fust/o PVEF

fusto

1.
ARKI Parto de la kolono inter la bazo kaj la kapitelo: Monumento al la Popolaj Herooj 38 metrojn alta, la obeliska fusto estas el malvokolora granito [1]; la Bealin-kruco […] havas skulptitan surskribon en la reliefo de la kruca fusto [2]; junuloj sidis sur la fusto de iu kanono kaj pasigis la tempon ŝercpetolante [3]. VD:ŝafto, trunko
2.
TEK Pli malpli cilindra parto de iuj objektoj, je kiu oni ilin ĉirkaŭprenas: fusto de lanco; pafarko kun ligna fusto por direkti la sagon [4]; mi tuŝis la [najlon] kaj la kapo, kun kvaroncolo da ties fusto, forapartiĝis en miaj fingroj [5]; kliniĝis la maŝinpafisto, premis la vangon al la malvarma fusto de maŝinpafilo sur la ŝipflanko [6]; la infanaj fingroj alkroĉiĝis al fusto de mallonga ponardo, elstaranta el faldoj de la vesto [7]; [li per] la revolverfusto tiom draŝis sur genuoston […] [8]; fusto de pafilo; fusto de kandelabro, pokalo. VD:anso, kolbo, tenilo
1. Ĉina Radio Internacia enrete, 40 Vidindaj Lokoj en Ĉinio – La Placo Tian'anmen, 2015-10-15
2. Alexandre Deulofeu: La eŭropaj kulturoj, Ĉapitro 41. La irlanda skulparto
3. Mór Jókai, trad. László Pásztor: La filoj de l’ ŝtonkora homo, Kiuj vere amas
4. J. K. Rowling, trad. George Baker, Don Harlow: Hari Potter kaj la ŝtono de saĝuloj
5. Edgar Allan Poe, trad. Edwin Grobe : La Murdoj De Kadavrejo-strato
6. Isikavva Tatuzoo, trad. Verda Majo: Vivantaj Soldatoj, Verkoj de Verda Majo, p. 264
7. Ivan Efremov, trad. Jurij Finkel: Tais el Ateno, Ĉapitro I, Tero kaj steloj
8. B.traven, trad. Dorothea & Hans-Georg Kaiser: Marŝo En La Regnon De L' Mahagono
angle:
1. shaft 2. shaft, stock
beloruse:
1. ствол калёны 2. стрыжань, ручка, цаўё, касільна
ĉeĥe:
dřík sloupu, nožka číše, pažba, rukověť
ĉine:
1. 柱身 [zhùshēn]
france:
fût (de colonne, manche)
germane:
Schaft 1. Säulenschaft ~o de lanco: Lanzenschaft. ~o de pafilo: Gewehrschaft.
hungare:
1. oszloptörzs 2. szár, nyél, markolat ~o de lanco: lándzsanyél. ~o de pafilo: puskatus.
japane:
柱身 [ちゅうみ], 取っ手 [とって], 握り [にぎり]
nederlande:
1. zuilschacht 2. greep ~o de lanco: schacht (v.e. lans).
pole:
1. trzon 2. trzonek, uchwyt, rękojeść
ruse:
1. колонна, стержень колонны 2. рукоятка, ручка, черенок ~o de lanco: древко (копья). ~o de pafilo: цевьё (ружейного ложа). ~o de kandelabro, pokalo: ножка (канделябра, рюмки).
slovake:
driek stĺpa, pažba, rukoväť
ukraine:
стовбур, стрижень, ложе (рушниці), рукоятка, ручка (інструмента), лучок (пилки)

administraj notoj