*superPV

I.

*super

Prepozicio montranta:
1.
Lokon pli altan ol la indikita per la dependa vorto: la suno estas ankoraŭ super la horizonto; super la tero sin trovas aero [1]; mi donis pluvon super iu urbo kaj ne aliaZ ; unu fenestreto, malfermiĝanta super la tegmento, donis ne sufiĉan lumonZ ; tenante la manojn super la okuloj li rigardadisZ ; saliko staras super la riveroZ ; la termometro montras du gradojn super la nulo; niaj kapoj en la daŭro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboroZ ; Josef kisis siajn fratojn kaj ploris super iliZ ; li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj PrV ; levu standardon super la popolojZ ; flugilojn viajn super mi etenduZ ; lia okulo (propre: lia rigardo) vagadis super la bela ĉirkaŭaĵoZ ; la vespera ombro etendiĝas super la kamparo.
Rim.: Pri uzo de super kun akuzativo, vd al super, super ...-n.
2.
Pozicion de io aŭ iu, kies forto, grado aŭ rango estas pli alta ol tiu de alia: tio estas super ĉiuj homaj fortoj, super mia povo; kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj [2]; ni devas meti nian komunan celon super ĉiuj forgesindaj disputoj; vi devas suprenlevi vin super (malŝati) tiuj malprofundaj babiloj; kiam insistis super li liaj servantoj, li obeis ilian voĉonZ ; ne konvenas al sklavo regi super princojZ ; vi havas super mi senliman potenconZ ; havi monopolon super la merkato; vi volas havi Davidon kiel reĝon super viZ ; super la trezoroj de la reĝo estis AzmavetZ ; la generalo estas super la koloneloB ; kampulo volas leviĝi super sian statonZ .
3.
Staton de iu, kies atento direktiĝas al ia laboro: la trompantoj laboradis super la malplenaj teksilojZ ; li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto PrV ; ŝi sidis super peco da tolo, kiun ŝi kudris diligenteZ ; kiam ajn oni venas, li ĉiam sidas super laboroZ ; li laboris energie super la projekto de lingvo internacia; laboru ankaŭ iom super la muzikoZ ; laborante super mi mem mi kompletigus miajn sciojnZ ; mediti super ioZ . VD:ĉe, pri, por
afrikanse:
bo
albane:
sipër
amhare:
ከላይ
angle:
1. above, over
arabe:
فوق
armene:
վեր
azerbajĝane:
bax
bengale:
উপরে
birme:
အထက်
bosne:
više
ĉeĥe:
super, supr
dane:
ovenfor
estone:
üle
eŭske:
goiko
filipine:
sa itaas
france:
au-dessus de
galege:
sobre
germane:
1. über 2. über 3. über
guĝarate:
ઉપર
haitie:
pi wo a
haŭse:
a sama
hinde:
ऊपर
hispane:
arriba 1. sobre (sin contacto) 2. por encima de (en rango, grado...)
hungare:
felett, fölött
igbe:
n’elu
irlande:
thuas
islande:
ofan
japane:
上記
jave:
ndhuwur
jide:
אויבן
jorube:
loke
kanare:
ಮೇಲೆ
kartvele:
ზემოთ
kazaĥe:
Жоғарыда
kimre:
uchod
kirgize:
жогору
kmere:
ខាងលើ
koree:
korsike:
sopratuttu
kose:
ngasentla
kroate:
više
kurde:
ser
latine:
supra
latve:
iepriekš
laŭe:
ຂ້າງເທິງ
litove:
aukščiau
makedone:
над
malagase:
ambony
malaje:
1. atas
malajalame:
മുകളിൽ
malte:
hawn fuq
maorie:
i runga
marate:
वरील
monge:
saum toj no
mongole:
Дээр дурдсан
nederlande:
1. boven 2. boven
nepale:
माथि
njanĝe:
pamwamba
okcidentfrise:
oer
panĝabe:
ਉਪਰੋਕਤ
paŝtue:
پورته
ruande:
hejuru
ruse:
1. над 2. над, сверх 3. над
samoe:
i luga
sinde:
مٿي
sinhale:
ඉහත
skotgaele:
gu h-àrd
slovake:
super
slovene:
zgoraj
somale:
kor ku xusan
ŝone:
kumusoro
sote:
ka holimo
sunde:
di luhur
svahile:
juu
taĝike:
дар боло
taje:
ข้างบน
tamile:
மேலே
tatare:
өстә
telugue:
పైన
tibete:
སྒང་ལ་
ukraine:
вище
urdue:
اوپر
uzbeke:
yuqorida
vjetname:
trên đây
zulue:
ngenhla

al super, super ...-n

Al loko situanta super 1: la fiŝoj elsaltis super la akvonZ ; etendu vian manon super la riverojn kaj la lagojnZ ; la suno leviĝis super la teronZ ; la akvo ŝprucas alte super ninZ ; la aerŝipo flugas super la landonZ ; la potenca metala sono trakuris la kortojn, resaltis de la dikaj muroj de l' templo kaj forflugis super la tritikajn kampojnB ; dume Dio, la Eternulo, pretigis hederon, kaj ĝi elkreskis super lian kapon, por ke li havu ombron super sia kapo kaj liberiĝu el sia suferado [3].
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
hungare:
fölé

