*konkur/i PV

*konkuri

(x)
Peni superi unu alian pri komuna celo: kiel atleto li ne estas kronata, se li ne laŭregule konkuris [1]; ĉiuj temploj konkurus por havi vin kiel unuan kantistinon [2]; provu konkuri kun […] la reĝo de Asirio, mi donos al vi du mil ĉevalojn [3]; nenia risorto, nenia gutaperka pilko […] povis konkuri en la fleksiĝemeco de iliaj movoj, kun la elasteco de iliaj saltoj Marta ; Alda demandis, ĉu ni ne povas prepari pli longajn taskojn, kaj ni […] komencis konkuri [4]; najtingaloj konkuras kun estradaj kantistoj, amuzante la vizitantojn Metrop ; multaj […] konkuras pri tiu posteno [5]; (figure) konkurantaj interesoj [6]; (figure) ju pli ĝi maljuniĝas, fariĝas des pli flava kaj sulkoplena, tamen via brusto konkuras kun la koloro kaj delikateco de la plej dolĉaj ananasoj [7]; (figure) la muziko […] tiel pene konkuradis kun la dancado, ke [ni] eĉ unu minuton pli ne povus elteni [8]. VD:batali, konflikti, konkursi, lukti, rivali
angle:
 compete, contend, rival
beloruse:
 спаборнічаць, супернічаць, канкурыраваць
bulgare:
 състезавам се, съревновавам се
ĉeĥe:
 soutěžit, závodit
france:
 rivaliser, concurrencer, faire concurrence à
germane:
 konkurrieren, wetteifern, rivalisieren
hispane:
 competir
katalune:
 competir
nederlande:
 wedijveren
pole:
 konkurować, rywalizować, współzawodniczyć
portugale:
 concorrer, competir, rivalizar, porfiar
ruse:
 соревноваться, соперничать, конкурировать
slovake:
 súťažiť
tokipone:
 utala

konkure

Kiel konkurantoj; vete: knabinoj […] kantis konkure kun la violono [9]; ĉiuj konkure rapidas al la pordo, sin puŝas kaj penas eliri [10]; [tiun] foson […] ni buboj konkure penadis transsalti [11]; pluraj trotuaraj kafejoj konkure invitis al plaĉa sensoifigo [12]. VD:samtempe kun
angle:
 competitively
beloruse:
 навыперадкі
france:
 concurremment (en concurrence)
germane:
 um die Wette
katalune:
 en competició, competitivament
nederlande:
 om het hardst
ruse:
 наперегонки

konkuro, konkurado

Vetbatalo inter pluraj personoj: Alice partoprenas la konkuron je malpeza atletiko Metrop ; ĉia laboro kaj ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ alia [13]; da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, […] la konkurado estas grandega, sekve la prezoj estas tre malaltaj Marta ; ili lernu liberiĝi de malamo, evitante senutilan konkuradon [14]; la ekonomia konkurado de diversnaciaj financistoj kaj entreprenistoj — estas ĉiam prezentata kiel konkurado inter nacioj [15]. VD:konkurenco, konkurso
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 4:4
14. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
15. Ernest Drezen: Zamenhof, La interna ideo de esperantismo
afrikanse:
 ras
albane:
 garë
amhare:
 ዘር
angle:
 competition
arabe:
 سباق
armene:
 մրցավազք
azerbajĝane:
 irqi
beloruse:
 спаборніцтва, суперніцтва, канкурэнцыя
bengale:
 জাতি
birme:
 လူမျိုး
bosne:
 rase
bulgare:
 състезание, съревнование, съперничество
ĉeĥe:
 hospodářská soutěž, rivalita, soutěžení
dane:
 løb
estone:
 rassi
eŭske:
 lasterketa
filipine:
 lahi
france:
 concours, concurrence, compétition, rivalité
galege:
 carreira
germane:
 Wettbewerb, Wettstreit, Wettlauf
guĝarate:
 રેસ
haitie:
 ras
hinde:
 दौड़
hispane:
 competición
igbe:
 agbụrụ
irlande:
 cine
islande:
 kapp
japane:
 レース
jave:
 lomba
jide:
 ראַסע
jorube:
 ije
kanare:
 ಓಟದ
kartvele:
 რასის
katalune:
 competició
kazaĥe:
 нәсіл
kimre:
 hil
kirgize:
 тукум
kmere:
 ការប្រណាំង
koree:
 레이스
korsike:
 a punti
kose:
 uhlanga
kroate:
 utrka
kurde:
 nîjad
latine:
 generis
latve:
 skrējiens
laŭe:
 ເຊື້ອຊາດ
litove:
 varžybos
makedone:
 трка
malagase:
 hazakazaka
malaje:
 bangsa
malajalame:
 ഓട്ടം
malte:
 razza
maorie:
 iwi
marate:
 शर्यत
monge:
 haiv neeg
mongole:
 уралдаан
nederlande:
 wedijver
nepale:
 दौड
njanĝe:
 mtundu
okcidentfrise:
 ras
panĝabe:
 ਦੀ ਦੌੜ
paŝtue:
 نژاد
ruande:
 ubwoko
ruse:
 соревнование, соперничество
samoe:
 lalolagi
sinde:
 ڄامشورو
sinhale:
 ජාතිය
skotgaele:
 rèis
slovake:
 hospodárska súťaž
slovene:
 rase
somale:
 jinsiyadda
ŝone:
 rudzi
sote:
 morabe
sunde:
 balapan
svahile:
 mbio
taĝike:
 нажод
taje:
 การแข่งขัน
tamile:
 இனம்
tatare:
 узыш
telugue:
 రేసు
tibete:
 འགྲན་སྡུར་
tokipone:
 utala
ukraine:
 гонка
urdue:
 ریس
uzbeke:
 irq
vjetname:
 cuộc đua
zulue:
 uhlanga

konkureco

Rilato karakterizita de konkurado: pro la ĉeesto de Fernando apud la du kuzinoj, naskiĝis inter tiuj du junulinoj konkureco [16].
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvina
germane:
 Rivalität, Konkurrenz

administraj notoj