*sent/i PV

*senti

(tr)
1.
Ricevi per iu el la sensorganoj precipa la palpa, impreson, kiu sciigas nin pri la ekzisto kaj la ecoj de la eksteraj objektoj: [ili]i sentis la freŝan aeron, la unuan radion de la suno [1]; ĉu vi povas senti la odoron de la floroj […] [2]? de tempo al tempo oni sentis puŝon, kvazaŭ oni veturus super kavojn [3]. VD:palpi, percepti, sensi
2.
Konscii pri io, kion oni ne precize povas klarigi racie: granda korniko […] diris: kra, kra! […] la vorton sola Gerda komprenis tro bone, kaj ĝian tutan enhavon ŝi sentis tre profunde [4]; oni tuj povas aŭdi, ke rakontas virino, oni sentas ion pureman [5]! mi sentas min spirite tute transportita al la […] kuirejo [6]; unu ne sentos foreston de alia [7]; ĉar kvankam ili eĉ multe ŝanĝiĝis, ŝi tamen […] sentis, ke tio devis esti ili [8]; Marta mem sentis ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj Marta ; ŝi sentis ke Fradeko ŝin malpardonas pro ŝia venko [9]; Heleno, dank’ al tiu neerarema instinkto de patrinoj, sentis ke ŝia filo al ŝi kaŝas la veron [10]. VD:diveni, konjekti, rimarki1, supozi
3.
Ricevi agrablan aŭ malagrablan korpan aŭ spiritan impreson: li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita [11]; ĉiu el ili sentos malfeliĉon en sia koro [12]; estu kuraĝaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaŭ la reĝo [13]; ili batis min, […] sed mi ne sentis [14]; ŝi malpli sentis la malvarmon kaj iris rapide [15]; mi sentos tute koran ĝojon pri mia tuta belegeco [16]; ili sentis sin kiel hejme [17]; se vi ne sentas vin sufiĉe forta, tiam iru returne [18]; sur la bordo estis tre solece, sed ŝi tion ne sentis, ĉar la maro prezentis konstantajn ŝanĝiĝojn [19]; ĉio staras klare […] antaŭ mia animo, mi sentas min tiel vigla [20]; se malsato turmentas, lupo timon ne sentas PrV ; de fremda dento ni doloron ne sentas PrV . VD:emociiĝi, kortuŝiĝi
afrikanse:
voel
albane:
të ndjehen të
amhare:
ስሜት
angle:
feel
arabe:
إحساس
armene:
զգալ
azerbajĝane:
hiss etmək
beloruse:
адчуваць
bengale:
মনে
birme:
ခံစား
bosne:
osjećaju
ĉeĥe:
cítit, pociťovat, pocítit, ucítit
dane:
føler
estone:
tunda
eŭske:
sentitzen
filipine:
pakiramdam
france:
éprouver, sentir
galege:
sentir
germane:
fühlen 1. merken
guĝarate:
લાગે
haitie:
santi
haŭse:
ji
hinde:
लग रहा है
hispane:
sentir
hungare:
(meg)érez
igbe:
na-eche
irlande:
bhraitheann
islande:
finnst
japane:
感じる
jave:
aran
jide:
פילן
jorube:
lero
kanare:
ಅಭಿಪ್ರಾಯ
kartvele:
ვგრძნობ
kazaĥe:
сезу
kimre:
teimlo
kirgize:
сезүү
kmere:
មានអារម្មណ៍ថា
koree:
느낌
korsike:
sentimu
kose:
bazive
kroate:
osjećati
kurde:
hiskirin
latine:
sentio
latve:
justies
laŭe:
ຄວາມຮູ້ສຶກ
litove:
jausti
makedone:
се чувствуваат
malagase:
mahatsapa
malaje:
berasa
malajalame:
സ്പര്ശിക്കുക
malte:
jħossu
maorie:
ite
marate:
वाटत
monge:
xav
mongole:
мэдрэх
nederlande:
voelen
nepale:
महसुस
njanĝe:
ndikumverera
norvege:
føle
okcidentfrise:
fiele
panĝabe:
ਲੱਗਦਾ ਹੈ
paŝtue:
احساس
pole:
czuć, odczuwać
ruande:
umva
ruse:
чувствовать, ощущать
samoe:
lagona
sinde:
لڳي
sinhale:
හිතෙනවා
skotgaele:
a ‘faireachdainn
slovake:
ucítiť, zacítiť
slovene:
počutijo
somale:
dareemaan
ŝone:
nzwa
sote:
ikutloa
sunde:
ngarasa
svahile:
kujisikia
taĝike:
фикр
taje:
รู้สึก
tamile:
உணர
tatare:
тою
telugue:
అనుభూతి
tibete:
འཚོར་བ་
ukraine:
відчувати
urdue:
محسوس
uzbeke:
his
vjetname:
cảm thấy
zulue:
bazizwa

