*malic/a

*malica

1.
(iu) Konscie malbonfarema kontraŭ la aliaj, deziranta malutilon kaj malfeliĉon al la aliaj, ĝojanta pro la malfeliĉo de la aliaj: malica homo, karaktero; kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo [1]; vi agas […] kun maliculo laŭ lia maliceco [2].
2.
(io) Farata kun deziro malutili al iu, malfeliĉigi iun: malica ago, parolo; malicaj intencoj [3]; malica ĝojo ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj PrV ; kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon PrV ; ilia ventro pretigas malicaĵon [4]; mi scias viajn […] argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraŭ mi [5].
SUB:perfida, insidaVD:intrigi, damaĝi
angle:
 malicious, malevolent, spiteful
beloruse:
 злы, злосны, зласьлівы, каварны
ĉeĥe:
 dolózní, jízlivý, zlomyslný, zlovolný
france:
 perfide, méchant
germane:
 böse, gehässig, boshaft, böswillig ~a ĝojo: Schadenfreude.
hispane:
 malicioso, malvado
hungare:
1. rosszindulatú, kárörvendő, rosszmájú, maliciózus 2. gonosz, galád
nederlande:
 boos, boosaardig
pole:
 podstępny, przewrotny
portugale:
 malicioso, malvado, maldoso, perverso
ruse:
 злобный, злой, коварный
slovake:
 zlomyseľný, škodoradostný
svede:
 elak
tibete:
 ངན་པ་
tokipone:
 ike
ukraine:
 злий, злостивий, злосливий, злісний, підступний

maliceta

1.
Inklina iom mokpetoli sen deziro malutili: maliceta infano.
2.
Montranta mokpetolemon sen deziro malutili: maliceta rido, okulo, ŝerco; liaj artikoloj, spicitaj per malicetaj komentoj, estis amuza legaĵo [6].
VD:mokema, malamika, inciti
6. Monato, Stefan Maul: Gazet-eraroj, 2009
angle:
 ill-natured
beloruse:
 гарэзьлівы, пакеплівы
ĉeĥe:
 škádlivý
france:
 malicieux
germane:
 garstig, gemein, zeckend
hungare:
 huncut, gonoszkodó
nederlande:
 ondeugend, stout
pole:
 złośliwy
ruse:
 озорной, проказливый
slovake:
 štipľavý (pren.)
ukraine:
 лукавий

administraj notoj

~eta: Mankas dua fontindiko.