*kor/o PV

*koro

1.
ANA Muskola organo kun formo de renversita konuso, kiu estas centro kaj ĉefa aganto de cirkulado de sango: senti batojn ĉe l' koro; la sango alfluas al la koro; io nekonata faris pli rapide bati lian koron FK ; eĉ pinglo povas koron trapikiPrV ; tio premas la koron (pro fizika aŭ morala angoro).
2.
Tiu organo, rigardata kiel sidejo de la sentoj (deziro, ĝojo, sufero): [havi], kiom la koro deziras PrV ; honto rompis mian koron [1]; mi ne povas trompi mian propran koron [2]; [sorto, maljusteco] frakasas la korojn de multo da homaj estaĵoj Marta ; la koro volis disŝiriĝi al ŝi de malĝojo [3]; li inklinigis la koron de ĉiuj viroj [4]; tiu kulpigo vundis la koron VivZam ; ili kolerigos mian koron! [5]; kio iras el koro, venas al koro (konfido naskas konfidon) PrV ; se okulo ne vidas, koro ne acidas PrV ; malŝarĝi la koronZ ; la koro tiras min al via domo, sed la prudento malkonsilas Marta ; mi mem ne scias […], kio tiras al ili mian koron [6]; alpreni ion al la koro Hamlet [7] (tutkore interesiĝi pri io); ami per la tuta koro [8] [9]; petegi per la tuta koro [10]; [obei] per la tuta koro [11] [12] [13]; per via tuta koro vi konvertiĝis al la Eternulo [14]; bedaŭri el la tuta koro iun, ion FK Hamlet ; ĝoji[15] [16], ami [17], ekkrii [18], voki [19] el la tuta koro; koro aroganta, ĝoja, kontenta, malica, malmola, milda, prudenta, saĝa; koro suferanta [20]; feliĉe tuŝita koro Marta ; koro dolorplena Marta ; granda ŝarĝo falis sur lian koron [21]; havi koron (kuraĝon aŭ kompatemon); ĉu vi havas iometon da koro kaj konscienco? Marta homoj sen koro Marta ; havi bonan koron DL Fab2 Fab3 (kompatemon); havi puran koron [22]; koro el oro PrV ; korprema, kortira, korkreviga spektaklo VD:animo, kapo, sentokapablo
3.
Tiu organo, rigardata kiel sidejo de amo, de pasio: belecon taksas ne okulo, sed koroPrV ; edziĝo laŭ koro PrV ; doto koron ne varmigasPrV ; for de l' okuloj, for de la koroPrV .
4.
Centro, ĉefa punkto, kerno3: fermi la Italan Kulturan Instituton en la koro de la urbo estos tre dolora vundo por ĉiu [23]; penetri ĝis la koro de la temoZ ; Parizo estas la koro de FrancujoB
Rim.: Antikva mezurunuo nomiĝas ankaŭ kor'o.
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 69:20
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro IX
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ii. samuel 19:14
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ĉio sur sian ĝustan lokon!
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Folio el la ĉielo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
9. La Nova Testamento, Marko 12:33
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:58
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:69
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:34
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 23:3
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 7:3
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Pupludisto
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 3:14
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:145
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:20
21. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 73:1
23. Monato, Roberto Pigro: En rubujon, kulturo kaj lingvo de Italio
afrikanse:
hart
albane:
zemra
amhare:
ልብ
angle:
heart
arabe:
قلب
armene:
սիրտ
azerbajĝane:
ürək
beloruse:
сэрца
bengale:
হৃদয়
birme:
နှလုံး
bosne:
srce
bulgare:
сърце
ĉeĥe:
břevnonoš, karyatida, kóra, srdce
ĉine:
心 [xīn] 1. 心脏 [xīn zàng] 4. 中心 [zhōng xīn], 核心 [hé xīn]
dane:
hjerte
estone:
süda
eŭske:
bihotza
filipine:
puso
france:
cœur
galege:
corazón
germane:
Herz
guĝarate:
હૃદય
haitie:
haŭse:
zuciya
hebree:
לב
hinde:
दिल
hispane:
corazón
hungare:
szív
igbe:
obi
indonezie:
hati, jantung
irlande:
croí
islande:
hjarta
itale:
cuore
japane:
jave:
jantung
jide:
האַרץ
jorube:
okan
kanare:
ಹೃದಯ
kartvele:
გულის
kazaĥe:
жүрек
kimre:
galon
kirgize:
жүрөк
kmere:
បេះដូង
koree:
마음
korsike:
lu cori
kose:
intliziyo
kroate:
srce
kurde:
dil
latine:
cor
latve:
sirds
laŭe:
ຫົວໃຈ
litove:
širdis
makedone:
срцето
malagase:
fo
malaje:
jantung
malajalame:
ഹൃദയം
malte:
qalb
maorie:
ngakau
marate:
हृदय
monge:
lub plawv
mongole:
зүрхний
nederlande:
hart
nepale:
हृदय
njanĝe:
mtima
okcidentfrise:
hert
panĝabe:
ਦਿਲ ਦੇ
paŝtue:
هرات
perse:
قلب، دل
pole:
serce
portugale:
coração
ruande:
umutima
rumane:
inimă
ruse:
сердце
samoe:
fatu
sinde:
دل
sinhale:
හදවත
skotgaele:
chridhe
slovake:
chór, spevácka zbor
slovene:
srce
somale:
wadnaha
ŝone:
mwoyo
sote:
pelo
sunde:
jajantung
svahile:
moyo
svede:
hjärta
taĝike:
дил
taje:
การเต้นของหัวใจ
tamile:
இதய
tatare:
йөрәк
telugue:
గుండె
tibete:
སྙིང་
ukraine:
серце
urdue:
دل
uzbeke:
yurak
vjetname:
tim
volapuke:
lad
zulue:
inhliziyo

