*ŝtip/o

*ŝtipo

1.
Mallonga dika peco da ligno: ŝtipo (kolbo, tenilo) de pafilo; ŝi sidis rigida, kvazaŭ ŝtipo [1]; Vi metis miajn piedojn en ŝtipon, Vi observas ĉiujn miajn vojojn [2]; apud la freŝa herbobedo kuŝis la bastono de la patro, alligita al ŝtipo (bastono metita je unu fino en la teron kian oni uzas por alligi ŝafojn) [3]; jen naĝas peco da ligno, ĝi […] estas ja ŝtipo [4]; ili veturis trans ŝtipojn kaj ŝtonojn ĉiam pli profunden en la arbaron [5]; [ĝi] kaptis per mallertaj manoj la pezan stangon, kiu estis antaŭŝovita antaŭ la pordo, senbrue ĝi eltiris la stangon, singarde ĝi forprenis la ŝtipeton, kiu estis ŝovita sub la anson [6]; la glaseto kun la blukolora ligna piedo ne dronis, la ligna ŝtipo tenis ĝin supre [7]; ŝi sidis rigida, kvazaŭ ŝtipo, kaj ne moviĝis [8]; ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos PrV . VD:kano, stipo2, trabo, trunko, vergo
2.
(figure) Malsaĝulo: malsaĝa kiel ŝtipo PrV ; ne timu, kaj via koro ne senkuraĝiĝu pro la du fumantaj brulŝtipoj, pro la furiozo de Recin […] kaj de la filo de Remalja [9]; ŝtipkapulo.
3.
(arkaismo) Stumpo2: la aĝon de la arbo oni difinis per la nombro de la tavoloj sur la ŝtipo [10].
angle:
1. log, block
beloruse:
1. цурбан, пацурбалак, палена, калода 2. доўбня, дурань
ĉine:
1. 圆形木材 [yuánxíngmùcái], 圓形木材 [yuánxíngmùcái] 2. [táo] 3. 樹頭 [shùtóu], 树桩 [shùzhuāng], 樹樁 [shùzhuāng], 尾根 [wěigēn], 树墩 [shùdūn], 樹墩 [shùdūn], 树干 [shùgàn], 樹幹 [shùgàn], 残干 [cángān], 殘乾 [cángān]
france:
1. buche
germane:
1. Scheit, Holzscheit, Holzklotz, Pflock, Stock trans ~ojn kaj ŝtonojn: über Stock und Stein. 2. Holzkopf 3. Stumpf, Baumstumpf
hungare:
1. hasáb, tuskó, tőke
itale:
1. pezzo (di legno), ciocco (di legno), ceppo (di legno) 3. moncone, ceppaia
japane:
大きい木塊 [おおきいきかたまり], 丸太 [まるた], 薪 [まき], でくの坊 [でくのぼう], うすのろ
katalune:
1. tronc 3. soca
nederlande:
1. blok, houtblok
nepale:
लग
pole:
1. kloc, pniak, kłoda, polano
ruse:
1. полено, чурбан 2. дубина (дурак)
ukraine:
поліно, пень, колода

ŝtiparo

1.
Amaso da ŝtipoj por fari lignofajron kaj la lignofajro mem: sekbranĉetojn kaj trunkojn ĵeti en ŝtiparon [11]; ĉe la kripto oni bruligis kelkajn peĉtorĉojn, kiujn oni kunmetis en malgrandan ŝtiparon [12]; mi rigardis de malproksime, dum ŝia patro flamigis la ŝtiparon [13].
2.
Lignofajro por rite cindrigi mortinto(j)n oni malpermesis ekzemple bruligi la vidvinojn sur la ŝtiparo de ilia edzo [14]. VD:kremacio
3.
Lignofajro por ekzekuti (brulmortigi, ŝtiparumi) kondamniton: ne plu konvenas starigi gigantan inkvizician brulŝtiparon […] same kiel oni iam karbonadis herezulojn Monato ; la ekzekutisto ekbruligis la ŝtiparon [15]; post proceso en Ĝenevo, li estis kiel herezulo kondamnita al la morto sur brulŝtiparo [16]; la ĝeneva civito, kiu en la 16a jarcento bruligis Serveton sur la ŝtiparo de maltoleremo [17]. VD:aŭtodafeo
11. A. Mickiewicz tr. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, 3:811.
12. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 20ª
13. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
14. Le Monde diplomatique en Esperanto
15. Jiří Patera: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?, Monato, 2000/08, p. 19
16. Monato, Gerrit Berveling: Mikaelo Serveto (1511-1553) 500-jara
17. Albisturo Kvinke: Sobraj pensoj de sobrulo, Monato, 2000/03, p. 22
angle:
woodpile, pyre 2. pyre
beloruse:
дровы
ĉine:
火刑 [huǒxíng], 木桩 [mùzhuāng], 木樁 [mùzhuāng]
france:
bûcher
germane:
Scheiterhaufen, Holzstapel
hungare:
farakás, máglya
itale:
rogo, pira, catasta di legna(per il fuoco)
japane:
まきの山 [まきのさん]
katalune:
pira, foguera
nederlande:
houtstapel, brandstapel
pole:
stos drewna
ruse:
1. дрова (для костра), костёр 2. погребальный костёр 3. костёр (для казни)
ukraine:
вогнище, багаття

ŝtiparumi PIV1

Ekzekute brulmortigi sur ŝtiparo3.
VD:aŭtodafeo
beloruse:
спальваць (на вогнішчы ў якасьці пакараньня)
japane:
火刑に処す [ひけいにしょす]
pole:
spalić na stosie
ruse:
сжечь на костре (казнить)
ukraine:
спалювати на вогнищі

administraj notoj

~aro: Mankas verkindiko en fonto.
~arumi : Mankas dua fontindiko.
~arumi : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.