senta

Rilata al la sentoj: sentaj kapabloj [21]; [tio] speciale direktis ŝian sentan kaj intelektan vivadon [22]; primitiva senta pririgardado [23]; Viktoro tre ĉefis siajn sentajn elmontrojn, tamen li ne povis haltigi eksalton [24]; feliĉa pro tiu senta delikateco, la dukino ĉiutage montris al sia bofilino amikemon [25]; sur tiu senta kampo li uzas nelingvajn esprimilojn [26]; mi zorgis praktike nur pri personoj ne kun materia, sed kun senta motivo: amo, ĵaluzo, samseksemo [27].
angle:
sensory, perceptual
beloruse:
пачуцьцёвы, адчувальны
france:
sensible (relevant des sens), sentimental (relevant des sentiments)
hispane:
sensitivo, sentido
hungare:
érzés-, érzelmi, érzékelő-
nederlande:
gevoels-
norvege:
følelses-
pole:
odczuwalny
ruse:
чувственный

sento

1.
Kapablo senti korpe aŭ morale; sentokapablo ĝenerala: fariĝi poetino […], por tio oni bezonas tri aferojn: saĝon, fantazion kaj senton [28]; la vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj […], la tri aliaj sentoj estas rigardataj kiel malpli gravaj [29]; tio, kion ni nun nomas la kvin sentoj [30]; apenaŭ li reakiris la sentojn, […] la tero kvazaŭ malfermiĝas sub liaj piedoj [31]; ĉiu vivas laŭ sia prudento kaj sento PrV . VD:senso
2.
Agrabla aŭ malagrabla stato de la konscio, estigita de fizikaj kaŭzoj: mi havas tian senton kvazaŭ mi kisus mian patrinon [32]! li havis la senton, kvazaŭ li tuj mortos [33]; ĉiuj sentis doloron en la artikoj kaj tute perdis la senton de la varmego [34]. SUB:doloro, ĝuo, plezuro, sufero, volupto
3.
Agrabla aŭ malagrabla stato de la konscio, estigita de nemateriaj moralaj kaŭzoj (ĝojo, malĝojo, enuo, moko, honto, fiereco, surprizo, timo, bedaŭro, admiro, amo, malamo ktp); sentimento1: li havis la senton, kvazaŭ pro malĝojo tuj krevos al li la koro [35]; lia unua sento estis ĉagreno, la dua estis absoluta perdo de humoro [36]; li povoscias konservi la ideojn kaj sentojn, ĝis ili klare kaj precize ricevas la formon de vortoj [37]; ŝi havis la senton, ke ŝi estas forlasita de ĉiuj [38]; estis ja vespero de Silvestro, kaj tiu penso okupis ĉiujn sentojn de la malgranda knabino [39]; kion tio signifas, […] ili ne povis prezenti al si, sed ia neklara sento diris al ili, ke tio kredeble estas io belega [40]; naskiĝis en li stranga sento: miksaĵo de deziro, sopiro kaj ĵaluzo [41]; disbati la malbonojn, kreitajn de la blinda sento, de la stulta tradicio [42]; maldolĉa sento de envio Marta . VD:afekcio, emocio, vibri
4.
Ama aŭ malama inklino al iu; korsento: [min] vi prenis, ne demandinte miajn sentojn, mi pretendas, ke mi ne havas la devon sklave submeti min al viaj deziroj [43]; antaŭ nelonge [li] festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo, [do ni uzu] la okazon […], por esprimi al li tiujn sentojn, kiujn ni ĉiuj havas por li [44]; [tio] konfuzis la imagon, koron kaj sentojn de Klaro en momento, kiam la bela viro genuis antaŭ ŝi kaj rigardis en la profundon de ŝiaj okuloj [45]; ofendi la religian senton de persono, havanta alian religion [46]; la esperantisma ideo prezentas […] fratecan senton kaj esperon [47]. VD:koro 2, pasio, simpatio
sentoj
angle:
1. perception 2. feeling, sensation 3. sense, sentiment, feeling 4. feeling
beloruse:
пачуцьцё, адчуваньне, эмоцыя, перажываньне
ĉeĥe:
cit, citlivost, cítění
france:
sentiment
germane:
Gefühl
hispane:
sentimiento, sensación
hungare:
érzés, érzelem 2. érzékelés
nederlande:
gevoel
norvege:
følelse
pole:
1. czucie 2. odczucie, poczucie 3. czucie, uczucie, odczucie, poczucie 4. odczucie, poczucie
ruse:
чувство 2. ощущение 3. эмоция, переживание
slovake:
cit, pocit
tibete:
ཚོར་བ་
ukraine:
почуття

