*ŝat/i

*ŝati  

(tr)
1.  
Aprezi: ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio [1]; mia patro batalis pro vi kaj ne ŝatis sian vivon [2]; li […] malestimis la urbojn, ne ŝatis la homojn [3]; ŝi demandis la studenton, kiu sidis sur la sofo kaj kiun ŝi tre alte ŝatis, li sciis plej belajn historiojn [4]; ĉiuj […] sciis ĉiun sonon de la kanto de la artefarita birdo parkere, sed ĝuste tial ili plej alte ĝin ŝatis [5]; ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas PrV ; oni ŝatas la talenton, estimas la honestecon; ŝati la ordon, la scion, mi tre ŝatas vian superhoman kuraĝon kaj saĝon [6]; ĉiuj ŝatis Esperanton […] tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn [7]; Mi amis vin hieraŭ kaj morgaŭ amos vin, / […] Mi ŝatis plenajn formojn de via juna aĝo / Kaj vian maljunecon mi portos kun kuraĝo [8]; ĉion novan oni ŝatas PrV ; bono posedata ne estas ŝatata PrV ; la legantoj tre ŝatas liajn artikolojn; multaj ŝatas pli la ĉasadon ol la ĉasaĵon; la skitoj ne tre ŝatas paroladon Ifigenio ; la gazetoj […] tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj [9]; li ŝatis la odoron de longdistancaj trajnoj [10]; ni ambaŭ ŝatis la malvarman bieron kaj la dolĉan babiladon dum la pigraj someraj antaŭvesperoj [11]. VD:estimi, taksi.
2.  
Volonte uzi ion, fari ion: ŝati kafon, sukeron; en rondo familia li ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto VivZam ; ĉu vi ŝatas danci? (ĉu vi volonte dancas?); mi tre ŝatus demandi (mi tre volonte demandus) ilin, ĉu ili konsentas pagi; kiam Aniko havis monon ŝi ŝatis aĉeti diversajn nenecesajn bagatelaĵojn Monato . SIN:ami 2VD:frandi
Rim.: En la tradicia lingvouzo (tiu de Zamenhof kaj PIV) „ŝati“ indikas pli altan estimon ol „ami“; sed en la reala lingvo moderna la situacio estas inversa: „ŝati“ sence proksimas al „plaĉi“ (sed kun alia regado), dum la praan sencon oni preferas esprimi per nova verbo (aprezi aŭ apreci).
angle:
1. prize, have high regard for, appreciate, think well of 2. like
beloruse:
паважаць, любіць, шанаваць
bulgare:
харесвам, харесам
ĉeĥe:
1. vážit si 2. mít rád
france:
1. apprécier 2. aimer
germane:
1. schätzen, wertschätzen 2. mögen, gern tun
hispane:
gustar
hungare:
1. kedvel, szeret (kedvel) 2. szerettip="ind"> (kedvel)
itale:
piacere (aprezzare, amare), gradire, apprezzare, amare (aprezzare)
katalune:
2. agradar
nederlande:
1. houden van, aardig vinden, waarderen
okcitane:
1. aimar 2. agradar
portugale:
gostar, apreciar
ruse:
1. ценить 2. любить
turke:
1. takdir etmek 2. sevmek

ŝato  

1.
Opinio de tiu, kiu ŝatas; la ago ŝati: tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj „Lingvaj Respondoj“ VivZam ; la ŝato kaj admiro pri la greka kaj romia retoriko [12]; multaj virinoj en […] komencis lerni la orientan dancadon […] pro la ŝato moviĝi [13]; oni […] povas informiĝi pri ilia vivo, ilia lando, iliaj ŝatoj [14].
2.
Ŝatateco; rezulto de la ago ŝati: vi hejmon nun kaj ŝaton renkontas post sufer' [15].
12. Monato, J. Laube: La rolo de lingvoj ĉe la pensado
13. Monato, I. Fabell: Danco de la Oriento
14. Monato, P. Peeraerts: Ĉio en unu programo
15. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
angle:
appreciation, high opinion
france:
appréciation, gout (pour)
germane:
Verehrung, Zuneigung
hungare:
1. kedvelés 2. kedveltség
itale:
apprezzamento, gradimento
ruse:
приязнь