de super

De 1,2 loko situanta super: leviĝis la nubo de super la tabernaklo de atesto [4]; [la virino] levis la kapon de super la laboro Marta .
hungare:
fölül
II.
Vortero, esprimanta pli altan forton, gradon aŭ rangon:

supera

Estanta super io, pro sia kvalito aŭ funkcio: tiu ĉi ŝtofo estas supera ol, al tiu; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min [5]; mi povus ami nur superan ol mi [6]; supera oficiro, merito, inteligento, matematiko; malsupera situacio; la superaj, malsuperaj klasoj de la socio; la saĝeco havas superecon antaŭ (al, super) la malsaĝecoZ .
angle:
superior
ĉeĥe:
nadřízený, vrchní, vyšší
france:
supérieur (adj.)
hispane:
superior (adj.)
hungare:
felső, felettes, meghaladó, túlszárnyaló
nederlande:
superieur
ruse:
высший, превосходящий
slovake:
nadriadený, vrchný, vyšší
tokipone:
sewi

*superi [7]

(x)
Esti supera je io aŭ iu: li superis antaŭ, super ĉiuj siaj kamaradoj; malbona virino diablon superas PrV ; tiu arbo superas ĉiujn aliajn per sia alteco; la laciĝo superis la ekscitonB ; li superas ĉiujn per sia kuraĝoB ; per volo vi povos superi ĉiujn malfacilaĵojn; superi la aĝon de 80 jaroj; la sukceso superis ŝian atendon; vi superas la famon, kiun mi aŭdisZ SIN:venki, estri, superpasi, transpasi, regi.
angle:
top, outdo
ĉeĥe:
nabýt převahu, přebít, předstihnout, předstihovat, předčít, překonat, překročit, přemoci, přemáhat, převýšit, udolat
france:
dépasser, dominer, surplomber
hispane:
superar, dominar
hungare:
felette van, felülmúl, túllép, legyőz, meghalad, überel
nederlande:
overtreffen, te boven gaan
ruse:
превосходить, превзойти
slovake:
predstihnúť, prekonať, premáhať, premôcť, prerásť, presahovať, prevyšovať, zdolať

superigi

(tr)
Igi ion aŭ iun supera.
france:
élever

superemo

Deziro aŭ tendenco pri supereco SIN:konkuremo.
ĉeĥe:
snaha o převahu
hungare:
fölényeskedés
nederlande:
eerzucht
slovake:
snaha o prevahu

superulo

Homo, kiu havas aŭtoritaton super alia.
angle:
superior
ĉeĥe:
nadřízený (osoba), šéf
france:
supérieur (subst.)
hispane:
superior
hungare:
felettes, elöljáró
nederlande:
meerdere
ruse:
высокопоставленное лицо
slovake:
nadriadený

nesuperebla

Tiel eminenta, ke ĝin oni ne povas superi: Dondi alfrontis kaj venkis ankaŭ la „Inferon“, preskaŭ malrespekte al la kaloĉaja traduko, kiu rezistadis pli ol sepdek jarojn kaj estis daŭre opiniata nesuperebla [8].
8. C. Minnaja: Dante laŭ Dondi, Beletra Almanako, 2010-02 (7), p. 77a-91a
france:
indépassable, insurpassable
III.

super-

(prefikso)
1.
Prezentanta fizikan plialtecon: superelstari; superpendi; supersigno; la urbon superstaras monteto.
Rim.: En la vorto supervestoZ, la pref. signifas nur, ke tia vesto kovras la ceterajn vestojn kaj ne signigas ke ĝi ne tuŝas ilin.
2.
Prezentanta metaforan spiritan superecon: superforti; Superhomo; superbrili (superi per sia brilo); superkrii (krii pli laŭte ol); supersaĝi (venki per sia inteligento); superintendanto; superbela (belega, sublima); supernatura; la sukceso superpasis la esperojn; superregi; superruzi.
3.
Havanta troecon, eksceson, ekstrecon: superabunda, superflua (superanta la bezonon. marcipano), superpaŝi; supergajno (eksterkutima, pretera gajno); supernombro (ekstranombro); supertakso (plia takso); supernutrado (nutrado superanta la normalan kvanton); superrestoZ ; supersaturi, superŝarĝo, supertago; la glaso superpleniĝis (f. oni ne povas elteni plie).
4.
MAT Montranta objekton, inkluzivantan alian samstrukturan objekton, aŭ iel pli vastan ol ĝi. VD:superaro, supergrafeo, superkorpo.
angle:
S~homo: super-human 2. super- 3. over-
france:
super-, sur-
hispane:
super-, sobre-
hungare:
szuper-, csúcs-, túl- ~elstari: kimagaslik ~pendi: kilóg ~signo: felüljelzés, ékezet S~homo: felsőbbrendű ember, superman ~brili: túlragyog ~krii: túlkiabál ~saĝi: lepipál, túlszárnyal ~intendanto: szuperintendáns ~ruzi: rászed, túljár az eszén ~resto: maradvány
nederlande:
~signo: kapje, boventeken, accent S~homo: Superman ~ruzi: te slim af zijn
ruse:
над-, сверх-, пере-, супер- 4. над-

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.
al ~, ~ ...-n: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~i : Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~emo: Mankas dua fontindiko.
~emo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ulo: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~-: Mankas verkindiko en fonto.