sentaĵo

Sentumaĵo: tio estis la plej terura nokto de lia vivo […] li ne volus ankoraŭ unu fojon havi tian sentaĵon [48]; principoj entute ne ekzistas, […] ekzistas nur sentaĵoj, ĉio dependas de ili [49].
angle:
feeling, sensation
beloruse:
адчуваньне
france:
sensation
germane:
Sinneseindruck, Gefühl
hispane:
sensación
hungare:
érzet
nederlande:
zintuiglijke waarneming
pole:
czucie
ruse:
ощущение

sentebla

Sufiĉe intensa, klara por esti sentata: supre en la aero la malvarmo fariĝis sentebla [50]; la tero baldaŭ kovriĝis de […] narcisoj kaj violoj, ilia odoro estis pli kaj pli sentebla inter la krudaj odoroj de la tero [51]; en liaj vortoj estis sentebla ia protesto kontraŭ ĉio suferita [52]; tiuj malsimilaĵoj ekzistis nur kompare: ili estis senteblaj nur kiam la du junuloj montriĝis unu apud la alia [53]; atako kontraŭ la elektronikaj ŝaltcentraloj de ŝtato efikas multe pli dramajn kaj pli longe senteblajn rezultojn [54].
angle:
perceptible
beloruse:
адчувальны
ĉeĥe:
citelný, patrný, pocítitelný
france:
perceptible, sensible (perceptible)
germane:
fühlbare
hispane:
sensible
hungare:
érezhető, érzékelhető
nederlande:
merkbaar
norvege:
merkbar
pole:
odczuwalny, wyczuwalny
ruse:
ощутимый
slovake:
citeľný, výrazný
ukraine:
відчутний

senteble

Sufiĉe intense, rapide por ke oni rimarku: la flugado estis senteble malpli rapida ol ordinare [55]; dum la lastaj monatoj lia vivelvido jam senteble aliiĝis [56]; iliaj provizaĵoj estas tiom grandaj, ke cent, aŭ mil friponoj ne povus ilin senteble difekti [57]; ŝajnas al mi, ke dum la nuna jarcento senteble komenciĝis kriza dekadenco de la angla lingvo [58].
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
56. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro V
57. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro
58. W. Auld: Dekadenco de lingvo, Monato, 1996:2, p. 21a
angle:
perceptibly
beloruse:
адчувальна
france:
sensiblement
germane:
fühlbar, merklich
hispane:
sensiblemente
hungare:
érezhetően, érzékelhetően
nederlande:
merkbaar
norvege:
merkbar
pole:
odczuwalnie, wyczuwalnie
ruse:
ощутимо

sentema

Facile impresebla: sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema [59]; mi akiris sperton, mia vidado fariĝis pli sentema, mi eĉ ekamis tiun inferan landon [60]; la sorĉistinoj […] ne povas vidi malproksimen, sed ili havas senteman flaradon, kiel la bestoj [61]; en la komenco li estis ekstreme sentema kaj naiva, li kredis la amikecon, amon, feliĉon [62]; vi estas tre sentema al beleco [63]. SIN:delikata2
angle:
sensitive
beloruse:
чульлівы, чулы, уразьлівы
ĉeĥe:
bolestivý, citlivý
france:
impressionnable (sensible), sensible (capable de sentir)
germane:
feinfühlig, einfühlsam, sensibel
hispane:
sensible
hungare:
érzékeny
nederlande:
gevoelig
norvege:
følsom
pole:
czuły, wyczulony, wrażliwy, uczuciowy
ruse:
чувствительный
slovake:
citlivý, vnímavý
ukraine:
чутливий