ŝatateco

Stato de tiu, kiu estas ŝatata: tenu vin tute rekte, tio bone aspektas kaj kaŭzas ŝatatecon [16]; pri ĝenerala ŝatateco de la ŝako en la mezepoko atestas ankaŭ fakto, ke […] [17].
angle:
appreciation, esteem
france:
faveur estime
germane:
Beliebtheit, Verehrung
hungare:
kedveltség
itale:
apprezzamento, gradimento

ŝatinda  

Kiu meritas esti ŝatata: kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama [18]; laŭ arta vidpunkto pli ŝatinda estas miaguste ‚la Preĝo sub la verda standardo‘ VivZam ; lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malŝatinda [19]; ŝatindaĵo [20].
18. La Nova Testamento, Al la Filipanoj 4:8
19. La Nova Testamento, II. Korintanoj 10:10
20. La Nova Testamento, Al la Filipanoj 2:6
france:
agréable, appréciable
germane:
schätzenswert

ŝatokupo  

Okupo, per kiu oni ŝatas pasigi sian libertempon; hobio: ŝako estas kvieta ŝatokupo; lingvoj ĝenerale iĝis ŝatokupo lia [21]; kvankam plenkoloraj floroj ravas min, tamen estas arboj mia preferata ŝatokupo [22]; bani sin vintre en malvarmega maro, rivero aŭ lago estas ekstrema ŝatokupo de ĉirkaŭ 120 000 finnoj [23]; ĉu filatelo estas mortanta ŝatokupo [24]? VD:ĉevaleto
angle:
hobby
beloruse:
захапленьне, гобі
france:
hobby, passe-temps
germane:
Lieblingsbeschäftigung, Steckenpferd, Hobby
hispane:
afición, pasatiempo
hungare:
kedvenc foglalkozás, hobbi
itale:
hobby, passatempo (passione)
nederlande:
hobby
ruse:
увлечение, хобби

*malŝati  

(tr)
Rigardi kiel tute neatentindan, nekalkulindan, preterlasindan, sensignifan, senvaloran, malgravan: ne malŝatu la instruon de via patro [25]; ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos [26]; lia peto ne povis esti malŝatata Marta ; sata animo malŝatas mieltavolon [27]; li malŝatis sian ĵuron kaj rompis lian interligon [28]; malestima malŝato FK ; malŝate rigardi la aferon; malŝate rigardi iun de alte [29]; malŝate montri sian dorson al iu VD:kraĉi. VD:malatenti, malkonsideri, malzorgi. VD:plando, super.
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:5
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:22
27. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:7
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 17:16
29. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
angle:
dislike
beloruse:
зьневажаць
france:
détester
germane:
gering schätzen, verachten
hispane:
despreciar
hungare:
megvet, utál
itale:
disprezzare, sdegnare, sprezzare, detestare (non gradire), non gradire, non amare (non gradire)
nederlande:
een hekel hebben aan
ruse:
не любить, относиться с неприязнью

malŝatindaĵo  

Senvaloraĵo, forĵetindaĵo. VD:koto2, marĉo2, ŝaŭmo2.
france:
rebut
hungare:
utálatosság
itale:
fesseria (indegno di stima o considerazione)

memŝato  

Memamo, memestimo: sarkasmo, ŝercoj […] povas kaŭzi perdon de memŝato [30].
30. -, trad. F. Wechsler: homrilatoj?, 2015

administraj notoj

mal~indaĵo: Mankas fontindiko.
mal~indaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mem~o : Mankas dua fontindiko.