*kolon/o
*kolono
↝ 
- 1. ↝
-
Granda rekta, dika objekto solida,
eventuale flueca aŭ gasa:
kolono de akvo, de hidrargo;
nuba kolono
[1];
fajra kolono
[2];
lumanta kolono da polvo
[3];
kolonoj da fumo leviĝis en la freŝan aeron
[4].
- a) ↝
Vertikala peco el ligno, ŝtono, fero aŭ alia substanco, ĝenerale finiĝanta per kapitelo, kaj servanta kiel subtenilo aŭ kiel ornamo de konstruaĵo: cilindra, kvarangula, dorika, korinta, ionia kolono; lanterna kolono [5]; la fostoj de la pordo konsistis el kanelitaj kolonoj [6]; (figure) tiuj familioj estis la solida kolono de nia vilaĝa komunumo [7].
- b)
Monumento, konsistanta el izolita kolono el marmoro, bronzo ktp: la Trajana kolono;
la Herkulaj kolonoj (ĉe la antikvuloj, ambaŭ promontoroj de markolo de Ĝibraltaro); sur la Piazza della Trinitá staras gracia kolono kaj sur ĝi la diino de justeco kun ligitaj okuloj kaj kun pesilo [8]; meze en la salono […] estis starigita malgranda ora kolono, sur kiu devis sidi la najtingalo [9]; lia edzino ekrigardis malantaŭen, kaj ŝi fariĝis kolono el salo [10].
- c) ↝
- Staplo: kolono da libroj, da fromaĝoj.
fosto, masto2
- 2. ↝
(malofte) Kolumno1: en tiuj du kolonoj [de la „interrilata tabelo“], kiuj finiĝas per „a“ kaj „o“, la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj [11].
- 3. ↝
Trupoj laŭlonge ordigitaj dum marŝado: en la centra kolono eksonis la komando, ritma bruo de la tamburoj kaj la murmuro de la paŝoj de la infanterio [12]; la ministro kun siaj oficistoj estis en la komenco de la staba kolono kaj tute ne miksis sin en ĝian kondukadon [13].
kolumno 2
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 12:5
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 13:22
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
7. Monato, Trevor Steele: Tridek jarojn poste, 2015
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:26
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 13:22
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
7. Monato, Trevor Steele: Tridek jarojn poste, 2015
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:26
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVIII
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro I
- angle:
- 1. column 2. column 3. column, file 1.a column, pillar 1.b pillar 1.c stack
- ĉeĥe:
- colon, kolon, tračník
- france:
- colonne (arch., mil.), file, pilier, pile (tas) Trajana ~o: Colonne Trajane Herkulaj ~oj: Colonnes d'Hercule
- germane:
- 1. Säule 2. Spalte 3. Kolonne, Marschsäule 3. Kolonne 1.a Säule 1.b Säule 1.c Stapel
- hispane:
- 1.a columna, pilar
- hungare:
- 1. oszlop 2. hasáb 3. menetoszlop 1.a oszlop 1.b emlékoszlop 1.c rakás, oszlop
- itale:
- colonna 1.c pila (colonna di oggetti)
- nederlande:
- 1. zuil 2. kolom 3. colonne 1.a zuil 1.b zuil 1.c stapel
- pole:
- 1. słup 2. kolumna 3. kolumna (wojskowa, marszowa) 1.a kolumna 1.b kolumna, stela 1.c stos
- portugale:
- 3. coluna, pilar, pilha
- ruse:
- 1. столб 2. колонка (в газете, книге), столбец 3. колонна (военный строй) 1.a колонна, столб, столп 1.b колонна, столб, столп 1.c стопка, колонка, столбик
- slovake:
- kolónka, stĺpec
- svede:
- 1. pelare 2. spalt, kolumn 3. kolonn 1.a kolonn, pelare 1.b kolonn, pelare 1.c stapel
kolonaro
↝ 
Vico de kolonoj: en la mezo de tiu lando etendiĝis vastega palaco kun unu fantazia kolonaro super la alia [14]; granda vestiblo, ĉirkaŭita per kolonaro kaj pavumita per mozaiko [15].
portiko
14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV
- angle:
- colonnade
- ĉeĥe:
- sloupoví
- france:
- colonnade
- germane:
- Säulenreihe, Kolonnade
- hungare:
- oszlopsor
- itale:
- colonnato
- nederlande:
- zuilenrij, colonnade
- pole:
- kolumnada
- ruse:
- колоннада
- slovake:
- kolonáda, stĺporadie
surkolonaĵo ↝
Entablemento: pilastroj kun ionikaj kapetoj kaj rokaĵoj portantaj partojn de surkolonaĵo kaj kornicon [16].
- angle:
- entablature
- france:
- entablement
- germane:
- Hauptgesims, Gebälk
- hungare:
- főpárkány, koronapárkány
- itale:
- trabeazione
- pole:
- nadsłupie
- ruse:
- антаблемент
malhonora kolono, kolono de malhonoro ↝
Koloneto, al kiu oni iam ligis krimulojn por elmontri ilin al popolo; pilorio: servistoj fariĝadis voktoj, kiuj povis kondamni malriĉulon […] al vergoj sub la malhonora kolono [17]; la tuta knaba lernejo, kiu troviĝis ĝuste kontraŭe, leviĝus sur la piedojn […] por vidi lin ĉe la kolono de malhonoro [18].
17.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
- angle:
- pillory
- beloruse:
- ганебны слуп
- france:
- pilori
- germane:
- Schandpfahl, Pranger
- hungare:
- pellengér
- nederlande:
- schandpaal
- portugale:
- pelourinho
- ruse:
- позорный столб
murkolono ↝
Kolono parte enigita en muro, ofte kvadrata; pilastro: la kelneroj apogiĝis senokupe al la murkolonoj [19].
19.
T. Storm, trad. A. Bader: Imenlago, en: Du Amosentaj Noveloj, 1947
- angle:
- pilaster
- beloruse:
- пілястра
- france:
- pilastre
- germane:
- Pilaster, viereckiger Wandpfeiler
- hungare:
- pilaszter
- nederlande:
- pilaster
- pole:
- pilaster, pilastr
- ruse:
- пилястр