sentemo, sentemeco

Preteco impresiĝi, emociiĝi: la malfeliĉa blinda infano [havis] profundan sentemecon, kiu estis en ŝi tiel forta, ke ŝi kvazaŭ havis okulojn sur la pintoj de la fingroj [64]; la junulo kisis senpeke la manon de la juna fraŭlino kun viveco, sentemo kaj tute aparta afabla plaĉemo [65]; la lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la voĉo Marta ; Marta enprofundiĝis […] en la kortuŝantan sentemecon kaj poeziecon de la bildo Marta ; eĉ viktorianoj – neniel notindaj pro sia sentemo – postulis, ke tia nehumana, sendigna enkarcerigo ĉesu [66]. VD:afekto, emocio
64. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
65. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro I
66. P. Gubbins: Ŝipo de la pasinteco, Monato, 1997:6, p. 11a
angle:
sensitivity
beloruse:
чульлівасьць, чуласьць, уразьлівасьць
ĉeĥe:
citlivost
france:
sensibilité
germane:
Feinfühligkeit, Sensibilität
hispane:
sensibilidad
hungare:
érzékenység
nederlande:
gevoeligheid
pole:
czułość, wyczulenie, wrażliwość
ruse:
чувствительность
slovake:
citlivosť
ukraine:
чутливість

sentigi

(tr)
Kaŭzi al iu senton: la ruĝeta sunlumo sur brunaj trunkoj kaj verdaj branĉoj sentigis la vesperiĝon [67]; Vi sentigis al Via popolo pezan sorton [68]; ke danĝere malsana, forlasita, ŝi kuŝis en mizera ĉambreto, […] treege sentigis al ŝi ŝian mizeron [69]; li sentigos sian skurĝon, li kraĉos al vi en la vizaĝon [70]; la memoro pri ili ankoraŭ hodiaŭ sentigas al mi spiritan naŭzon [71]; jam en la dua tago malsato sentigis sin al tiu homamaso [72].
angle:
to affect, impress
beloruse:
даць адчуць
ĉeĥe:
dát pocítit
france:
infliger, faire sentir
germane:
fühlen lassen, merken lassen
hungare:
éreztet, érzékeltet
pole:
dawać odczuć
ruse:
дать почувствовать
slovake:
dať pocítiť
ukraine:
робити чутливим, розчулити, дати відчути, дати зрозуміти

sentiĝi

(ntr)
1.
Iĝi rimarkebla, sentebla al homa konscio: malvarmo […] tiam sentiĝas plej forte [73]; en la freŝa aero sentiĝis la odoroj de frua printempo [74]; en iliaj okuloj sentiĝis decidemo kaj certeco pri la estonto [75]; malvarmega letero, en kiu sentiĝis nerevokebla decido [76].
2.
Senti sin; percepti iajn sentojn en sia interno: elirante el la klubejo, li sentiĝis kontenta [77]; Johano sentiĝis nelerte, senhelpe [78].
73. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
74. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
75. B. Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2000, Monato, 2001:1, p. 26a
76. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
77. R. Daŝo: Ne-atenditaj sekvoj, Monato, 1999:8, p. 17a
78. R. Daŝo: Ne-atenditaj sekvoj, Monato, 1999:8, p. 17a
angle:
to feel, perceive, discern
beloruse:
адчувацца
france:
se manifester, devenir sensible, se faire sentir
hispane:
hacerse sentir
hungare:
érződik
pole:
dawać się odczuć
ruse:
ощущаться, чувствоваться