kora

1.
ANA Rilata al la funkciado de koro: kora malsano; kora kirurgio [24].
2.
Venanta el koro; amika, sincera, favora, elkora: kora akcepto, saluto, danko DL ; kora ĝojo FK ; kora doloro FK ; kore sindona amiko; mi salutas vin tutkore; preĝu kore kaj laboru fervorePrV .
24. Monato, Steven K. Smith: La Helpanto
beloruse:
сардэчны
ĉeĥe:
chórický, chórový, sborový
france:
1. cardiaque 2. cordial
germane:
herzlich
hebree:
לבבי
hispane:
cordial
hungare:
szív-, szívélyes, szívből jövő
itale:
1. cardiaco 2. cordiale
nederlande:
1. cordiaal, hart‐ 2. hartelijk, innig
perse:
قلبی
pole:
serdeczny 1. sercowy
rumane:
cordial, cardiac
ruse:
сердечный
slovake:
chórový, zborový
svede:
hjärtlig
volapuke:
ladlik

koreco

Varme amika teniĝo: neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco FK ; en ŝia okulo kaj en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis BdV .
ĉeĥe:
srdečnost
france:
cordialité
hispane:
cordialidad
nederlande:
hartelijkheid, innigheid
pole:
serdeczność
rumane:
cordialitate
slovake:
srdečnosť

bonkora

Helpema, kompatema, el sincera sento altruisma: ili estas homoj gastamaj kaj bonkoraj [25]; per bonkora (milda) admonado Ifigenio .
beloruse:
сардэчны, добры
ĉeĥe:
bodrý, dobrosrdečný
france:
bienveillant, gentil
germane:
gutherzig
hebree:
טוב-לב
hungare:
jószívű
indonezie:
baik hati
itale:
benevolente, gentile
nederlande:
goedhartig, goedaardig, goedig
perse:
خوش‌قلب، مهربان
pole:
dobroduszny, dobrotliwy
rumane:
bun la suflet, cu suflet bun, cu inimă bună, milos, bland
ruse:
добрый, добросердечный
slovake:
dobrosrdečný
svede:
godhjärtad

bonkoreco

Karaktero de homo bonkora, bonvolema, helpema: en mi estas nenio, kio meritas vian bonkorecon kaj afablecon [26]; se vi efektive volas pagi lian ŝuldon […] ili mokis lin pro lia bonkoreco […] [27].
26. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
ĉeĥe:
dobrosrdečnost
france:
bonté
nederlande:
goedhartigheid, goedheid
pole:
dobroduszność
rumane:
bună dispoziție
slovake:
dobrosrdečnosť

elkora

Kora2: simplanima, elkora rideto [28]; al mi elkoran vorton de disiĝo Ifigenio !
28. Lao She, trad. Wang Chongfang: Kamelo Ŝjangzi, 1988
ĉeĥe:
srdečný
france:
cordial (adj.)
itale:
cordiale
nederlande:
hartelijk
pole:
serdeczny
rumane:
cordial
slovake:
srdečný

favorkoreco

Bonvola, bonkora, indulga sento al iu: liberigu vin […] de viaj malbonagoj per favorkoreco al malriĉuloj [29]; pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano Marta ; vi en via favorkoreco ne lasis min fali […] ne forlasu min en mia lasta horo [30]!
beloruse:
літасьцівасьць, міласэрнасьць, ласка, прыхільнасьць
ĉeĥe:
laskavost, náklonnost
france:
miséricorde, pitié
hungare:
kegy, jóindulat
itale:
misericordia, pietà
nederlande:
genade
perse:
رحمت، دلسوزی
pole:
życzliwość
rumane:
bunăvoință
ruse:
милосердие
slovake:
láskavosť, náklonnosť

