granda, maldelikata vizaĝo, kvazaŭ elhakita per hakilo, ŝi timigis min [24].
a)
Malplaĉa per sia malaltkvalito kaj vulgareco, kruda: neniam antaŭe li estis en tia maldelikata kaj needukita kompanio [25].
b)
Fortika, malfacile difektebla: oni vestis ŝin per kitelo el maldelikata saktolo [26]; unuj portis longajn vestojn el maldelikata drapo [27].
2.
(iu) Malakresenta, malsubtila, ne facile impresebla.
a)
Sentakta, nediskreta, troigema, ofendema: mi devas esti maldelikata kaj severa, se mi volas teni en ordo miajn filojn [28]; maldelikataj kreaĵoj, ili fortranĉis pecon de mia belega barbo [29].
angle:
vulgar, crude
ĉeĥe:
hrubý
france:
fruste, grossier (sans délicatesse), robuste, costaud, indélicat
hebree:
גס, לא צעודן
hungare:
nyers, durva, erős, darabos, közönséges, tapintatlan
katalune:
bast, grosser, tosc
pole:
niedelikatny, grubiański, opryskliwy, wulgarny
rumane:
brutal
ruse:
грубый
slovake:
grobiansky, hrubý, neslušný, surový

maldelikate  

Krude: li maldelikate tiris min antaŭen; vi regas super ili maldelikate kaj kruele [30]; ne konvenas tro maldelikate forpuŝi virinon, kiu amis vin [31]; la fratino maldelikate deŝiris la virgan vualon, kovranta la revojn de ŝia koro IK ; Volapük sonas tre sovaĝe kaj maldelikate, Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko EE . VD:malkaresi
angle:
crudely
ĉeĥe:
hrubě
france:
crûment, rudement, brusquement (sans égards)
katalune:
bastament, ordinàriament
pole:
niedelikatnie, grubiańsko, opryskliwie, wulgarnie
ruse:
грубо
slovake:
hrubo

maldelikatulo  

Krudulo, bruto2: ni ne englutas tiel multe kiel vi, avidaj maldelikatuloj [32]; tio estas maldelikatulo, la tutan vivon li persekutas barbarojn, oni do povas pardoni al li [33]; mi tute ne atendis, ke li estos tia maldelikatulo! prezentu al vi, kiam mi komencis mian riproĉan parolon, li tuj volis doni al mi du survangojn FK ! VD:ŝtipo.
angle:
crude person, vulgar person
ĉeĥe:
hrubec
france:
rustre
hebree:
אדם גס
katalune:
barroer, bast (subst.)
pole:
grubianin
slovake:
grobian, hrubý človek, neslušný, surovec

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.