sentilo

1.
BIO Sensilo1. VD:anteno1
2.
TEK Sensilo2: la sentiloj de roboto; strataj kameraoj […] ekipitaj per diversaj sentiloj [79]; ĉe la zebrostrioj estis instalitaj sentiloj kun artefarita inteligenteco, ili povas aŭtomate analizi la trafikan situacion [80]; teksaĵo […] ekipita per elastaj sentiloj ebligantaj difini kiomgrade ĝi estas streĉita [81]; lumsentilo. VD:indikilo
angle:
1. sensory receptor 2. sensor, sensing device, pickup, transducer
beloruse:
1. рэцэптар 2. датчык, сэнсар
ĉeĥe:
senzor, snímač, zařízení pro snímání dat
france:
1. récepteur sensoriel 2. capteur, senseur
germane:
2. Gebergerät, Fühler
hispane:
2. sensor
hungare:
1. érzékelőideg 2. érzékelő, szenzor lum~ilo: fényérzékelő.
nederlande:
2. sensor
norvege:
2. sensor
pole:
1. receptor, komórka czuciowa, komórka zmysłowa 2. czujnik, sensor, receptor
ruse:
1. рецептор 2. датчик, щуп, сенсор
slovake:
senzor, snímač
ukraine:
датчик, щуп

sentumo

Senso: liaj sentumoj restis akraj, kaj ŝi memoris, ke li nur ofte plendis, iom rideme, kun bonhomeco – troa, ol ke ĝi estu sincera – ke ĉion li aŭdas [82]; laŭgrade liaj sentumoj revenis kaj li ĉirkaŭ si palpserĉis la libron [83]; vidpovo […], perdo de tiu ĉi sentumo rekte kaj kompreneble influas la anim-staton [84].
82. L. Couperus, trad. G. Berveling: Pri maljunuloj, la aĵoj kiuj pasas..., 2013
83. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto, 2010
84. Monato, Paŭlo Sergio Viana: Kataraktotrakto revivigas, 2013
angle:
sense
beloruse:
пачуцьцё
ĉeĥe:
smysl (vnímací)
france:
sens (perceptif)
germane:
Sinn
hispane:
sentido
hungare:
érzék(szerv)
nederlande:
zintuig
norvege:
sans
pole:
dotyk, czucie (zmysł)
ruse:
чувство (способность восприятия: слух, зрение и т.п.)
slovake:
zmyslový orgán, ústroj
ukraine:
чуття, відчуття

sentumaĵo

Sensaĵo: la diferenco inter emocio kaj sentumaĵo estas, ke sentumaĵo ne estigas reagan manifestacion [85].
angle:
sensation
beloruse:
адчуваньне
france:
sensation
germane:
Sinneswahrnehmung, Wahrnehmung, Sinneseindruck
hungare:
érzet
nederlande:
zintuiglijke waarneming
pole:
czucie, odczucie, uczucie
ruse:
ощущение

antaŭsenti

(tr)
Havi intuan, malklaran ideon pri estontaĵo: mi antaŭsentis, ke vi hodiaŭ vespere venos [86]; tie ekstere io ekzistas, ia antaŭsento tion diras al ni [87]; de la alto de l' trono oni vidas tiajn aferojn, kiujn eĉ ne antaŭsentas simplaj homoj [88]; ŝi neniam antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco, turmentoj, trompiĝoj Marta ; Nun vi time, sorton-antaŭsente ⫽ Min observas kaj demandas ŝtele: ⫽ Ĉu dum vintro ankaŭ, vi konsente ⫽ Amos min fidele [89]? post horo li estos en la vilaĝo kaj jam antaŭsentis la plezuron de la ripozo [90]. VD:antaŭvidi, prognozi, supozi
angle:
to anticipate, to have a feeling (I had a feeling that you would come)
beloruse:
прадчуваць
france:
pressentir
germane:
ahnen, voraus ahnen, vorher sehen
hispane:
presentir
hungare:
megérez
nederlande:
een voorgevoel hebben
pole:
przeczuwać
ruse:
предчувствовать
ukraine:
передчувати

devosento

Interna sento pri devoj, pri morale necesaj sintenoj kaj agoj: La devosento igas lin ankoraŭfoje rekomenci, sed poste li rezignas [91]; iel revokis ŝin hejmen la devosento kaj la certeco, ke en la malfacilo ŝi devas esti ĉe la siaj [92]; la devosento ĉiam dum la vivo estis por mi ia fetiĉo [93].
91. Stellan Engholm: Vivo vokas, III.
92. Monato, Gerrit Berveling: Honesta portreto pri granda homo, 2009
93. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
angle:
sense of obligation
france:
sens du devoir
germane:
Pflichtgefühl
nederlande:
plichtsgevoel

