*kraĉ/i

*kraĉi

(tr)
1.
Elĵeti sekreciaĵon aŭ iun likvon el la buŝo per rapida, vola elspiro: ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos PrV ; kraĉi sur iunZ , sur ion (signe de malestimo); kraĉi sangonB ; VD:sputi
2.
(figure) Elĵeti: la naturo elkraĉu min kiel ekstermindan beston, se mi rompos tiun ĉi ĵuronZ ; ĉiudimanĉe la urbo kvazaŭ elkraĉas sian tutan loĝantaron en la ĉirkaŭaĵon; kiu supren kraĉon ĵetas, sian barbon al ĝi submetasPrV .
angle:
spit
beloruse:
пляваць
bulgare:
плюя
ĉine:
[cuì], 唾 [tuò], 吐出 [tùchū], 吐痰 [tǔtán], 唾出 [tuòchū], 喷吐 [pēntǔ], 吐口水 [tǔkǒushuǐ], 吐唾沫 [tǔtuòmo], 唾沫飛濺 [tuòmofēijiàn]
france:
cracher
germane:
spucken, ausspucken
hispane:
escupir
hungare:
köp
japane:
つば・たんを吐く [つば・たんをはく], 吐く [はく]
katalune:
escopir
nederlande:
spugen
perse:
تف کردن، تف انداحتن
pole:
pluć, spluwać, wypluć
portugale:
escarrar, cuspir
rumane:
scuipa
ruse:
плевать, плюнуть
ukraine:
плювати

kraĉaĵo

FIZ Muko, salivo, kiun iu elkraĉis: li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton [1]
1. La Nova Testamento, S. Johano 9:6
beloruse:
плявок
bulgare:
плюнка, храчка
ĉine:
[tuò]
france:
crachat, expectoration
hispane:
escupidura, escupitajo (coloquial)
hungare:
köpet
japane:
つば, たん
katalune:
escopinada, salivada
perse:
تف، آب دهان
pole:
ślina, plwocina
rumane:
salivă
ruse:
плевок
ukraine:
плювок

kraĉujo

Poto por ricevi kraĉaĵojn: tri paroj da oraj kraĉujoj [2].
2. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 105a, volumo 3a, p. 367a
beloruse:
плявалка, плявальніца
bulgare:
плювалник
france:
crachoir
hispane:
escupidera
hungare:
köpőcsésze
japane:
たんつぼ
katalune:
escopidora
perse:
تف‌دان
pole:
spluwaczka
rumane:
scuipătoare
ruse:
плевательница
ukraine:
плювальниця

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~ujo: Mankas dua fontindiko.