favorkori

(tr)
BIB Korfavori: la Eternulo lumu al vi per Sia vizaĝo kaj favorkoru vin [31]; la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili [32].
beloruse:
ставіцца з прыхільнасьцю, спрыяць
france:
avoir pitié de avere pietà de
hungare:
szívlel, jó szívvel van iránta, jóindulattal van iránta
nederlande:
behartigen
perse:
رحم کردن (به)
pole:
życzliwym być

purkora

Kiu havas puran koron, estas sincera, bonvola, ne estas malica: (…) la Najtingalo de l' Paradizo kantas sur la branĉoj de la Arbo de Eterneco […] konigante al la purkoraj la mesaĝon revelaciitan de Dio [33].
33. Bahá’u’lláh, trad. -: Epistolo al Aĥmad, [vidita en 2020]
france:
au cœur pur, innocent (au cœur pur)

senkora

Senkompata, kruela, indiferenta antaŭ sufero de aliaj homoj: mi estas senkora koketulino, kiu sin amuzas per enjungado de malfeliĉaj amantoj FK ; la senkoraj rabistoj ekkompatis la junulon [34]; morto senkora, ho kial estas al vi permesite fosi en fosan profundon ĉion la belan en mondo? FK ;
beloruse:
бессардэчны
ĉeĥe:
bezcitný, otrlý
france:
cruel, insensible
germane:
herzlos
hebree:
חסר-לב
hungare:
szívtelen
itale:
crudele, insensibile
nederlande:
harteloos
perse:
سنگدل، بیرحم، قسی‌القلب
pole:
bezduszny
rumane:
fără inimă
ruse:
бессердечный
slovake:
bez srdca, bezcitný
svede:
hjärtlös

senkorulo

Iu senkora, ne kunsenta, ne kompatema: „senkorulo! pro kio vi parolas tiel?“ [35] post avaraj senkoruloj li indigne kraĉas [36].
35. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
36. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, L' Almozulo
france:
sans cœur (subst.)
nederlande:
harteloos persoon
pole:
nieczuły
rumane:
insensibil

kortuŝa

Kiu emocias kompatige, tenere: kortuŝa rakonto; tio estas aparte kortuŝa, ĉar tiuj, kiuj devas defendi siajn proksimulojn, estas iliaj murdintoj [37]; li adiaŭis […] sur la mortolito, postlasante same kortuŝan abrupte nuliĝantan lastan notlinion [38].
beloruse:
кранальны, жаласьлівы
france:
émouvant, touchant
hebree:
נוℷע ללב
hungare:
megindító
indonezie:
sentuhmenyentuh hati
itale:
toccante
nederlande:
aangrijpend, ontroerend, roerend
perse:
رقت‌آمیز، رقت‌انگیز
pole:
czuły, wzruszający, przejmujący, rzewny
rumane:
afectuos, emoționant, în mișcare, înfricoșător
ruse:
трогательный

kortuŝi

(tr)
Eksciti ies sentojn; emocii; kompatigi iun: vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj [39]; la sinjoro de tiu servisto kortuŝite liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon [40]; certe ŝi povus demandi kaj paroli pli saĝe, sed […] ĉu tiam la filino apogus sin al ŝia ŝultro kaj rigardus ŝin kun tiu preskaŭ kortuŝanta rideto [41]?
beloruse:
кранаць, расчульваць
france:
attendrir, émouvoir, toucher (émouvoir)
germane:
anrühren (jemanden), rühren (jemanden)
hebree:
לℷעת \נℷע\ (ללב)
hispane:
excitar, emocionar
hungare:
meghat, elérzékenyít, megindít (érzelmileg)
itale:
toccare (emotivamente)
nederlande:
aangrijpen, ontroeren, bewegen
perse:
متأثر کردن، به رقت آوردن، (احساسات کسی را) برانگیختن
pole:
rozczulać, wzruszać
rumane:
emoționa, atinge, înduioșa
ruse:
умилять, трогать

kortuŝiĝi

(ntr)
Senti korkoran emocion, kompatan, bonvolan senton: li elvenis kaj vidis grandan homamason kaj li kortuŝiĝis pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston [42].
42. La Nova Testamento, S. Marko 6:34
france:
être ému
nederlande:
ontroerd worden, aangegrepen worden
pole:
rozczulać się, wzruszać się
rumane:
fâțâială, fi mutat

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.