1percept/o

percepto

FIL
Kono, kiun oni akiras pri la ekstera mondo pere de oniaj sentumorganoj aŭ pri oni mem pere de la konscio: li nur havis certan percepton pri la rilato de la aferoj [1]; momento da malagrabla kaj doloriga percepto, ke io estas erara kaj ke io, malcerte kio, farendas – percepto, kiun forĉasas la unua varmeta somerventeto [2]; li ne havas percepton pri la signifo de la nombroj [3]; minimumaj palpa kaj aŭda perceptoj sufiĉis por forigi momente lian dubon: la gazeto plu troviĝis en la interna poŝo [4]; ŝi havas nekredeble rozkoloran percepton pri la sovetia realaĵo [5]; la televida kamero […] tuj surekranigas ĝin, farante la impreson, ke la eventoj kaj ties percepto samtempas [6]; ili ja neeviteble uzas la menson kaj ne perceptojn por fari sian ekzamenon [7].
Rim.: Ne konfuzu kun koncepto: sensaj impresoj produktas mensan bildon aŭ percepton, pluraj tiaspecaj perceptoj rezultigas ĝeneralan nocion (t.e. koncepton) […] multaj perceptoj, kiuj laŭ natura maniero prezentiĝas al niaj mensoj, tamen neniam estis kolektitaj en ĝeneralaj nocioj kaj, sekve, ili ne ricevis ian nomon [8].
angle:
perception
beloruse:
успрыманьне, пэрцэпцыя
ĉeĥe:
přijetí, vjem, vnímání
ĉine:
知覺 [zhījué], 知觉 [zhījué], 觀察力 [guānchálì], 观察力 [guānchálì]
france:
perception
germane:
Wahrnehmung
hispane:
percepción
hungare:
észlelet, percepció
japane:
知覚 [ちかく]
nederlande:
waarneming, gewaarwording
pole:
percepcja
portugale:
percepção
rumane:
percepție
ruse:
восприятие
slovake:
prijatie, vnem, vnímanie
ukraine:
сприйняття, перцепція

percepti

(tr)
Havi percepton pri io: ŝi aŭdis, komprenis kaj perceptis [9]; subite ŝi perceptis sin mem, Kristoforon kaj ilian interrilaton tute klare, kvazaŭ objektojn vidatajn en plena taglumo [10]; ŝiaj dormopezaj okuloj malklare perceptis du verdajn literojn de neordinara formo en la angulo de la naztuko [11]; la vestoj nun klare reliefas ŝian gracian korpon, nur momentoj pasas, sed Karlo perceptas ĉiun detalon [12]; ilia cerbo kapablas percepti nur la palpeblajn kaj gustumeblajn aferojn [13]. VD:konscii, observi1, rimarki1, sensi, senti
angle:
perceive
beloruse:
успрымаць
ĉeĥe:
pochopit, vnímat
ĉine:
覺察 [juéchá], 觉察 [juéchá], 察覺 [chájué], 察觉 [chájué], 感覺到 [gǎnjuédào], 感觉到 [gǎnjuédào]
france:
percevoir
germane:
wahrnehmen
hispane:
percibir
hungare:
észlel
japane:
知覚する [ちかくする], 感知する [かんちする], 気づく [きづく], それとわかる
nederlande:
waarnemen, gewaar worden
pole:
postrzegać, spostrzegać
rumane:
pricepe, pătrunde
ruse:
воспринимать
slovake:
pochopiť, vnímať
ukraine:
сприймати, почувати

perceptebla

Tia, ke oni povas percepti ĝin: ili nun galopis kun perceptebla plezuro [14]; la knabo respondis kun ia perceptebla malestimo [15]; timplena, apenaŭ perceptebla frapeto aŭdiĝis ĉeporde [16]; apenaŭ perceptebla indiferenta rideto ial tuŝetis la lipojn de Ivano [17]; meze de ĉi tiu bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de ĉi tiu pensa svarmaĵo, […] disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu rimarkata virina kapo Marta ; li verkas realisme, kun forta, kvankam ne ĉiam bone perceptebla sento de kompato [18]. VD:sentebla
angle:
perceptible, discernible, discernable, detectable
beloruse:
заўважны
ĉine:
可以感覺到 [kěyǐgǎnjuédào], 可以感觉到 [kěyǐgǎnjuédào], 可看到 [kěkàndào], 可覺察 [kějuéchá], 可觉察 [kějuéchá], 可感覺 [kěgǎnjué], 可感觉 [kěgǎnjué], 可知 [kězhī], 可認識 [kěrènshi], 可认识 [kěrènshi]
germane:
wahrnehmbar
japane:
知覚できる [ちかくできる], 気づくほどの [きづくほどの]

administraj notoj