kunsenti

(tr)
Senti akorde kun alia persono: mi kunsentas kun vi en viaj afliktoj [94]; la riĉa grandsinjoro Medinaceli, […] kvankam eĉ kunsentas al li, ne povas armi ekspedicion [95]; tio estus ja facila maniero, – kunsentis Kristoforo kaj ŝajnis interesita [96]; mi profunde kunsentas kun vi pro via malfeliĉega spiritstato [97]; ili kunsentas kun mi kaj […] volas helpi [98]; Vitalij kompatis ŝin, kunsentis, sed eĉ timis montri al ŝi tiun ofendan kunsenton Metrop ; ili verkis libron pri siaj lingvistikaj esploroj, esperante ke ni kunsentos ilian fasciniĝon pri lingva tempoekskurso [99]. VD:kompati, konsenti, simpatii
94. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 1a, renkonto
95. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
96. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Feliĉa homo
97. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
98. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XII
99. S. Derevjanniĥ: Atrakcio por lingvoŝatantoj?, Monato, 2001:11, p. 30a
angle:
to empathize (usone), to empathise (brite), relate to
beloruse:
спачуваць, спагадаць
ĉeĥe:
cítit s někým, mít soucit
france:
ressentir (partager les sentiments), partager les sentiments
germane:
mitfühlen
hungare:
együtt érez
pole:
współczuć
ruse:
сочувствовать
slovake:
mať súcit
ukraine:
співчувати

kulposento

Interna dolora sento pri propraj malbonaj agoj: pro la kulposento de sia konscienco ŝi timis, ke oni spionas ĉiun ŝian iron [100]; ĉu al tiu gajulo la filino atribuas turmentan kulposenton? nekredeble [101]! ŝi estis ege tolerema, eble tro kulposenta [102]; mi preferus vidi ŝin de malproksime por ne devi paroli kun ŝi, mi ne scias kial mi sentis kulposenton [103].
angle:
guilty conscience, compunction
ĉeĥe:
pocit viny
france:
mauvaise conscience, sentiment de culpabilité
germane:
Schuldgefühl
nederlande:
schuldgevoel
norvege:
skyldfølelse
slovake:
pocit viny

kunsento

Sentado akorda kun tiu de alia persono: ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin [104]; nu, nu, respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento sonis ankaŭ kordo de forte sentata propra plialteco Marta ; mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero [105]; li demandis kun mieno kaj per voĉtono, kiuj ŝajnigis kortuŝan kunsenton [106]; li forlasis lin en la momento, kiam li pleje bezonis liajn kunsenton kaj helpon [107]. VD:kompato, kompreno, simpatio
angle:
sympathy, understanding, empathy
beloruse:
спачуваньне, спагада
ĉeĥe:
soucit
france:
empathie, sympathie (empathie)
germane:
Mitgefühl
hispane:
consentimiento
hungare:
együttérzés
nederlande:
medeleven
pole:
współczucie
ruse:
сочувствие
slovake:
súcit
tibete:
སྙིང་རྗེ་
ukraine:
почуття

kunsentemo

PSI Kapablo diveni kaj proprigi sentojn de aliaj homoj: kompatemo kaj kunsentemo estas pli humanaj ol senanima […] ignorado [108]; la knabino ekrigardis la vizaĝojn […] kaj, leginte en ili bonvolon kaj kunsentemon, ŝi diris plue [109]. VD:intuicio, kompatemo, komprenemo2
108. U. Matthias: Fajron sentas mi interne, Pro Esperanto, 1990
109. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XIII
angle:
empathy
beloruse:
эмпатыя
france:
empathie
germane:
Einfühlsamkeit, Mitgefühl, Feingefühl, Einfühlungsvermögen
nederlande:
empathie
norvege:
empati
pole:
empatia, współodczuwanie (nieformalnie)

lingvosento

LIN Intuo de parolanto pri la ĝusteco, konveneco de parolmaniero: tion li faris kun sia kutima lingvosento kaj profunda lingvomajstrado [110]; mi uzis mian hungaran lingvosenton kaj ververe mi volis nur ekscii, ĉu mi ne tedas miajn gelernantojn [111]; ĉar ĉiuj menciitaj formoj estas bona Esperanto, oni uzu ilin laŭ sia lingvosento [112].
110. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
111. Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, II
112. D. Besseghini: Re- Nur eta korekto, soc.culture.esperanto, 1993-05-07
angle:
language sense
france:
sentiment linguistique
germane:
Sprachgefühl
hungare:
nyelvérzék
nederlande:
taalgevoel
norvege:
språkfølelse
pole:
wyczucie języka, zdolności językowe
ruse:
чувство языка, языковая интуиция

