rival/o PV

rivalo

Konkuranto, ofte pri influo, favoro: li kaj Petronius delonge estis rivaloj antaŭ la cezaro [1]; ĵaluza pri la propra beleco kaj pri la regado, ŝi vivis en senĉesa timo, ke iam iu feliĉa rivalino pereigos ŝin [2]; esperanto pli atentas la postulojn de tutmondismo, dum tiuj rivaloj estas kvazaŭ ekskluzive okcidentaj [3]; jen la rivalino de Alice per larĝa eksvingo levas la brakojn, atingas la rubandeton kaj disŝiras ĝin Metrop ; mi povis […] levadi la gimnastikilojn, sed ne havante rivalon, kun kiu mi povus konkuri, ankaŭ tio fariĝis enuiga [4]; li ne povas rezisti al murdo de rivalo [5]; „ĉu vi opinias ke iu kontraŭbatalos la testamenton?“, „kiu? ni ne havas rivalojn“ [6]; eblus uzi la latentan rivalecon inter la frakcioj islama kaj kristana [7].
Rim.: La vorto devenas de latine „rivalis“, nomanta kunuzanton de akvofluo.
angle:
 rival ~eco: rivalry.
beloruse:
 супернік, канкурэнт
bulgare:
 конкурент, съперник
ĉeĥe:
 rival, sok, soupeř
france:
 rival, concurrent
germane:
 Mitbewerber, Rivale, Nebenbuhler, Konkurrent ~eco: Rivalität.
hungare:
 vetélytárs, rivális
katalune:
 rival
nederlande:
 mededinger, concurrent
pole:
 rywal, przeciwnik, współzawodnik, konkurent
portugale:
 rival
ruse:
 соперник
slovake:
 rival, sok, súper
svede:
 rival
ukraine:
 суперник, конкурент

rivali

Konkuri kontraŭ rivaloj: Petronius atingadis preskaŭ ĉiutage novajn venkojn kontraŭ la aŭgustanoj, rivalantaj kun li pri favoro de la cezaro [8]; li saltis tre longe […] eĉ la ĉampiono de Olimpikoj ne povis rivali kontraŭ li [9]; ili ŝerce rivalis, videble laŭ profundradika kutimo [10].
ĉeĥe:
 soupeřit (s někým)
france:
 concourir, rivaliser
germane:
 rivalisieren, konkurrieren
pole:
 rywalizować, współzawodniczyć, konkurować
slovake:
 súperiť
ukraine:
 бути суперником, суперничати, змагатися

administraj notoj