*sput/i UV

*sputi

(tr)
1.
FIZL Amase elĵeti tra la buŝo (salivon, mukaĵon, sangon ks) per ia senvola ago: sputi sange pro tuberkulozo; Viktoro […] agitiĝis kiel frenezulo: skuate de koleraj movadoj, […] la lipon pendantan kaj sputetantan [1]; li ruĝiĝis, paliĝis, sangokraĉe sputis [2].
Rim.: Ne uzu tiun medicinan terminon por la ordinara kaj vola kraĉi.
2.
(figure) Elĵeti amase el ia truo: mi donacos al vi neordinaran azenon, kiu […] sputas oron [3]; la monstro, leviĝis en la aeron, sputis flamojn [4]; piramida monto […] komencas fumiĝi, tremi, brui kaj poste ĝi sputas el si tiom da fluida fajro, kiom da akvo posedas Nilo [5]. VD:erupcii, ŝprucigi, vomi
angle:
spit
beloruse:
1. харкаць (крывёю, сьлізьзю) 2. вывяргаць
ĉeĥe:
chrchlat, chrlit, odkašlávat
france:
cracher
germane:
1. speien, ausspeien, spucken 2. auswerfen
hispane:
1. esputar (excepto saliva)
hungare:
1. köp 2. okád
japane:
吐く [はく], 吐き出す [はきだす]
nederlande:
spugen, spuwen
pole:
pluć, charczeć, wykrztusić
ruse:
1. харкать 2. извергать
slovake:
pľuvať
ukraine:
харкати, випльовувати кров, слиз

sputo

La ago sputi; tio, kion oni sputas: malsanuloj petis, ke la kronprinco tuŝu ilin aŭ donu al ili sian sputon [6]; la giganta UEA-kverelo, kun insultoj, sputoj kaj disputoj, kraĉoj kaj klaĉoj, pamfletoj kaj demisioj de kaj inter finvenkistoj kompromitas la bildon de Esperantio [7].
germane:
Auswurf

sputaĵo

Tio, kion oni elĵetas sputante: la malsanuloj eligas la viruson plej ofte kun muko, sputaĵo, salivo dum tusado, ternado [8].
germane:
Sputum, Auswurf, Expektorat

administraj notoj