nesenteble

Tiom malforte, diskrete aŭ grade, ke oni apenaŭ sentas: Beatrico estis kortuŝita, kaj nesenteble delasis ion da sia kutima severeco [113]; nesentebla sed reala barilo jam staris inter la novaj geedzoj [114]; aŭgusto forpasis nesenteble [115]; nesenteble la memoro de okazintaj fariĝoj estos la neevitebla konsekvenco de tiu reveno al vivo [116].
113. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
114. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
115. J. Modest: En la ombro de la silento, Monato, 1997:3, p. 14a
116. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
angle:
imperceptibly
beloruse:
неадчувальна
france:
insensiblement
germane:
unmerklich
hispane:
imperceptible
hungare:
nem érzékelhetően
nederlande:
onvoelbaar, onmerkbaar
pole:
niewyczuwalnie, nieodczuwalnie
ruse:
неощутимо, нечувствительно

samsenteco

Stato de personoj same sentantaj. VD:akordo
angle:
rapport, affinity

sensenta

Ne havanta senton, indiferenta:
a)
Ne havanta senton emocian aŭ animan: ilia koro estis sensenta [117]; ili mutaj kaj sensentaj eliris […] el sia malgaja laborejo Marta ; ĉu la multaj zorgoj jam faris ŝin sensenta kaj pri doloro kaj pri ĝojo [118]? VD:hebeta, obtuza3, stupora
b)
Ne havanta senton korpan: brrr! Januaro! la manoj estas bluaj kaj rigidaj […], la ŝtonkuboj marŝadas sub miaj sensentaj piedoj [119]; miaj fingroj estis sensentaj, kaj mia nazo gutis pro la malvarmo [120].
117. La Nova Testamento, Marko 6:52
118. S. Engholm: Homoj sur la tero, 1932
119. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
120. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
angle:
unfeeling, insensitive, insensate
beloruse:
нечульлівы, неэмацыйны
france:
insensible (qui ne sent pas)
germane:
gefühllos, taub (gefühllos)
hispane:
insensible
ukraine:
нечулий, бездушний

sensenteco

Foresto de sentoj animaj aŭ korpaj: mi estis en tia stato el malforto kaj sensenteco, inter la morto kaj la vivo [121]; multaj eĉ riproĉas al li la severecon de lia karaktero kaj vidas en ĝi signon de fiereco aŭ de sensenteco [122]; Zalmuna staris antaŭ la altarotablo, fikse rigardante en obtuza sensenteco la sanktfiguron [123]; la memoreco pri la ĵus okazintaj aferoj baldaŭ revenos […] se perforta emocio subite vekus el ilia sensenteco la cerbajn ĉelojn [124]. VD:indiferenteco, sendoloreco, sveno
121. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XI
122. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
123. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXII
124. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
angle:
insensitivity, insensibility
france:
insensibilité
germane:
Gefühllosigkeit, Taubheit (Gefühllosigkeit)
hispane:
insensibilidad
nederlande:
ongevoeligheid

sensentigi

(tr)
Senigi momente aŭ daŭre je sentopovo: pliparton de tiuj homoj regis unu penso […], kiu jam dum la vivo sensentigis ilin al ĉio, kio okazis ĉirkaŭ ili [125]. VD:anestezi
125. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
angle:
desensitize
ĉeĥe:
znecitlivět
france:
couper toute émotion à, insensibiliser
germane:
abstumpfen
hispane:
insensibilizar
slovake:
znecitliviť

trosentema

Kiu tro intense, tro emocie, tre perturbe sentas: al la trosentema humoro de sinjoro Luppán forte efikis ĉi tiu evento, kaj li falis en altan febron [126].
126. K. Mikszáth, trad. J. Horvath: Fraŭlino el oro, 2002
france:
hypersensible
germane:
hypersensibel
ukraine:
надто чутливий, сентиментальний

administraj notoj

sam~eco: Mankas dua fontindiko.
sam~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.