1proz/o PV

prozo

BELE Teksto, parolado ne aranĝita laŭ versmezuro, kontraste al poezio: vi volis servi al la prozo kaj al la poezio, la prozo venĝis sin IK ; mi mem amas iafoje filozofii: iafoje per prozo, kaj alian fojon eĉ versetoj [1]; en prozo tiu ĉi regulo devas esti observata, sed en versoj […] oni ofte permesas al si deflankiĝojn de la ordinara stilo [2].
angle:
 prose
beloruse:
 проза
france:
 prose
germane:
 Prosa
hispane:
 prosa
hungare:
 próza
katalune:
 prosa
nederlande:
 prosa
pole:
 proza
ruse:
 проза
tibete:
 ལྷུག་པ་
ukraine:
 проза

proza

1.
BELE Neversa: malmankas poeziaj neologismoj, neniel apartenantaj al teksto proza [3]; universitataj eldonejoj publikigis librojn (prozajn kaj poeziajn) verkitajn de [la] profesoro [4]; originalaj prozaĵoj VivZam .
2.
(figure) Vulgara, senpoezia, neideala, banala, plata, triviala: laborenspezo ― kia proza, triviala, pure tera vorto Marta ; ĉiu laboro, eĉ la plej proza, enhavas iom da poezio IK ; se homo nekredanta forlasas pro sincereco ĉiun eklezion […], tiam ankaŭ la gefiletoj suferos pro vivado tro proza VivZam ; kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraŭ povus ekzisti FK . VD:banala, primitiva, profana, simpla1.c
3. Monato, Boris Kolker: Atentokapta sed ruĝkrajoninda
4. Monato, Garbhan Macaoidh: Ne plu krios la koko, 2003
angle:
1. prose 2. prosaic
beloruse:
 празаічны
ĉeĥe:
 prozaický, střízlivý
france:
1. en prose 2. prosaïque
germane:
 prosaisch
hispane:
2. en prosa, prosaico
hungare:
1. próza-, prózában írt 2. prózai
nederlande:
 prozaïsch
pole:
 prozaiczny, zwykły, pospolity, powszedni 1. prozatorski, pisany prozą
ruse:
 прозаический
slovake:
 prozaický, triezvy
ukraine:
 прозаїчний, прозовий

prozisto, prozverkisto

BELE Verkisto de prozo: la rusa Ivan G. Ŝirjaev meritis rangi inter la plej gravaj prozistoj en la unuaj 50 jardekoj [5]; Ŝtefo Urban, kiu estas muzikisto, komponisto kaj talenta prozverkisto, surmetis la ezopan fablomaskon [6].
5. N. Macovei: Esperanta Dostojevskij, Monato, 1994:5, p. 22a
6. F. Szilágyi: Moderna Ezopo, Norda Prismo, [s. d.]
beloruse:
 празаік
ĉeĥe:
 prozaik
france:
 prosateur
germane:
 Prosaiker
ruse:
 прозаик
slovake:
 prozaik
ukraine:
 прозаїк

administraj notoj