*afabl/a
*afabla
- 1. ↝
-
Plaĉa per ĝentileco, akceptemo, agrablaj vortoj,
komplezo:
afabla ridetado
[1];
afabla saluto
[2];
malgranda domo, blanka kaj afablaspekta
[3];
afabla vorto pli atingas ol forto
PrV
;
apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla
PrV
;
kiu agas afable, vivas agrable
PrV
;
David aliris al tiuj homoj kaj afable salutis ilin
[4];
esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema
[5];
ĉu vi ne volas esti tiel afabla kaj sidiĝi
[6]?
la virino akceptis ilin ambaŭ eksterordinare afable, kovris longan tablon kaj
donis al ili grandan pladon da griaĵo
[7];
(figure)
la suno tre afable enlumis tra la malgranda fenestro
[8].
ĝentila, agrabla, plaĉa, simpatia, kara1, komplezema, dolĉa3, ŝatinda, aminda, helpema, bonvol(em)a, bonkora, varmkora2, komprenema, homeca2, varma4, amika, amikema, gastigema, societema.
- 2. ↝
(pri programa produkto) Facile uzebla por sensperta uzanto: afabla programo, interfaco, fasado; en Unikso […] programoj estu laŭeble malgrandaj, faru laŭeble precizan taskon, kaj afable kunlaboru kun aliaj programoj [9].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 30:21
5. La Nova Testamento, II. Timoteo 2:24
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
9. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 30:21
5. La Nova Testamento, II. Timoteo 2:24
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
9. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
- angle:
- 1. kind, affable, amiable 2. user-friendly
- beloruse:
- 1. прыязны, ветлівы, ласкавы
- bretone:
- 1. hegarat
- bulgare:
- 1. любезен
- ĉeĥe:
- 1. laskavy, milý, pozorný, přívětivý, vlídný, úslužný 2. uživatelsky přívětivý
- france:
- 1. aimable, affable, avenant, brave (gentil), commode (adj., gentil), gentil, prévenant 2. convivial (info.), intuitif (info.)
- germane:
- 1. freundlich, nett 2. anwenderfreundlich, intuitiv bedienbar
- hebree:
- אדיב
- hispane:
- 1. amable 2. amigable
- hungare:
- 1. kedves, nyájas
- itale:
- 1. affabile 2. user-friendly
- katalune:
- 1. amable
- nederlande:
- 1. vriendelijk
- okcitane:
- 1. aimable
- pole:
- 1. uprzejmy 2. przyjazny, intuicyjny
- portugale:
- 1. afável, amável, gentil
- ruse:
- 1. любезный, вежливый 2. дружественный
- slovake:
- užívateľsky príjemný 1. láskavý 2. užívateľsky priateľský
- svede:
- 1. vänlig
- taje:
- 1. เป็นมิตร, อัธยาศัยดี 2. ใช้ง่าย, ใช้สะดวก
- tokipone:
- pona
*malafabla [10] ↝
-
Montranta aŭ esprimanta malbonvolon, malfavoran humoron:
lia malafabla vizaĝo iom glatiĝis
BdV
;
malgranda homo kun eksterordinare malafabla kaj malkontenta vizaĝo elvenis
BdV
;
li havis nur tre malafablan opinion pri ŝia prudento, ĉar ŝi nur malofte
zorgadis pri abstraktaj konsideradoj
BdV
;
rigardi malafable
PrV
.
li ŝajnigis sin fremda al ili kaj parolis kun ili malafable
[11];
la gardostaranto malafable akceptis ilin kaj batis ilin per la pafilo
[12].
malĝentila, malagrabla, malplaĉa, malsimpatia, malpacienca, grumblema, acida2, abrupta, lakona, malvarma3, malsocietema, mizantropa.
10.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, mal'afabl'
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:7
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 42:7
12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
- angle:
- rude
- beloruse:
- непрыязны, няветлівы, грубы
- bulgare:
- невъзпитан, недружелюбен
- ĉeĥe:
- mrzutý, nepřívětivý, nevlídný, nevrlý
- france:
- rigardi mal~e: regarder de travers malaimable, pas aimable, mal embouché, malcommode (pas aimable)
- germane:
- unfreundlich, mürrisch
- hispane:
- rudo
- itale:
- scorbutico, scortese, arcigno, sgarbato
- nederlande:
- nors, bars, onvriendelijk, nurks, stuurs, onaardig
- pole:
- nieuprzejmy, szorstki, opryskliwy
- rumane:
- nepoliticos
- ruse:
- грубый, невежливый, нелюбезный
- slovake:
- nevľúdny, nevľúdny, nevrlý nevrlý
- taje:
- ไม่เป็นมิตร