2banal/a PV

banala

Ordinara, ofte uzata de ĉiu ajn; seninteresa pro senoriginaleco: vin logas nur petolo, banala ŝerc' kaj dubesana sprito [1]; li pretendos ne koni la metodon kaj diros banalaĵon [2]; mi abomenegas tiujn ĝentilajn firifuzojn [kia] ... tede, banale kaj naŭze [3]; ĉiu parto de nia mondo entuziasme kaj senkritike malfermas siajn pordojn al la plej banalaj, trivialaj, strasaj, pucaj, kiĉaj kaj malutilaj elementoj de tiu iam esperplena nova mondo [4]; mi […] faros ŝajne banalajn demandojn, kaj paroligos lin [5]. VD:ĉipa, gurdita, kiĉa, kutima, plata2, proza2, primitiva, stereotipa, ŝablona, triviala, vulgara
1. R: Schwartz: La Stranga Butiko, Oni Malfermas la Butikon
2. R: Schwartz: La Stranga Butiko, Al Paul Verlaine
3. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
4. Garbhan MacAoidh: Ho, tempoj! Ho, moroj!, Monato, 2000/09, p. 19
5. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 11a
angle:
banal, trite, commonplace
beloruse:
банальны
ĉeĥe:
banální, nevkusný, otřepaný, všední
ĉine:
庸庸碌碌 [yōngyōnglùlù], 家常便飯 [jiāchángbiànfàn], 家常 [jiācháng], 平凡地 [píngfánde], 猥 [wěi]
france:
banal
germane:
banal, alltäglich, platt
hebree:
בָּנָאלִי
hispane:
banal
hungare:
banális, elcsépelt
japane:
平凡な [へいぼんな], ありふれた
katalune:
banal, insuls, comú
nederlande:
banaal
norvege:
banal
perse:
پیش‌پا افتاده، مبتذل
pole:
banalny, oklepany, pospolity, trywialny
rumane:
banal
ruse:
банальный, тривиальный, избитый (банальный), затасканный (банальный)
slovake:
banálny, otrepaný, všedný
ukraine:
банальний, буденний, заяложений

banaligi

(tr)
Igi banala, pro abundo aŭ kutimeco ne plu interesa: la penso de la revido entenis novan allogon, novan altiron, pro ia renovigo de la deziro, kiun antaŭe iom banaligis la kutimiĝo al iliaj renkontoj [6].
6. M. Proust, trad. J.-L. Tortel: Unu amo de Swann, 2019
beloruse:
рабіць банальным
france:
banaliser
japane:
平凡にする [へいぼんにする], ありふれたものにする
ukraine:
робити банальним, заяложувати

banaliĝi

(ntr)
Iĝi banala, ne interesa: tio, kio en la originalo sonis potence, impete, en Esperanta vesto griziĝis kaj banaliĝis [7].
7. V. Benczik: Postvortoj, en: La Morto de la Ĉielarko, 1977
beloruse:
рабіцца банальным
france:
se banaliser

malbanala

Eksterordinara, sensacia: preskaŭ ĉiupaĝe li prezentas fascinajn, originalajn kaj malbanalajn bildojn, metaforojn, asociadojn [8]; por karakteriziĝi kiel literaturaĵo, la verko estu kolorigita de malbanala lingva kaj stila prilaboro [9]; tre graciaj kaj tute malbanalaj rimoj, sed laŭsence ofte nedeĉifreblaj [10]. SIN:originala2, unika2
8. S. Johansson: Plezura sed ŝtopita, [2004]
9. Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: Ne nur intimaj temoj, 2005
10. Monato, Carlo Minnaja: Frandaĵo por kleruloj, 2010
beloruse:
небанальны
ĉine:
有创意 [yǒuchuàngyì], 特殊 [tèshū]
france:
original (particulier), qui sort de l'ordinaire
germane:
originell, besonders, einzigartig
katalune:
extraordinari, insòlit, original
pole:
nadzwyczajny, niebanalny
rumane:
ieșit din comun

administraj notoj