*trunk/o

*trunko

1.
BOT Plej dika parto de arbo, kiu vertikale elstaras el la tero kaj el kiu elkreskas la branĉoj: mi suprengrimpos la palmotrunkon [1]; li alligas al la vinbertrunko sian azenidon kaj al la delikata vinberbranĉo la [azenidon] [2]; eĉ unu radio de la suno ne povis penetri tra la densaj kaj grandaj branĉoj de la arboj, la altaj trunkoj staris tiel dense [3]; jen staris gracia, belega rozarbetaĵo, sed malbona mano rompis la trunkon [4]; freŝe verde briletis la musko ĉe la trunkoj de la arboj [5]; sonado venas de eksterordinare granda strigo en […] la kavita trunko [6]; (figure) la tri plej gravaj unudiaj religioj (judismo, kristismo kaj islamo) havas komunan trunkon (originon) [7]; (figure) la diverseco de la lingvoj dependas ne nur de tio, antaŭ kiom da tempo ili apartiĝis de komuna trunko, sed ankaŭ de tio, kiom multe ili influis unu la alian [8];
2.
Trunketo: jen sep spikoj leviĝas sur unu spiktrunko [9]; ŝi […] kaŝis ilin en la trunkoj de lino [10]; volvotrunkoj de pizoj pendis malsupren [11]; la junaj brunharaj trunkoj de la kanoj en la marĉo ondiĝadis tien kaj reen [12].
3.
ANA Centra parto de animala korpo krom kapo kaj membroj: unu batalisto havis du manojn fortranĉitajn, dua rompitan kapon ĝis la trunko, el tria eliĝis la intestoj [13]. VD:torso, busto.
4.
MATPV (elementa geometrio) Malsupra parto de geometria solido, kies supron oni detranĉis: trunko de piramido; konustrunko [14]; fezo estas konustrunka ĉapo. SIN:stumpo2
5.
ARKI Cilindroforma meza parto de objekto, kolono, kandelingo ks: faru kandelabron […], ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj […] elstaru el ĝi [15]; li faras sapajn vezikojn […] ĉe la trunko de la pipo [16].
angle:
 shaft 1. trunk, bole 3. trunk, torso konus~o: frustum of cone. 4. frustum
beloruse:
1. ствол 3. тулава
ĉeĥe:
 kmen (stromu), trup (těla), třeň houby
france:
 tronc (d'arbre, de colonne, de cône...) konus~o: tronc de cône. konus~a: tronconique.
germane:
1. Stamm 2. Stengel 3. Rumpf konus~o: Kugelstumpf. 4. Stumpf
hungare:
 törzs konus~o: csonka kúp.
itale:
 tronco
katalune:
 tronc
nederlande:
1. stam, boomstam 3. romp
pole:
 kolumna 1. pień 3. tułów konus~o: stożek ścięty.
portugale:
1. tronco
ruse:
1. ствол 3. туловище konus~o: усечённый конус. 4. усечённое тело
slovake:
 driek, kmeň, peň, trup
tibete:
 སྡོང་པོ་
ukraine:
 стовбур (дерева)

*trunketo [17]

Tigo: sur tiuj ĉi ebenaĵoj kaj altaĵoj ne kreskas eĉ unu herba trunketo [18]; fragoj survicigitaj sur trunketo de pajlo [19]; la ĉevalo […] movetadis la longajn trunketojn de la rubusarbeto [20]; la floroj dancis sur siaj trunketoj [21]; trunketo de brasiko [22]; trunketaĵoj de rubuso, en formo de longaj girlandoj [23]; la francaj romanoj, kiuj estas preparitaj el vento kaj sekvinberaj trunketoj [24].
angle:
 stem
beloruse:
 сьцябло
ĉeĥe:
 stonek
france:
 tige
germane:
 Stiel, Stängel, Halm ~eto de pajlo: Strohhalm. ~eto de brasiko: Kohlstrunk.
hungare:
 szár (növényi)
itale:
 tronchetto, ramoscello, stelo, gambo, calamo
katalune:
 tija
pole:
 łodyga
ruse:
 стебель
slovake:
 stonka
ukraine:
 стебло

trunkido

Ŝoso: unu trunkido post la alia elkreskis, malgrandaj blankaj burĝonoj disvolviĝis en florojn [25]; ĉe abio oni povas precize kalkuli la jarojn de ĝia kreskado, se oni kalkulas, kiom da fojoj ĝi ricevis novan trunkidon [26]; ni priverŝadis la bastonetojn, kaj unu el ili, branĉeto de sambuko, ricevis radikojn, elkreskigis verdajn trunkidojn [27].
angle:
 shoot
beloruse:
 парастак
france:
 rejet
germane:
 Spross, Trieb

administraj notoj